Avinty Lanaikey's favorite articles

Display articles of:

  • La komencoj de la disvastiĝo de la artefaritaj lingvoj,aliaj ol Esperanto, en Rumanio.

    La ideo de la universala lingvo penetris en rumana kultura etoso antaŭ la apero kaj disvastiĝo de Esperanto. La rumanaj civitanoj eksciis pri artefaritaj lingvoj pere de lernolibroj en germana, franca kaj angla lingvoj. Ĉar la intereso por tiuj lingvoj kreskis, aperis ne nur propagandaj artikoloj aŭ broŝuroj, sed ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj en rumana lingvo. Monata rumana revuo por filatelio,,Timbrophilo"(1881-1893), havis rubrikon pri la lingvo Volapuko. En la jaro 1887, kiam L.L.Zamenhof ap…

  • Esperantlingva Vikipedio solenis sian dekjaran naskiĝtagon en Svitavy

    Vikipedia trejnado de junuloj
    Ni ĝojas, ke ĝuste la urbo Svitavy, kie situas nia muzeo, havis la honoron gastigi internacian Vikimanion omaĝe al la dekjara jubileo de esperantlingva Vikipedio. La naskiĝtago mem estas la 6-an de novembro 2001 kaj la aranĝo omaĝe al ĝi okazis inter la 26-a kaj la 30-a de oktobro 2011, kiam en Ĉeĥio okazas aŭtunaj ferioj, kaj tial eblas lui favorprezajn studenthejmon. Renkontiĝis 33 fervoruloj pri la vikipedia projekto el entute 9 landoj ( Ĉeĥio, Slovakio, German…

  • La grupo TEAM'

    Dek jarojn mi profesie laboris – kiel ĝia manaĝero – kun la rokmuzika grupo Team': organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. Tre interesa laboro – kaj belaj rememoroj. Jen kion skribas pri tio Esperanta Vikipedio: TEAM estis dum la 80-aj jaroj la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio . En 1989, 1990 kaj 1991, ĝi gajnis la unuan lokon en…

  • Porinforme - ni fariĝis PRO-membro

    Ĝoje ni informas niajn vizitantojn kaj geamikojn, ke ekde hodiaŭ ni havas pagitan membrecon por 2 jaroj. Tio ebligos, ke ni havos nelimigtan stokospacon kaj ĉiuj niaj gastoj povos libere elŝuti al siaj komputiloj ĉiujn specojn de dosieroj (do ankaŭ videofilmetojn, sonregistraĵojn kaj tekstojn). Ni estas pretigantaj kolekton de "Biblioteko" kaj aliaĵojn, kiujn ni iom post iom alŝutados, esperante, ke vi havos pro tio instruon, amuziĝon aŭ utilon. Amike Pavla Dvořáková

  • Porinforme - mi fariĝis PRO-membro

    Mi volus informi, ke hodiaŭ mi pagis mian dujaran PRO-membrecon, kio i.a. ebligas ankaŭ al nepagantaj Ipernitianoj libere elŝuti el mia paĝo ĉiujn materialojn. Jam plurfoje mi ricevis peton pri transsendo de kantotekstoj, aŭ pri ebleco elŝuti al la komputilo miajn kantojn aŭ videojn. Mi esperas, ke ĉi-tiu decido iom aktivigos min kaj mi provos pli aktualigi mian paĝon kaj aldoni novajn. laŭeble interesajn aŭ uitilajn dosierojn. Lastatempe mi estas plene okupata per prizorgado de la Ipern…

  • Bonlingvismo atakas Vikipedion

    Marcos Cramer, administranto de Vikipedio, misuzas sian oficon por kontraŭbandi iun fantazian " bonlingvisman " varianton de Esperanto al la reta enciklopedio. Fiere kiel infano li prezentas al ni unu el siaj "atingaĵoj": Anstataŭigo de dualo per dunombro . Ŭaŭ!

  • El rojoj fariĝas rivereto aŭ kuniklo ne estas leporeto

    Plian fojon Marcos Cramer fuŝas Vikipedion, ĉi-foje li donkiĥotas kontraŭ rojo , duon-jarcenta vorto de Esperanto.

  • Pri V.A.Ottendorfer - rara homo kaj konstruinto de la sidejo de E-muzeo

    Valentin Oswald Ottendorfer (1826-1900)
    Valentin Oswald OTTENDORFER (naskiĝis la 12-an de februaro 1826 en Svitavy en Moravio - mortis la 14-an de decembro 1900 en Novjorko ) estis usona ĵurnalisto kaj mecenato, germano laŭ nacieco, Ĉeĥiano laŭ deveno. Li fondadis orfejojn, malsanulejojn, malriĉulejojn kaj bibliotekojn. Liaj gepatroj estis teksistoj de drapo, tiam tre populara, tial ili sciis prizorgi siajn 12 infanojn (kvankam nur 6 el ili ĝisvivis la aĝon de plenkreskulo). Oswald estis verŝajne tre inteligenta…

  • Konciza prezento de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)

    muzea logo
    Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi. Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy…

  • Krucenigmoj en Esperanto

    „Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD). Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partopren…

  • NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !

    Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!

  • Arkivo de DIPLOMLABORAĴOJ

    La redaktoro de http://www.edukado.net informas ĉiujn, ke en la ĵus lanĉita retpaĝo aperis tutnovaj funkcioj kaj servoj. Unu el la plej gravaj novaĵoj estas la lanĉo de la sekcio ‘ Diplomlaboraĵoj ’. La celo estas kolekti informojn pri la sciencaj verkoj, kiujn oni dise en la mondo faris je studfina periodo en universitato aŭ altlernejo pri esperantologiaj au interlingvistikaj temoj en Esperanto au en alia lingvo. Jam komenciĝis la kolektado de la informoj kaj specimenoj per la e…

  • Mia aktuala oferto: lernolibroj, didaktikaj helpiloj, sonlibroj, E-libroj kaj diskoj

    LERNOLIBROJ DE ESPERANTO Esperanto by Direct Method . Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la anglan trad. Roy McCoy. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966745. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por anglalingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. € 7,50. L’espéranto par la méthode directe. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. En la francan trad. D. Luez. Martin: La aŭtoro, 2007. 114p. 25cm. ISBN 9788096966752. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por fran…

  • Ŝakmato al lingvaj problemoj!

    Ĉu vi ludas (persan / "okcidentan") ŝakon? Tre probable vi konas almenaŭ la bazajn regulojn. Nu, tiukaze neniu problemo klarigi ilin en Esperanto. En la komenca pozicio la blanka damo (aŭ ĉu reĝino?) staras sur blanka ... nu, sur kiu ĝi staras - kiel oni nomas la 64 blankajn kaj nigrajn kvadratojn de ŝak-tabulo en Esperanto? Ĉu kvadratoj, kampetoj, feldoj aŭ kio? Antaŭ 20 jaroj Oskar Stollberg klopodis doni respondon per sia "Provo de Ŝaka Vortaro" ...

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006

    GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...

  • La esperanta meta-vortaro

    PIV kovras eble 20 elcentojn de la vorto-stoko registrita en dulingvaj Esperanto-vortaroj. La tuto de tiuj vortaroj kune formas virtualan "meta-vortaron" kun probable ĉ. 250.000 vortoj. La softvo Mobipocket Reader ebligas per unu sola serĉo konsulti ilin samtempe.

  • PIV - ĉu enretigota?

    Libera Folio raportas pri planoj publikigi PIV 2005 en Internet-datumbazo por ebligi facilajn k onsultadon, k orektadon kaj k ompletigadon - la kutima 3K-programo do.

  • La nokta dekatlono (frukto de sendorma nokto)

    Normal 0 14 LA NOKTA DEKATLONO Kelkaj flektoj, pelvo-tordoj kaj profundaj enspiroj por malstreĉi muskolojn, por etendi la kolon. Dekstraflanke. Maldekstre. Surdorse. Surventre. Fermiĝas la okuloj. Ho! Ve!- Pikas min kulo! Sen lumigi la ĉambron mi palpas la skatolon kaj englutas kun akvo la diazepam-pilolon. Fermiĝas la okuloj, s ed la cerbo laboras… Uff… la kapo doloras.…

  • Unika praarbaro en Hungario

    Bükkábrány estas malgranda vilaĝo en Nord-Hungario, ĉe montaro Bükk. Ĉe la vilaĝo funkcias ekstera lignito-minejo. En somero de 2007. la laboristoj subite rimarkis 15 pecojn da interesaj „makuloj”. Ĉar la trovaĵo promesis sin tre interesa, ili anoncis la aferon al la arkeologoj. Post purigado de la tereno, ili trovis senparan, en la mondo tute unikan praan arbaro-parton: 15 praarbojn en la tero, 60 metrojn malsupre. La arboj estis marĉaj cipresoj (taxodium). Ili restis ĉi t…