Normal 0 14

LA NOKTA DEKATLONO



Kelkaj flektoj, pelvo-tordoj

kaj profundaj enspiroj

por malstreĉi muskolojn,

por etendi la kolon.

Dekstraflanke.

Maldekstre.

Surdorse.

Surventre.

Fermiĝas la okuloj.

Ho! Ve!- Pikas min kulo!

Sen lumigi la ĉambron

mi palpas la skatolon

kaj englutas kun akvo

la diazepam-pilolon.

Fermiĝas la okuloj,

sed la cerbo laboras…

Uff… la kapo doloras.

Ĉu mi en kuirejo

faru la kamomilon ?

Eble ŝanĝi la liton

por alia dormilo.

En ĉiel’ brilas la steloj

ĉirkaŭ la lun’ maldika.

Espereble la pilol’

fariĝos efika.

La nokturnoj de Chopin

vekas nostalgion,

ĉu por dormi, pli taŭgos

aŭskulti nenion ?

Bruegas voj-trafiko,

palpebrumas la steloj,

zumas la kul’ senĉese,

krevas miaj oreloj.

Mi kalkulas la ŝafojn

sur enĉambra ĉielo...

La nigra ŝafaro

tra nigra montaro.

Ilin ĉiujn pribojas

La hundo de najbaro.

Mia grego silentas,

kial ĝi bojaĉas?

Ĉu ankaŭ al hundo

la nokto ne plaĉas?

Sub la liton mi ĵetis

horloĝon, la ĉinan,

ĝi tikas kaj takas,

horojn puŝas, obstina.

Eĉ la luno ekdormas,

jam paliĝis la steloj

kaj komencas ĉirpi

vekiĝantaj paseroj.

Venas la mateno,

kaj sur mia kuseno

estas ruĝa makulo

de, ĉinokte murdita

vampiro - la kulo.

Helena