Memore al Cynthia Mahlangu 1994-2005

Ĉiu-jare, la 1-an de decembro, oni memoras la Mondo-Tagon de Aidoso.  Oktobron 2003 mi vizitis Sudafrikon kaj restis en la Johanesburga regiono.  Jen mi rakontas kiel mia vizito rilatas al Aidoso kaj kiel ni mem kapablas krei Harmonion en mal-Harmonia mondo.

Bonvolu fermi la okulojn kaj permesu al mi gvidi vin al imaga lando, kiun landon mi baldaŭ klarigos.

Imagu landon kie la prezidento eĉ ne murmuras la vorton “Aidoso.”  Kaj plue ne publike konfesas ke tiu Aidosa plago eĉ ekzistas.  Li kaj kunuloj ne timas Aidoson.  Kial?  Ĉar ili neniam intermiksas kun tiajn aĉulojn.  Fakte, iliaj kurackonsilistoj multfoje diras ke ne estas rilato inter HIV-viruso kaj la malsano Aidoso.

Imagu ke vi loĝas en San Francisko kaj dum via ĉiusemajna, sabat-matena vagado laŭ la bela Or-Porda Parko subite antaŭ vi staras vico post vico da truoj atendantaj la pro Aidoso mortintoj.  Kiom da truoj?  Nu, inter 1’350 kaj 2’250!  Kaj la sama vido da novfositaj tomboj atendos vin venontsabaton kaj la venontan kaj la venontan kaj la venontan … kaj …

Ĉu vi povas imagi ke inter la proksimume 8’700 naskiĝintaj infanoj en San Francisko, pli ol 70% naskiĝis HIV-pozitivaj?  Tio estuspli ol 6’000 infanoj!  Ĉu vi povas imagi pli ol 900’000 georfoj sub la aĝo de 18 jaroj?  En 2004, la loĝantoj de San Francisko nombras ĉirkaŭ 801’000.  Tiuj georfoj, pli ol duono da ili inter 10- kaj 14-jaraĝaj, vivas sen gvido, konsilo, aŭ subteno.  Ili riskas malsaton, perfortojn seksan kaj fizikan kaj HIV-infektiĝon.

Komence de tiu historio, eble vi pripensis Ronald Reagan kaj la fruaj tagoj de la Aidosa plagego en Usono.  Certe nun vi divenas ke mi priparolas Sudafrikon.

En oktobro, 2003, mi akompanis la pastrinon de la Unua Unitaria-Universalisto Societo de San Francisko al malgrada urbeto, Geluksdal, 50 kilometrojn sudoriente for de Johannesburgo, kie ni restis dum 2 kaj duono semajnoj ĉe la Thabong-Komunumo de Dominikanaj Monaĥinoj.

La vorto “Geluksdal” estas Afrikaansa lingvo kaj signifas “feliĉan valon.”  Vere ĝi ne estas aparte feliĉa loko.  Unue, dank’ al la estinta blankula registaro kaj ĝia politiko de “apartiĝo” kaj due, nun pro Aidoso.   Kaj tiu malgranda urbo de 7’000 loĝantoj enterigas po 12 ĝis 20 mortintojn  pro Aidoso ĉiusabate.   Mi mem vidis la vicojn da atendantaj aŭtobusoj.

Ĝeneral-Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Koffi Annan, kredas ke la plejparto de la mondaj politikaj estroj malsufiĉe prizorgas la epidemion.  La Monda Organizaĵo pri Sano kalkulas mondskale ke nuntempe pli ol 50 milionoj infektiĝas de la HIV-viruso kaj jam la malsano sendis tombejen 20 milionojn, ekde la unuaj raportoj, ignorataj de la Reagana registaro en la fruaj 80-aj jaroj.  Kial nia registaro ignoris la plagegon?  Laŭ mi kaj multe aliaj, ĉar suferis nur samseksemuloj kaj drogaĉuzantoj. 

Dum intervjuo diris Sinjoro Annan:  “Mi sentas min kolera, maltrankvila kaj senpova … vivi en mondo kie ni havas la kapablon … helpi tiujn malsanulojn sed mankas al ni la politika volo.”

Soŭeto, municipo ekster Johannesburgo, havas 4,2 milionojn da loĝantoj.  Mi ja staris meze de la centra placo kie, en 1976, 15’000 gestudantoj pace kunvenis por protesti novan leĝon, devigantan la uzadon de la Afrikaansa lingvo en ĉiuj lernejoj.  La blankulaj policanoj komencis pafi en la amason kaj post nur 15 minutoj, 600 gejunuloj, la plej juna nur 7-jaraĝa, kuŝis mortigitaj sur la tero.  Nuntempe la gejunuloj Sudafrikaj denove mortas.  Kaj denove ni havas la povon preventi tiun tragedion.  Nun en Sudafriko pli ol 17% da geknaboj sub la 18-a jaro vivas HIV-pozitive.

Mi vizitis la Chris Hani Baragwanath Malsanulejon.  En tiu malsanulejo, la plej granda en la mondo, 70% da ĉiuj infanoj naskiĝintaj havas Aidoson.  Tro ofte la nova patrino neniam vizitas la bebon por eĉ rigardi la infanon.

La 17-an de novembro, 2003, iĝis historia tago kiam Thabo Mbeki, Prezidento de Sudafriko, pro la internacia furoro, rezignis sian neteneblan pozicion ke mankas ligo inter HIV-o kaj Aidoso.  Li anoncis la decidon aldoni medikamentojn kontraŭ-retrovirusajn en la kontraŭ-Aidosan kurac-programaron.

Ankaŭ okazis dum mia vizito anonco de la Clinton Prezidenta Fonduso ke, kunlaborante kun drogkompanioj en evoluintaj landoj, oni sukcesos malplialtigi la nunan altan prezon por kontraŭ-Aidosaj drogoj.  Kiom da malaltiĝo vi demandas?  Nuntempe en evoluintaj landoj la okcidentaj drogkompanioj postulas en la jaro po US$1’100 por ĉiu uzanto!  La fonduso intencas malpliigi la prezon ĝis po US$140 jare por ĉiu uzonto.  Tiu diferenco estas nekredebla!  Ĉu? Nun, sciu bonvole, ke en Usono la poruzanta kosto estas minimume po US$15’000 jare.

Mi estas vojaĝanta tra la mondo kelkfoje dum mia vivo kaj mi devas konfesi ke nur ĉifoje, inter tiaj bonkoraj, suferantaj homoj, mi hontis diri ke mi estas Usonano.  Neniu decido okazas en vakuo, kaj la decidoj de la Usona registaro kaj de la aliaj, malzorgemaj mondaj estroj, malbone traktas la popolojn suferantajn ĉirkaŭ la mondo.

Rigardante tian grandegan malaltiĝon de demanditaj kostoj inter la okcidentaj firmaoj kaj tiuj de Sudafriko kaj Barato, oni pli bone komprenas kial tiuj, kiuj entombigas siajn parencojn, kredas ke ni, Usonanoj, vere deziras monon kaj povon pli ol havi iun ajn deziron helpi malpliigi suferojn ĉirkaŭ la mondo.

Mi nur esperas ke almenaŭ mia ĉeesto inter la loĝantoj de Geluksdal montris ke ne ĉiuj Usonanoj pretas malantaŭenigi la vivojn de infanoj interŝanĝante kontraŭ mono kaj politika influo.  Tio estas, kontraŭ la “ĉiopova dolaro.”

Do, por mi la demando estas … ĉu ekzistas en tiu teroro - Espero?  Fakte, mi ne povas vivi sen Espero.

Unitaria-Universalista pastro,
Forrest Church, iam verkis libreton, nomitan “Nia Elektita Fido,” en kiu li skribis ke nuntempe la plej grava kulpo inter okcidentaj intelektuloj estas la kulpo de “mondumeca rezignacio.”  Tiu kulpo estas aparte insida ĉar ĝi kaŝas sin malantaŭ vualo de respektindeco.

Ĝi permesas ke ni maltrankviliĝu pro monda maljusteco sed ne ke ni devu fari ion ajn.  Tiu kulpo bone taŭgas ĉar ĝin nutras la scio.  La scio ke la problemoj de la mondo enormas kaj ni, al ni individuoj mankas la povo ŝanĝi ion ajn.  Finfine ni estas senpovaj.  Kion mi mem povas fari kontraŭ malsato, senhejmeco, Aidoso aŭ eĉ nuklea detruiĝo?

Fakte estas pli facile atenti nian nutrodieton kaj ekzercprogramon por certigi sanplenan korpon.  Por tro multe, ni anstataŭigas la pliboniĝon de nia societo aŭ nia mondo per mem-pliboniĝo spirita kaj fizika.

Kion mi lernis en Sudafriko?  Mi lernis ke mi estas nur unu persono, sed mi ja havas la povon tuŝi la vivojn de aliaj, se mi nur decidu fari tion.  Pro tiu sama sinteno mi estas Esperantisto.  Jen la motivo, kial mi vizitis Sudafrikon.  Kaj jen anekdoto pri mia vizito.

Fratino Irene, germana manaĥino loĝanta en Sudafriko  ekde la fruaj 60-aj jaroj, gvidis nin al la Varto-Centro de Sankta Francisko en Fonteinriet, ekster Johannesburgo.  Tiu hospico  prizorgas aidosulojn inkluzive de pli ol cent georfoj, de la infanaĝo ĝis adolesko kaj tro multe da ili finfine mortas ĉi-tie.

Tuj post nia alveno ni vizitis la ludejon en la knabo-centro, kie ludas la georfoj.  La ĉambro grandas je 6 metroj kaj longas je 12 metroj kaj unu vitro-fenestra flanko malfermas al la ekstera ĝardeno.

Ni vizitis la hospicon vendredon kaj la plejparto de la junuloj estis for en la lernejo kaj la 4- ĝis 7-jaraĝaj infanoj restas en la surloka infanvartejo.  Okazis, do, ke estis kelkaj infanoj en la ludejo kaj Fratino Irene komencis ludi kun iu 4-jaraĝa vigluleto, Sipho, kies nomo signifas “Espero” isiZulue.  Ili kune piedfrapis malgrandan pilkon, kiam Irene subite vidis amaseton da vestaĵoj apud la muro, kuŝantan sur kusenoj.  Estis fakte knabineto, buliĝinta fetopozicie.

Komence ŝi ne deziris kunludi sed la dolĉa Fratino persistis kaj finfine la knabineto, kiu restis tiutage ĉe la vartejo pro malsano, malforte piedfrapis la pilkon, tenata subkubote de la Fratino.  Cynthia Mahlangu havas nur 8 jarojn.  Ŝi ja scias ke ŝi suferas pro denaska Aidoso kaj scias ke sen medikamentoj ŝi mortos.  Ŝia vizaĝo kaj maldikaj brakoj montras la cikatrojn postlasatajn de Aidosa haŭtoinfektiĝo.

Colette Simmons, la artisto-desegnisto de nia grupo, elsakigis blankajn paperojn kaj aron da diverskoloraj krajonoj.  Tuj gaje desegnis la infanoj, krom Cynthia.  Ŝi sidis sole kaj silente, nur rigardante la aliajn kvazaŭ nur enmanigi krajonon drenus la energion.  Collete rimarkis tion kaj petis ke mi sidiĝu apud Cynthia por helpi ŝin partopreni.

Tion mi faris kaj malgraŭ la fakto ke mi malbone desegnas eĉ linio-figuron, mi desegnis homan silueton kaj tuj post mi ekkolorigis ĝin laŭ la bluzokoloro de Cynthia, ŝi diris al mi: “Ne!  Ne mi!  Ne mi!”

Tiam mi diris al ŝi ke ŝi elektu la kolorojn kaj mi plenigos la desegnaĵon, laŭ ŝia deziro. La finkolorita bildo aspektis kiel mi!  Eĉ kun pantalonoj kiuj konvertiĝas en mallongigitaj pantalonoj!

Ŝi tiam petis ke mi desegnu alian sed inan formon, havante nigran, buklitan hararon kaj brunajn brakojn kaj gambojn.  Ŝi eĉ petis ke mi skizu formojn de floroj, ĉevalo kaj plej grave koro, sur la jupo.

Subite dume la vartejestrino invitis nin akompani ŝin por rigardi kaj viziti la aliajn konstruaĵojn, t.e. la infanvartejon, hospitalon, bieneton kaj kapelon dediĉitan al Sankta Francisko.

Ĉar Cynthia kaj mi estis meze de nia ludotempo, kaj vere ŝi ege malofte tiel ĝoje ludas, videblis ke mia foriro bedaŭrigis ŝin.  Do, mi petis ke ŝi daŭre kolorigu la bildon dum mia foresto kaj mi promesis al ŝi reveni por rigardi ŝian tute kolorigotan artaĵon.

Tiele post unu horo mi reiris en la ŝajne malplenan ludejon, vokante Cynthia-n.  Kia ĉagreno!  Neniu Cynthia! “Ve, ve” mi pensis kiam, subite, elsaltis desub kusenojn ridetanta, fiera kaj ekscitata Cynthia, tenanta enmane la desegnaĵon bele finitan!  Okazis ke dum mia foresto, post kiam ŝi finis la bildon, necesis ke ŝi ripozu iomete por ŝpari la energion elĉerpitan pro la malsanlaceco.

Certe tia ĝojinda okazo devigas “Foto-Feston!”  Do, kun mia novaĉetita diĝita fotilo enmane, mi komencis foti Cynthia-n kun la artaĵo, nin kune kun la artaĵo, ŝin kaj kelkajn vartejlaborantojn kun la artaĵo, ŝin kaj aliajn infanojn kun la artaĵo!  Kia ĝojplena kaj fiera knabineto ŝi estis.  Ŝi kaj la aliaj tute enamiĝis vidi la tujan bildon en la fotilekrano.

Subite okazis al mi ideo kaj mi levis ŝin kvazaŭ ni estus en maro por lerni naĝi kaj, portante kaj subtenante ŝin sub la brusto kaj gamboj, mi ektrotis ĉirkaŭ la ĉambro dirante al ŝi ke tio estas kiel birdoflugo.  Kiam miaj genevoj infanaĝis mi ofte faris tian ludon kaj mi suspektis ke ankaŭ Cynthia ĝojus tian flugoludon.

Tuj post mi surterigis Cynthia-n, iu 6-jaraĝa knabeto, Brendan Radebe, kuris al mi kriante “Mi flugos!  Mi flugos!


Mi tute ne povis rifuzi lin!  Memoru bonvole ke tiuj geknaboj vivas sen gepatroj aŭ eĉ ajnaj parencoj - sen iu ajn kiu volas pasigi eĉ momenton ludante kun ili.

Do, ek!  Ĉirkaŭ la ĉambro! Brendan kriegis ĝojege, malgraŭ tio ke li pli similis al kokino ĉasata de vulpo ol vere fluganta birdo.  Kaj post Brendan, denove Cynthia petis flugi.

Mi levis ŝin, tian senpezan kiel plumo knabineton, kaj ektrotis laŭ la muro.  Mi diris nur:  “Flugu, Cynthia.  Batu la brakojn kiel flugiloj!” Kaj vere ŝi flugis.  La brakoj fluide kaj elegante moviĝis kvazaŭ cigne.  Kia delikateco kaj beleco en la regula ritmo de ŝia flugado.  Pri tia gracia movado eĉ la Unua Baletistino ĵaluzus.

Subite ni laŭtrotis la longan, grandan fenestron kaj mi mumuris al ŝi: “Rigardu karulino!  Vi flugas!”  Kaj unuafoje en sia vivo, ŝi rigardis, kiel en spegulo, sian reflekton flugantan libere en la aero de sia imago.  En tiu momento ŝia ĝojo ekburĝonis kiel plej bela floro kvazaŭ ŝi brilus interne kaj tuj mi ekkomprenis la vortojn de la Budhana saĝulo kiu diris:  “Vivi eĉ unu tagon kiel homo valoras la tutan trezorejon de la kosmo.”

Post tiu flugado, dank al Budho, oni vokis ĉiujn infanojn por lunĉi.  Komprenu bonvole ke Johannesburgo altas je 2’200 metroj kaj mi lacegis pro la flugado-trotado.  Mi ĝisrevidis al Cynthia kaj la aliaj kaj promesis “oficiale” adiaŭi ilin antaŭ nia eliro.

Ni, vizitantoj, supreniris por kaf-kaj-teumi kun la estrino kaj ankaŭ por diskuti la aferojn de la Centro.  Poste ni subeniris por adiaŭi ĉiujn sed ili ĉiuj jam enlitiĝis por la postlunĉa dormeto.

Jen kuŝis Cynthia, pace dormanta.  Ĉar vere mankas al mi la volo veki ŝin, mi nur silente en mia koro benis ŝin kaj promesis ke mi informu miajn konatojn pri mia vizito en Sudafriko kaj plue mi promesis ke mi rakontu ke iam vivis knabineto en Sudafriko, kiu nomiĝis Cynthia.  ŝi estis lerta artistino kaj ŝi flugis kvazaŭ ŝi estus cigno.

Mi finos isiZulue kun preĝo:

Intliziyo yoMzansi Afrika Ingumculo.

La koro de Sudafriko estas Kanzono.


Sithandaza kuNkulunkulu ingathi Lomculo ungaqhubekela phambili njalo.

Ni preĝas al la Spirito de Spiritoj ke la Kanzono neniam silentiĝu.


uNkulunkulu makawubusise uMzansi Afrika.

La Spirito de Spiritoj benu Sudafrikon.