Ĉio, kio ni estas rezultas de niaj pensoj:

Fondita sur niaj pensoj, konsistas el niaj pensoj.

Se iu parolas aŭ agas per puraj pensoj,

ĝojo sekvas tiun kiel neniam-forironta ombro.
 
--Gautama Buddha, Dhammapada verse I

 

Mi jam antaŭe parolis pri la fundamentaj instruoj de la Budho; t.e.,

La Kvaropa Nobla Vero: La Vero de Sufero:  La vivo estas malkontentiga;

La Vero de la Kaŭzo de Sufero:  Malkontentiĝon kaŭzas alkroĉiĝo; kaj

La Vero de Ĉesiĝo de Sufero:  La vojo aŭ metodo ja ekzistas por memliberiĝo kaj tiu vojo estas

la Okera Nobla Vojo, t.e. Ĝusta Rigardado, Ĝusta Pensado, Ĝusta Parolado, Ĝusta Agado, Ĝusta Vivtenado, Ĝusta Strebado, Ĝusta Atentado, kaj Ĝusta Koncentrado

 

La Budho ankaŭ instuis alian fundamentan principon kiu estas Reciproka Subteno aŭ la  Dek-du-era Ĉeno de Laŭkondiĉaj Estiĝoj; t.e., Ĉiu fenomeno konstante ŝanĝas, aperanta kaj malaperanta, kaj ĉiu ŝanĝo baziĝas sur establita regulo.

 

La 12 etapoj de tiu regulo estas:

Nescio kaŭzas

Formiĝon kiu kaŭzas

Konscion kiu kaŭzas

Korpon kaj Menson kiuj kaŭzas

La Ses Sensorganojn (vidadon, gustadon, aŭdadon, k.t.p.) kiuj kaŭzas

Kontakton kiu kaŭzas

Sentemon aŭ Emocion kiu kaŭzas

Avidon kiu kaŭzas

Alkroĉiĝon kiu kaŭzas

Estiĝon kiu kaŭzas

Naskiĝon kiu kaŭzas finfine

Maljuniĝon kaj Morton. 

 

Budhisma meditado estas formo de mensa koncentriĝo, kiu gvidas al iluminiĝo kaj spirita libereco per la interrompado de iu ĉenero en la ciklo de tiu Dek-du-era Ĉeno.  Kaj meditado staras centre en ĉiuj Budhismaj tradicioj, sed la specifa formo varias de skolo al skolo.

 

La ĉefaj formoj estas:

 

Ekkompreno-Meditado (Vipasŝana) – de la Suda Therevado-Skolo

 

La celo de tiu metodo estas profunde kompreni la Verojn de Nekonstanteco, Suferado, kaj Neegoo.

 

Por praktiki tiun formon oni devas fariĝi Atentema; t.e. oni devas pensi pri io kaj zorgeme observi ĝin por ke oni komprenu la tutaĵon de ĝi. Per la Atentado oni interrompas la Dek-du-eran Ĉenon je Kantakto.

 

La unua paŝo sur la vojo al Ekkompreno-Meditado estas lerni Atentemon.  Kaj la plej oftaj uzataj formoj estas: Piediranta Atentemo, Sidanta Atentemo kaj la Atentemo de Ĉiutagaj Taskoj.

 

Dum Piediranta Meditado oni trovu belan, kvietan lokon kie oni povos piediri sen eksteraj distiraĵoj.  La praktiko estas enfokcusigi la atenton pri la piedirado mem – pri via ekvilibro, la movado de la korpo, de la spirado, la movado kaj sentoj de la piedoj mem, k.t.p.  Kiam ekstraĵoj leviĝas en la menso, nur rimarku – “ho, jen penso”, kaj tuj revenigu la atenton al la piedirado.

 

Same kun Sidanta Meditado: Kiam oni sidas en tiu meditado, oni ne nur baras eksterajn influojn por pli bone observi la propran spiradon sed oni observas ĉion pri la propra spirado kaj penas kompreni spiradon kaj ankaŭ lerni ion pri ĝi. Kiam pensoj leviĝas, nur rimarku kaj revenu al la spirado.

 

Dum la Meditado de Ĉiutagaj Taskoj, ĉu manĝado aŭ la purigado de la teleroj, la atento restu en la nuna momento, en la nuna agado.  Fama japana bonzo iam diris: “Kiam mi manĝas, mi manĝas.  Kiam mi dormas, mi dormas.”

 

Alia metodo estas:

 

Trankviliĝo-Meditado (Samatha) – La Ĉina Ĉaan-Skolo kaj la Japana Zen-Skolo

 

En tiu metodo la objekto de la meditado estas malpli grava ol la koncentriĝo mem.  La celo estas trankviligi la menson kaj trejni ĝin kiel fariĝi profunde koncentrita.

 

Oni povas elekti aŭ eksteran fokuson – ekzemple Statuon de la Budho aŭ iun Mandalon, aŭ internan fokuson – ekzemple Amkompaton por Ĉiuj Estaĵoj, aŭ elekti tute neniun fokuson.  Tamen, kiam pensoj interrompas la koncentriĝon, nur rimarku kaj ne alkroĉu ĝin kaj lasu ĝin trapasi kiel nuboj en la ĉielo.

 

Per tiu metodo oni interrompas la Dek-du-eran Ĉenon je Alkroĉiĝo.

 

Kaj la lasta metodo, pri kiu mi parolas estas:

 

Mantro-Meditado

 

En Budhismo oni trovas mantrojn en preskaŭ ĉiuj sokloj.  Kaj tiu metodo estas la plej uzata metodo en Budhismo. Inter ĉiuj Budhanoj la plejmulto ĉantas.

 

En la Tibeta Vaĝrajano-Skolo oni ĉantas: Om Mani Padma Hum, dum en la Purlando-Skolo de Japanio oni ĉantas: Namu Amida Butsu kaj en la Japana Niĉireno-Skolo oni ĉantas: Namu Mjo Ho Ren Ge Kjo

 

La Sanskrita vorto Mantra signifas: Man: Menso kaj Tra: Protektilo.  Ĝi estas sankta formulo ripetata dum mensa koncentriĝo kaj per tiu metodo oni povas interrompi la Dek-du-eran Ĉenon je Sentemo aŭ Emocio.

 

Tiu metodo estas la mia, kaj mi praktikas ĝin dum preskaŭ 38 jaroj.  Do mi povas priparoli la metodon el mia propra vidpunkto.

 

Dum mi ĉantas la mantron, multegaj da pensoj leviĝas en mia menso.  Une mia menso similas al simio, neniam ripozanta.  Fakte, en Budhismo oni parolas pri la Simia Menso.

 

Tamen, post iom de tempo mia menso trankviliĝas kaj tiam mi povas enfokusigi miajn pensojn sur diversaj aferoj en mia vivo kiuj kaŭzas al mi maltrankviliĝon.  Kaj mi povas fari tion kiel observanto anstataŭ partoprenanto kaj tiele pli klare kompreni tion, kion mi faru por ŝanĝi la problemon.

 

Mi esperas ke mia prezento donis al vi pli bonan komprenon pri Budhismaj meditadaj metodoj.

 

Dankon