10-an de marto, 2006

Estimata Urbestro Miroslaw Kochalski

Plac Bankowy 3/5, #129

00-950 Warszawa

Warsaw, Poland

Kara Urbestro Kochalski:

Mi skribas al vi en la nomo de la Hom-Rajt-Komisiono de San Francisko, subtenante la Gej / Lesb / Ambaŭseksemul / Transgenr-an (GLAT-an) eventon, Parada Równości, organizitan per Fundacja Równości en Varsovio.  La Hom-Rajt-Komisiono estas la fako de la SanFranciska Urb-Kantona registaro, ŝarĝita laŭ lokaj leĝoj por efektivigi kaj efikigi la urbajn kontraŭdiskriminaciajn ordonojn.

Atentigis al ni ke en 2005, post perfortaj nov-naziaj atencoj kontraŭ GLAT-Fiera manifestacio en Krakovo, tiama urbestro Kaczynski decidis malpermesi Fierajn eventojn en Varsovio.  Tamen, tia Fiera evento ja organiziĝis, partoprenis subtenantoj de multaj mondpartoj, kaj la polico protektis la manifestaciantojn kontraŭ atencantoj.

Ni deziras kuraĝigi vin, por ke vi bonvenigu Fierajn eventojn en Varsovio.  Ni bone komprenas kaj aprezas la fakton ke la sekureco de portoprenantoj kaj observantoj plejgravas, kaj la tiama urbestro Kaczyski pravis taksi la aferon serioze.  Tamen, persperte ni lernis ke plibonus plifortigi la sekurec-protokolojn, por ke la manifestaciantoj povus pace manifestacii, ol nuligi la eventon pro atencoj.  Nuligado de evento egalus plian viktimigadon al tiuj kiuj jam viktimiĝis, dum tiuj kiuj kontraŭas la eventon estus rekompencitaj per la eventnuligado.  Ni rekomendas ke vi dediĉu ĉiujn necesajn subtenantajn servojn, inkluzive de policaro, por certigi ke ĉiuj ĝuu la okazon secure.

Ni konscias ke la Pola popolo, same kiel tiuj de ĉiuj nacioj inkluzive de la nia, luktas por libereco de tempo al tempo kontraŭ malfacilegaj vivŝancoj.  Gejaj, lesbaj, ambaŭseksemulaj kaj transgenraj homoj tutmondaj suferas persekutadon ĉirkaŭ la mondo, kaj oni traktas ilin malegale pro la orientiĝo.

En San Francisko ni havas pozitivajn spertojn okaze de GLAT-Fieraj eventoj. La Monato de Fiero komencas en junio kiam la urbestro levigas la Ĉielarkan flagon super la urbodomo.  Kutime centmiloj da homoj de diversaj orientiĝoj partoprenas la GLAT-Fierajn eventojn en San Francisko.  Registara funkciularo kaj policaro marŝas en la Fiera Parado, kaj la polico provizas sekurecon por la marŝantoj kaj spektantoj.

Okazas ege malofte perforto aŭ vundoj, ĝuste pro la alta nivelo de kunlaboro inter la paradaj organizantoj kaj la polico.  Sekureco plej gravas por la paradorganizantoj, kiuj ne nur laboras kun la polico por kaj malebligi  kaj alfronti perforton, sed ankaŭ laboras por certigi ke oni sekvas ĉiujn trafikleĝojn kaj paradprotokoljn por malebligi akcidentojn.

La SanFranciska Hom-Rajt-Komisiono urĝe rekomendas ke vi subtenu Fundacja Równości kaj la gravan laboron faritan de ĝi por la GLAT-aj homoj en Varsovio.  Ni petas ke vi kunlaboru kun Fundacja Równości por provizi ĉiajn necesajn subtenajn servojn, inkluzive de protektado policara, por certigi ke ĉiuj partoprenantoj de la Parada Równości ĝuu sekurece la Fierajn eventojn.

Sincere,

Malcolm Heinicke

Komisiona Estro

Kopioj:            S.F. Urbestro Gavin Newsom

                      Fundacja Równości

                      Inter-Pride