Mi ŝatus vin inviti al nova Ipernity paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio) kiu situas en http://www.ipernity.com/home/181031.

La paĝon mi fondis la 5-an de januaro, ĉar kiel ĈEA-estrarano mi i.a. laŭ miaj ebloj helpas al aktivecoj de la muzeo. Komence de la jaro ni devis raporti al la urbestraro kaj dokumenti, ke nia muzeo por la urbo fakte ne senutilas (ĉar ĝis nun bonŝance ni rajtas senpage uzi la ejon ne nur por ekspozicio, sed ankaŭ por okazigo de kursoj, kunsidoj, aranĝoj, por asocia biblioteko kaj arkivo). Venis la mia kapo ideo, ke Ipernity povus esti bona vojo por tuj prezenti variecon de internaciaj kontaktoj pere de Esperanto, kio ĝuste por neesperantistoj povus esti eble plej impona. Unu semajno da laboro valoris - dum tiu tempo estis alŝutitaj ĉ. 200 dosieroj (ne nur fotaĵoj), la paĝo ekhavis pli ol 900 vizitojn kaj ni sukcesis starigi reton de pli ol 500 esperantistoj el ĉ. 60 landoj de ĉiuj kontinentoj (ene de tiu tempo jam preskaŭ duono de membroj reciprokis nian ligitecon). Kiu el vi ankoraŭ ne estas en nia reto, mi invitas vin al vizito kaj aliĝo, kaj la nunajn membrojn al refojaj vizitoj!

La dua - ne malpli grava! - motivo por estigo de la paĝo estis kompreneble peri al esperantistoj en la tuta monto interesajn kaj utilajn materialojn el nia arkivo kaj kolektoj. La ĝis nun alŝutitaj materialoj estas bazo, kiun ni kompreneble klopodos plu kompletigadi en temaj albumoj.

Bedaŭrinde nuntempe ni ne estas PRO-membro, tial vizitantoj ne povas (krom fotaĵoj) elŝuti dosierojn al siaj komputiloj, ili povas nur trarigardi-aŭskulti (se ili mem ne estas PRO-membroj). Sed mi klopodos baldaŭ trovi manieron por taŭga pago de la membreco, ĉar certe nia celo estas, ke la materialoj estu distribuataj kaj uzataj!

Mi havas ideon ankaŭ krei virtualajn ekspoziciojn kunlabore kun Ipernitianoj, ĉar la muzeo ne estas por ni nur la ŝtona konstruaĵo - pri konkretaj proponoj vi legos iom post iom en la muzea paĝo.

Mi antaŭgojas viajn vizitojn, reagojn, proponojn kaj nian kunagadon!

Amike Pavla