En la novembra numero de MOZAIKO, bazita sur vikipediaj artikoloj, ni povos kune vojaĝi ĝis Sudafriko, esplori, ĉu Marko Polo vidis propraokule ĉion, kion li priskribis pri siaj vojaĝoj al Ĉinio, kaj ekscii ĉu eŭska lingvo, kiuj onidire apartenas al neniu lingva familio, tamen eble ne havas iun parencon. Ni mergiĝos en la romanon Anna Karenina (omaĝe al la 100-jara datreveno de forpaso de L.N.Tolstoj) kaj rememoros pri merita laboro de psikiatrino Elisabeth Kübler-Ross laborinta kun mortantoj. En sciencaj rubrikoj ni eniros la mondon de diamantoj kaj ekscios ion pri specoj de spamfiltriloj kaj sekve iom rilaksos ĉe la teotaso legante pri diversaj teotradicioj. En Ĉeĥio ni ĉi-foje vizitos la urbon Pardubice kaj povos ĝui unu el la plej famaj ĉeĥaj poemoj "Majo" en du diversaj tradukoj. Ni alportas ankaŭ biografion de Claude Piron (kun ligiloj al retejoj kun liaj verkoj). Krome vi aŭskultos pri la mistera Stonehenge, spektos subtekstigitan filmeton kaj povos ellerni, kiel vi mem povas fari subtekstojn en Esperanto. Ni ankaŭ atentigas pri la komplete rekonstruita retpaĝaro Edukado.net kaj pri listo de senpagaj retaj lingvohelpiloj troviĝanta en la ĈEA-retpaĝaro.

Kompletan numeron kun artikoloj vi povas trovi ĉi-tie:

http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikirevuo-mozaiko-n-ro-3.html

Mi kiel redaktorino kaj gvidanto de tiu ĉi vikipedia projekteto elkore invitas vin al vizito kaj sendube dankemos por viaj reagoj kaj rekomendoj pri interesaj artikoloj por sekvaj numeroj!