Mi invitas vin legi la 4-an, decembran numeron de MOZAIKO, reta revueto bazita sur vikipediaj artikoloj! La magazino aperas ĉiam komence de ĉiu monato en la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz en la rubriko "Aktualaĵoj":



Ĉi-foje ni kune vojaĝos ĝis la „Mondtegmento“ – Nepalo. En la lingva rubriko malkovros Tok-Pisinon., kreolan lingvon parolatan en Papuo-Nov-Guineo, kaj en la arta rubriko misteron de Gregoria ĉanto (inkluzive sondosierojn, kompreneble).



La ĉeftemo de la monato estas kompreneble adventa kaj kristnaska tempo:
Kiel estiĝis legendo pri malavereco de Sankta Nikolao?
Kial oni festas Kristnaskon ĝuste en decembro? Kiel naskiĝis Santa Claus kaj Avo Frosto? Kiam kaj de kie venis al ni kutimo ornami arbeton? Kaj kiel pri estiĝo de tradicio de betlehemoj/kripetoj?
Kion oni manĝas en diversaj landoj dum la solena Kristnaska vesperamnĝo?
Kiel perceptas Jesuon Kriston kredantoj de nekristanaj religioj??
Kaj en la scienca rubriko - Kaj kiel vidas stelojn fizikistoj kaj astronomoj?



Ni ne forgesos ankaŭ pri la Zamenhofa datreveno:
Ni ekscios pri etimologio de la nomo Zamenhof kaj pri familianoj de Ludoviko kaj en la artikolo de Boris Kolker malkovros kelkajn nekonatajn suprizajn detalojn el la vivo de la Majstro ....



En la komputila rubriko ni informas pri la projekto KOMPUTEKO. Vi povos aŭskulti
sonregistraĵon pri pingvenoj kaj vidi filmeton pri Naskiĝo de Jesu-infano kun E-subtekstoj.



En la parto informanta pri Ĉeĥio ni legos pri nefacila vivo de komponisto kaj pedagogo Jan Jakub Ryba (1765-1815), i.a. aŭtoro de ĉarma Ĉeĥa Kristnaska Meso "Ho Majstro", kies specimenojn viankaŭ povos aŭskulti, kaj vizitos la historian husanan urbon Tábor (en kies loka geografio nemaloftas famaj bibliaj nomoj kaj en kiu vi enuos eĉ ne vintre).

Vian viziton antaŭĝojas Pavla, la redaktorino