Karaj amikoj, samideanoj, kamaradoj! Helpu nian lingvon kaj nian movadon per voĉdono por la ideo enkonduki lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de 2008a, kadre de la voĉdonado en la retejohttp://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto, en la kategorio "Klerigo" (angle 'Education') atingis la duan lokon kun pli ol du mil voĉoj! Tiel la propono rajtas partopreni en la dua fazo de la voĉdono, inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009.

La unuajn 10 proponojn, kiuj ricevos plej multe da voĉoj, la organizaĵo Change.org transdonos al Barack Obama, post la enoficiga ceremonio – kaj poste kune kun siaj partneroj aranĝos tutlandan kampanjon por subteni la venkintajn ideojn. Imagu nur, ke unu el tiu ideoj, subtenota per mono kaj organizaj rimedoj en la tuta lando, povas esti instruado de Esperanto al lernejaj infanoj!

Kaj eĉ se tiu ĉi ideo ne trafos inter la unuaj 10 plej popularaj, la voĉdono povas esti enorme granda ebleco reklami la internacian lingvon en Usono.

Tial ni petas vian helpon hodiaŭ. Bonvolu voĉdoni kaj inviti al voĉdono ankaŭ viajn familianojn, kolegojn kaj amikojn.

1. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj jam registriĝis ĉe Change.org kaj sukcese voĉdonis en decembro?

Se oni jam voĉdonis en la unua etapo (antaŭ la 31a decembro 2008), oni denove devas voĉdoni en la dua etapo (inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009), ĉar ĉiuj antaŭaj voĉdonoj el la unua etapo estis nuligitaj. Nun oni uzu sian jam ekzistantan konton ĉe change.org, kiun oni kreis por voĉdoni en la unua etapo. Oni povas eniri la paĝaron per klaki sur 'Sign In' en supra dekstra angulo de ĉiu paĝo. Tiam oni entajpu sian uzantonomon kaj pasvorton ĉe change.org kaj post eniro oni povas voĉdoni per vizito al

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

kaj klako sur blua butono. Se oni volas eliri el sia konto por lasi komputilon al iu alia (familiano, kolego, samklasano ktp) por voĉdoni, oni klaku sur 'Sign Out' en supra dekstra angulo.

Poste, alirinte http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

oni povas sur tiu paĝo voĉdoni per UNU KLAKO sur blua butono kun nombro de jam voĉdonintoj. La voĉdono NE registriĝas se oni nur lasas komenton, sen klaki sur la butono. Se post klako la butono ŝanĝis sian koloron al bruna, la voĉo estis registrita. Se oni klakas sur la butono plian fojon, oni forprenas (nuligas) sian antaŭan voĉon. Atentu ne fari tion, sed lasu butonon esti bruna!

! Grave: bonvolu NE lasi ajnajn komentojn en lingvoj aliaj ol la angla! Se oni ne volas prezenti Esperanton kiel sekton de fanatikuloj, oni nepre ne faru tion! Ĉio nekomprenata kaj nekonata kaŭzas suspekton kaj negativan sintenon, bv. ne provoki tion per komentoj kiel "Mi subtenas Esperanton" aŭ "Esperanto Great Idea!" aŭ "Long Live Esperanto!". Se oni ne kapablas skribi komenton en malfuŝa angla, oni entute ne skribu - tio estos pli bone por la kazo. Se oni volas skribi ion en la angla, bv. zorgi ke la komento estas modesta, bone argumentita, neagresema, inteligenta, afabla...

2. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj nun voĉdonas la unuan fojon?

Se oni neniam antaŭe voĉdonis ĉe change.org kaj NE havas uzanto-konton tie, oni registriĝu tiel ĉi:

Iru al http://www.change.org/ideas

En supra dekstra angulo de la paĝo estos ligilo kun la vorto "Join" ("aliĝi") en blankaj literoj.

Klaku sur ĝin , kaj provizu viajn personajn informojn:

First Name = Persona Nomo

Last Name = Familia Nomo

Email Address = retpoŝtadreso

Password = pasvorto

Birthday = naskiĝ-dato

Fine, klaku sur la bluan kvadraton "Sign up".

Post kelkaj minutoj, malfermu vian retpoŝt-keston, trovu konfirm-mesaĝon (de Change.org) kun blua linio por klaki/konfirmi :

Klaku tie, kaj Revenu al tiu ĉi mesaĝo kun instrukcioj (ĈI TIEN ! !) kaj klaku la suban adreson:

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Supre, maldekstre, aperos blua kvadrato kun Nombro kaj la vorto "Vote" (Voĉdonu).

KLAKU SUR ĜIN POR VOĈDONI/BALOTI.

Ĝi fariĝos bruna, kaj montros la numeron de via voĉdono.

(Se vi klakos denove, vi NULIGOS vian voĉdonon)

Bonvolu TRADUKI tiun ĉi alvokon kun instrukcioj en vian lingvon kaj

PUBLIKIGI ĝin en listoj kaj grupoj, en blogoj, retpaĝoj, sendu al kolegoj kaj parencoj ktp.