Dum la internacia konferenco 'Du- kaj plurlingva edukado', okazigita en Bruselo, la 10an de decembro 2008 mi prezentis prelegon, kies bazajn pensojn mi ŝatus dividi kun vi ĉi tie.
Bv legi la suban PowerPoint-prezentaĵon.
http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/3948161
László Vizi kreis ankaŭ filmformatan prezenton el la PDF. Ĝi spekteblas ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/katalin.kovats/4033984/
Se vi volas scii pli pri la konferenco, bv legi ĉi tie:
http://www.ipernity.com/blog/edukado.net/119764
Jen apetitveka foto pri mia temo:
|
| Familia Babelo |
Ni volonte legus viajn opiniojn pri la temoj:
1) kiel elturniĝi kun pluraj lingvoj en la familioj?
2) kion vi opinias pri mia ideo de gaststudigo de niaj infanoj en la hejmlandoj.
Antaŭdankon pro viaj kontribuoj.
Katalin, Sylvain kaj Martin
Send a message
Search for members


Vladimír Türk*pro says:
Mia patro havis germanan patron kaj ĉeĥan panjon. Lia patrino parolis ĉeĥe, patro germane, la infanoj (entute ses) interparolis ankaŭ germane, sed kun la patrino ili parolis ĉeĥe. Lia vilaĝo estis germana, sed du familioj ĉeĥaj loĝis tie, do ankaŭ dum infanaj ludoj ĉiuj uzadis ambaŭ lingvojn senprobleme kaj nature.
Via situacio estas pli komplika. Mi ne spertas pri tio, sed opinias konvena, ke la infano nepre sciu la nederlandan, ĉar vi vivas tie. Vi ambaŭ estas esperantistoj, do plua elekto klaras kaj ambaŭ viajn denaskajn lingvojn mi konsiderus nur aldonaj. Tamen mi scias imagi, ke dorloti sian infanon en fremda lingvo ne eblas. Malfacila tasko.
2. Pri la gaststudigo: temas pri malnova metodo, jam mia patrinflanka praavo estis tiel "ŝanĝita" por iu aŭstria knabo, por ke li ekkonu la germanan kaj reciproke. Sed tia restado devus daŭri almenaŭ unu jaron por ia efiko. Semajna studado valoras neniom.
Lars Sözüerpro replies:
Katalin Kovatspro replies:
1) Mi devas aldoni, ke mi tute ne opinias, ke 4 lingvoj estas nelerneblaj en tiuj situacioj, sed kompreneble ne facilas. Ni ĉiuj, kaj la infano mem pleje, ĝuas tiun diversecon, ĝuas la lingvajn ludojn, la diversajn kulturojn.
La ideo ne instrui al mia filo mian lingvon, en kiu li povas kontakti siajn parencojn en Hungario, absolute ne imageblas por mi. Same sentas mia edzo pri la franca. Do, tio tute ne estas demando por ni. Ni povintus cerbumi ne enkonduki Esperanton, sed ĝin ni bezonis por ni mem.
Nia situacio estas do tia, kia. Nia respondeco estas bone mastrumi ĝin kaj nevigi kune, disciplinite, ĝue kaj insture.
2) Pri la gastlernedo: mi devas emfazi, ke mi sendus al Hungario mian filon ne la lingvon lerni, ĉar tiun li jam konas, sed kolekti spertojn, kaj por tio eĉ 1-2 semajnoj pli valoras, ol nenio.
Jaron, monatojn mi mem ne povus iri kaj mi komprenus, ke ankaŭ la nederlanda lernejo tion ne konsentus.
Vladimír Türk*pro says:
Katalin Kovatspro replies:
Jes, li miksas, sed ne tro, kaj ĉiuokaze estas nur 7-jara. Li vere havas tempon ankoraŭ perfektiĝi. Mi aldonu, ke mi ne trovas lin eksterordinare dotita, precipe ne en lingvoj (sed en matematiko, kio tamen indikas logikan penskapablon).
Ni tute ne certas, ke ni restas en Nederlando longe, verŝajne nia sekva stacio estos en Francio.
Vladimír Türk*pro says:
Mi deziras al vi multajn sukcesojn en via laboro!
Katalin Kovatspro replies:
Dankon por via rekomentado.
Vladimír Türk*pro says:
Tiu ĉi temo eble meritas pli profundan esploron. Kia fakte estas averaĝa esperantisto rilate atingitan kleron? Mi havas eĉ ne maturekzamenon, nur metiistan ateston. Tial mi, plenumante iam porinstruistan asocian ekzamenon, devis pruvi ankaŭ sciojn pri la ĉeĥa. Plejparto de esperantistoj, ŝajnas al mi, estas mez- kaj altlerneje edukitaj. Kaj krome - kiom el ni konas nur Esperanton kaj kiom scias multajn aliajn lingvojn? Eble povus okazi malgranda enketo.
Jens S. Larsen says:
Antaŭ ĉio, ne faru el tio tro grandan problemon. La unukulturismo kiel ideologio estas multe pli damaĝa en si mem ol tiu manko de ofertoj kiu rezultas el ĝia aplikado en la publika instru-sistemo. Fakte, la sinteno eĉ devus esti ne "kiel elturniĝi" kun la plureco de lingvoj, sed kiel plej avide ekspluati ĝin!
"2) kion vi opinias pri mia ideo de gaststudigo de niaj infanoj en la hejmlandoj"
Tio estas same utila kiel kongresvizitado por Esperantistoj. Tamen notu ke la hejmlandoj de patro, patrino kaj infano estas tri malsamaj en via kazo... Se la infano en sia hejma medio havas aliron al aĝkonvenaj libroj, filmoj ktp. en la gepatraj lingvoj, kaj povas studi ilin kiel duajn lernejajn lingvojn, tiam ne gravas ĉu la vizitoj okazas por studo aŭ ferio, mi supozas.
Laŭ viaj indikoj la unukulturismo en Nederlando tre similas al tiu de Danio, cetere. Mi tamen demandas min kiel funkcias en Frislando.
Katalin Kovatspro replies:
Mi ne havas informojn pri Firslando, sed eble niaj amikoj, tieaj esprantistoj legos nin kaj reagos.
Amike, Katalin
Nguyen Xuan Thu says:
Mi intencas uzi, kun via permeso, ĝin por prezenti vin kaj multlingvecon ĉe venonta kunveno de mia klubanoj.
Mi iam petis klarigi al mi: ĉu Martin subite parolis Esperanton, aŭ iom post iom?
Natura uzado de akuzativo estas admirinda.
Viziti Hungarion por Martin estas nepre, ne por lerni la lingvon, sed por alkutimiĝi kun la lokaj vivmaniero kaj kutimo. Tio validas por ĉiuj junuloj naskiĝantaj ekster sian patrinan landon.
Katalin Kovatspro replies:
Martin konis, komprenis Esperanton iugrade cxiam, cxar nenion auxdis de ni paroli inter ni ol tiun lingvon. Kaj krom la ciferoj gxis dek kaj kelkaj esprimoj el al MAZI-filmo ni ne auxdis lin diri aliajn aferojn.
Li estis 6 jara kaj 3 monata kiam ni aprtoprenis la familain arangxon en Germanio, kie cxeestis cx. 50 infanoj kun siaj gepatroj li simple, kaj tute nature ekparolis la lingvon. Falte mi antauxvidis tion, sed sperti estis mirinda afero. Kaj vi konas min, mi cxiam -senkosncie - cxasas erarojn en la parolado de la aliaj, mi devis konstati ke lia lingvonivelo estas bona, la uzo de akuzativo preskaux perfekta. Kompreneble ni devas ankoraux labori kosncie pri la perfektigo, precipe pri la ricxigo de la vortprovizo.... sed mi vidas, ke tiu lingvo restos en lia porcxiame... kaj tio plezurigas nin ambaux.
Ni Foriru says:
1)kiel elturniĝi kun pluraj lingvoj en la familioj?
En difinita familio, se oni parolas pli ol unu lingvo, la plej grava punkto estas ke ĉiuj familianoj konu aŭ almenaŭ komprenu ĉiujn lingvojn, ĉar povus esti malkomforte paroli lingvon kiam ĉeestas iu kiu ne komprenas. Se membro ne komprenas iun el la lingvoj, tiam oni devus decidi paroli komprenatan lingvon kun ties ĉeesto. Okazas ofte en Kanado ke unu el la gepatroj ne komprenas la francan, kaj eĉ se la alia estas franclingva, tiam la franca estas neniam parolata. Malsimile en Katalunio, kie ĉiuj komprenas kaj la katalunan kaj la hispanan, kaj ne estas rara kazo ke unu el la gepatroj parolas katalune al la gefiloj, kaj la alia parolas hispane. Ankaŭ oni devas decidi pri la lingvo parolata kiam ĉeestas nefamilianoj, ĉar povas ŝajni strange se homoj parolas malsaman lingvon ol la lokan, aŭ rigardate kiel malĝentilaĵo ĉar oni ne scias, kio estas prikomentata. Aliflanke, antaŭ nelonge mi legis en intervjuo ke esperantisto ĉiam parolis en esperanto kun sia filino, sed okazis ke ŝiaj amikinoj primokis ŝin (aŭ ŝi sentis sin primokata) kaj tial ŝi eksentis fortan malamon kontraŭ esperanto.
2) kion vi opinias pri mia ideo de gaststudigo de niaj infanoj en la hejmlandoj.
Ĉi tio estas bona por ke la infanoj ne perdu la radikon kun la hejmlando, ĉar tiel ili faros rilatojn kun homoj en la hejmlando kaj tiel plu praktikos la lingvon.
(p. s. nur vivaj fiŝoj povas naĝi kontraŭ la fluo, ĉar la malvivajn forbalaas la rivero)
Katalin Kovatspro replies:
V I Z I László* says:
En la rezulto nenia problemo aperis, krom tio, ke la hungaran tamen multe pli bone ili ellernis, kaj - se la gepatra lingvo estas tiu, kiun oni plej aŭtomate uzas - do ilia gepatra lingvo tamen estas la hungara.
En mia familio okazis, ke miaj genevoj edukiĝis en trilingva medio. La patrino (mia fratino) parolis hungare, la edzo (kaj oni en la lernejo france, kaj la loĝantaro arabe. La genevoj nasknivele ellernis la hungaran kj francan, kaj babilnivele la araban. Poste en la lernejo ili facile kaj bone ellernis ankaŭ la anglan.
Laŭ miaj inpresoj la infanoj fakte neniam konfuzmiksas la diversajn lingvojn. Eĉ se ili uzas la vorton de alia lingvo, ili ĉiam konjugacias, drivas precize laŭ la parolata lingvo, kaj ili ĝenerale konscias, kiu vorto al kiu lingvo apartenas.
V I Z I László* says:
V I Z I László* says:
Miaj genevoj tre ŝatis viziti Hungarion, kaj ĉi tie uzi la hungaran lingvon. En ĉiu dua jaro 3-4 monatojn ili pasigis en Hungario kun la hungaraj parencoj.
Ni Foriru says:
Katalin Kovatspro replies:
Pri la gaststudado mi povas diri, ke baze estas du cxefaj celoj. Aux lerni, plibonigi la lingvokonon kaj sperti aliajn travivajxojn (lernesistemo, sociaj rilatoj, moroj, kutimoj, gestoj ktp) aux cxefe nur tiuj due menciitaj, cxar la infano jam tre bone konas la lingvon.
Estas multaj tiaj infanoj, kiuj tute ne povas praktiki sian gepatran lingvon dum eksterklanda estado, vivo kaj tial nepre bezonas tiajn lingvajn banojn.
En nia kazo nun temus pli pri la dua kazo, kvankam plibonigo de konoj, lernado de nuntempa infana lingvajxo cxiam estas utila afero, ecx se iu tre bone konas la lingvon.
ulo38 says:
do, ne estas eble majstri plurajn lingvojn. unu lingvo estas jam ege. neeblas por eta cerbo kiel la mia, lerni du naciajn lingvojn. la nacia lingvo kaj esperanto sufiĉas por mi. al fremduloj, mi parolas esperanton kaj se ili ne komprenas, mi donas esperanto-reklameton. mi klopodis por lerni la tutmondan lingvon. la aliuloj faru same. mi sufiĉe penis. ĝis, mi estas agacita nun.
kaj plie, mi malkontentas aŭdi ka esperanto estas inter-nacia. esperanto estas tutmonda, universala aŭ inter-homa. la nacioj ne rilatas neniel al nacioj. fek por la nacioj.
ulo38 says:
Ĉiel la nacioj ne helpas esperanton. haltu do, diri ke esperanto utilas por lerni la fremdajn lingvojn.
Esperanto utilas nur por interkompreni unu la alian en mondo eĉ siahejme, siaregione, kaj sialande.
haltu ankaŭ miskritiki la aliajn lingvojn. kaj lasu la pigruloj lerni esperanton sen malantaŭa opinio.
ulo38 says:
jupiiiiiiiiiiiiiiiiii !!!
ulo38 says:
ulo38 says: