Ĝia Sekcio pri Gramatiko rekomendas [1]:

[1] "Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian."

[2] "Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.
"

Dum la unua rekomendo estas facile komprenebla ("faru kiel vi ŝatas"), la duan oni apenaŭ komprenas sen legi la malfacile legeblajn kvar kaj duonan paĝojn, verkitajn en gramatika fak-lingvaĵo ("predikativo", "propozicio" ktp.). Pro iu ajn kialo la GramSek nek ŝatas paĝo-numerojn nek ordo-numerojn antaŭ la ĉapitroj. Ĉu ĝi ne volas, ke oni facile citu ĝin?

Eble la afero fone de la fak-lingvaĵo tamen estas sufiĉe facila. Ni do simple rigardu la laŭaserte zamenhofajn ekzemplojn, kiujn citas la GramSek. Mi tie ĉi reordigas ilin por pli klare kontrastrigi ilin. Miaj komentoj en angulaj krampoj ([..]):

1. Subjekta predikativo, foje e-finaĵa, foje a-finaĵa

1.1 E-finaĵa
  • Resti kun leono estas danĝere. (Fundamento de Esperanto, Ekzercaro ...) [mankas preciza font-indiko, nome FE 7.9]
1.2 A-finaĵa
  • por mi persone estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de la lingvo en miaj manoj^Z. (PAG 1985:232, §169, Rim. I) [font-indiko nur PAG; kiam kaj kie Z skribis tion? La citaĵo ne estas kontrolebla en la originalo]
  • estus tre utila tute precizigi kaj klarigi la rolon de la Oficejo^Z. (PAG 1985:232, §169, Rim. I) [de kie kaj kiam la citaĵo? mankas la originala fonto]
2. Objekta predikativo, foje e-finaĵa, foje a-finaĵa

2.1 E-finaĵa
  • Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero. (La Batalo de l'Vivo;) [mankas preciza trov-loko kaj trov-jaro; ĉu la indiko Batalo celas la publikigon en la Esperantisto, en la libro aŭ en la Wennergren-a retejo "Tekstaro"?]
2.2 A-finaĵa
  • La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas. (Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia; ) [preciza trov-loko?]
  • mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn ...^Z. (PAG 1985:236 §173, Rim. I b)) [preciza originala fonto? jaro?]
  • mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn ...^Z. (PAG 1985:236 §173, Rim. I b))
  • oni trovas ebla, kion oni deziras^Z. (PAG 1985:236, §173, Rim. I b)) [{Rim. de la GramSek} Tiu ekzemplo estas alispeca ol la aliaj, ĉar la objekto estas nek infinitivo nek "ke"-propozicio, sed speco de rilata propozicio, en kiu "kion" resendas al subkomprenita "tion"] {Rim. de Bernardo: do, se estas tiel, kial la GramSek citas ĝin en tiu kunteksto?}.
Kritiko

1. Kiel ni vidas, la GramSek eĉ ne unu ekzemplon korekte citas laŭ la originalo. La fakto-bazo estas ne nur tre malgranda (sep ekzemploj plus unu, kiu ne trafas), ĝi ankaŭ neniel estas kontrolebla. Tio estas grava manko, ĉar oni facile povas interŝanĝi -e kaj -a ekzemple jam pro simpla pres-eraro, pro ŝanĝa prilaboro de la eldonejo ktp. Ke la ekzemploj vere estas Zamenhofaj neniel estas certa.

2. La GramSek ne distingas inter Fundamentaj ekzemploj kaj Zamenhofaj. Per tio ĝi ignoras la Antaŭparolon al la Fundamento:

"Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A3.4]."

3.
La GramSek ja citas iujn laŭaserte Zamenhofajn ekzemplojn nekontroleblajn, sed ne pliajn ekzemplojn el la Fundamento mem, ekzemple:
  • Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, ... [A 3.1].
  • ... en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la «Fundamento» ... [A 7.1].
Plia kritiko

4. La GramSek de la Akademio supozas (p. [3], lasta frazo):
  • "La tendenco ŝajnas esti, ke OPe aperas ĉefe en la plej fruaj tekstoj, dum OPa estas pli ofta en pli malfruaj tekstoj." [OPe, OPa = objekta predikativo e-finaĵa / a-finaĵa, vd. supre 2.1 kaj 2.2].
La fakto-bazo, prezentita de la GramSek, ne pravigas tiun observon, jam simple pro tio, ĉar la legantoj ne ekscias el kiu jaro estas la laŭaserte Zamenhofaj ekzemploj.

5. La "respondo" de la GramSek ĉefe baziĝas sur PAG 1985 (kie oni trovas la tezojn de la GramSek en multe pli detala prezento), Ĝi ignoras alian fakan literaturon, precipe jenajn detal-studojn:
  • Linse, R. (1961). La vortspecoj de la subjekta predikativo kaj de la pasiva participo. Scienca Revo 1961:12:1-2 (45-46), p. 45-48.
  • Linse, R. (1964). Finaĵo de predikativa adjektivo. Scienca Revuo 1964:14:1-2 (53-54), p. 13-14.
En ambaŭ studoj oni trovas multajn pliajn ekzemplojn kun precizaj font-indikoj (el kiuj PAG 1985 evidente ĉerpis sen indiki la fonton Linse).

6. Sur p. [4], antaŭlasta frazo, la GramSek de la Akademio asertas:
  • "Konklude, la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj."
Fakto estas, ke la GramSek tute ne esploras la (aktualan) lingvo-uzon, sed sep laŭaserte Zamenhofajn ekzemplo-frazojn. Ĉar Zamenhof mortis en 1917, neniu ekzemplo povas esti el pli posta jaro. La lingvo-uzon de la postaj 95 jaroj la Ak. GramSek tute ne traktas. Ankaŭ tiu aserto pro tio ne baziĝas sur la fakto-materialo, prezentita de la sama GramSek.

Resumo

La studeto de la Akademio konvinkas nek formale, nek metode. Ĝi montras evidentan nekonon kaj de la Fundamento kaj de la koncerna faka literaturo. La de ĝi prezentita fakto-materialo estas mallarĝa kaj nekontrolebla kaj ne pravigas la faritajn konkludojn. Ĝi fake apenaŭ havas valoron kaj ne estas taŭga konvinke doni gvidon.

------

[1] "Oficialaj Informoj n-ro 19" - 2012-07-13.