Ĉiuj aliaj kun eĉ nur mezgrada kono de FdE tuj komprenas, kial tiu nereferenco estas konsekvenca kaj ĝusta.

*****

Plej supera cela de FdE estas unueco:

"Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate ... [BD 4.6]."

"Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos [do restas unueca] kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla FUNDAMENTO de la lingvo [A 1.1]."

"verkoj ..., kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6]."

"pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo [A 10.2]"

Kaj ankoraŭ plurloke, tamen malpli eksplicite.

*****

Ĉiuj aliaj principoj de FdE havas subtenan, helpan funkcion por atingi tiun plej superan celon "unueco": la netuŝebleco de la Fundamento mem (A 1.1), la principo de klareco ("por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi" A 3.3), la principo de kodeksigado ("la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu [facile konsultebla] libro tiujn tri verkojn" A 3.3, "enkondukos ilin [la novajn vortojn] en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].) kaj ankoraŭ pluraj aliaj. Facile kompreneble: Se la esperantistoj pro malklareco ne scias kaj ne povas scii, kio estas ĝusta Esperanto, ili facile nekonscie "pekas kontraŭ la leĝoj" [A 2.2] pri lingva ĝusteco kaj senfine disputas pri ili - situacio, kiu endanĝerigas la unuecon, do situacio evitenda.

*****

Por atingi klarecon - kaj per ĝi unuecon - FdE evitas ĉiujn malklarajn kategoriojn, kiuj ne estas rekte aplikeblaj sen antaŭa interkonsento pri sia preciza signifo. Tipa ekzemplo estas la kategorio (aŭ mezurilo) de "facileco". Sen antaŭa difino, ĝi ne taŭgas por krei klarecon (facila por kiu en kiu situacio?). Por fakulo lia faka lingvaĵo povas esti "facila"(kardiologo) por laiko la ĝenerallingva vorto (kor-specialistoj, specialisto pri kor-malsanoj). Kies perspektivo decidu? Por japano la vorto haŝioj eble estas facila, por germano eble la vorto manĝobastonetoj. Kies situacio decidu? -- Ĉar universala "facileco" ne ekzistas, FdE evitas tiun kriterion por decidi pri ĝusta aŭ malĝusta Esperanto.

Kaj simile estas pri la kategorio "lingvo-scienco" aŭ "ĝenerale akceptitaj kriterioj de lingvo-scienco". Ĉu tiaj kriterioj entute ekzistas? Kiujn kriteriojn oni konkrete celas? Ĉu ili konfliktas kun la principoj de FdE? De kiuj sciencistoj ili devas esti akceptitaj? Kiu apartenas al la decida grupo de sciencistoj? Ĉu ili ekzistas unu fojon por ĉiam aŭ ĉu ili evoluas laŭ la progreso de lingvo-scienco aŭ eble nur laŭ la sciencaj modoj? Ĉu estas konforma al la demokrata idealo de Esperanto, pri kiu decidas "la esperantistoj", se oni transdonas la decidon pri "ĝusta" aŭ "malĝusta" al iu grupo de sciencistoj? --

Jam nur tiuj evidentaj demandoj (kaj multaj pliaj) montras, ke la kategorio "lingvo-scienco" estas malklara. Se entute eblas, ni devas unue pene interkonsenti, kion ĝi konkrete signifu. Sen antaŭa difino, ĝi ne estas rekte aplikebla. Ĉar estas tiel, ĝi ne taŭgas por fortigo de unueco, eĉ male, ĝi estas taŭga krei senfinajn disputojn. Kaj tial FdE ne referencas al ĝi, same kiel FdE ne referencas al "facileco", aŭ al la "principoj de la mekaniko, matematiko aŭ astronomio".

*****

FdE ja referencas al "leĝo" - 17 fojojn (!) en 11 mallongaj alineoj. Ĉu estas iel probable aŭ kredeble, ke tio estas pretervido pro momenta neatento de Z, kiam li verkis la Bulonjan Deklaracion kaj la Antaŭparolon? Kvankam li la ideojn de tiuj du dokumentoj jam inter 1887 kaj 1905 ĉiam denove klarigis kaj reklarigis? -- Ne! Z en BD kaj A nur resumas tion, kion li jam antaŭe predikis dum jardekoj.

Kaj tamen la "Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto" Aleksandro Shlafer alvenas kaj tute senhonte balbutas ion pri "lingvo-scienco" kaj Fundamento. Plian fojon li elmontras, ke li aŭ neniam okupiĝis pri la Fundamento, kiun protekti li solene promesis, aŭ ne akceptas ĝin por si mem. Egale kiu alternativo trafas, li estas malbona esperantisto en la senco de A 10.2 kaj estas skandalo, ke tia persono daŭre havas seĝon en la t.n. "Akademio".