"La vero estas, ke ĝi ne nur neniel utilas, se temas pri fidindeco de la informoj, multfoje prezentante al la legantoj kompletajn idiotaĵojn, sed ankaŭ plenas je tute bazaj lingvaj eraroj [...] . Vere mi ne komprenas, kiel oni povas fieri pri tio ...", li aŭ ŝi daŭrigas.

Uf, forta tabako, tus', tus'. Tamen, ne nur simpla provoko, sed MiaKaŝnomo donas plurajn, trafajn ekzemplojn. Sed ne pensu, ke ekestis eĉ nur iomete serioza diskuto, eble pri la demando, ĉu la Vikipedio-principo ne funkcias, se la komunumo de kontribuantoj estas tro malgranda (en la esperanta Vikipedio eble eĉ ne 20 konstantaj aktivuloj [?]), se la lingvo-nivelo en fremdlingvo simple ne sufiĉas, se bona volo ne mankas, sed eĉ plej bazaj konoj ("kiu damne estas tiu Waringhien, pri kiuj oni daŭre parolas tie ĉi?") ... Ne atendu tion en la forumo de lernu.net - miaopinie plej stranga ludejo de plej strangaj bizaruloj.

Okazis do, kion oni prave rajtas atendi pri diskutoj en lernu.net. Unua paŝo: "ne nur kritiki, sed mem kontribui". Dua paŝo: "la aliaj Vikipedioj ankaŭ ne estas pli bonaj" (evidente malĝusta: la germana estas je galaksioj pli bona, sed tie ankaŭ laboras centoj da homoj, ne dudeko). Tria: "probable MiaKaŝnomo mem fuŝis la artikolojn por ke li povu disfamigi la Esperanto-Vikipedion". 4-a: "ne eblas, tamen mi konsideras lin trolo". Konfirma rebato:

"Jes, Esperanta Vikipedio estas parodio de enciklopedio verkata en parodio de Esperanto. Ĝi plenumas neniun el siaj celoj, ĉar ĝi estas nek fidinda fonto de veraj kaj utilaj informoj, nek sekvinda ekzemplo de ĝusta Esperanto. Nur ĥaosa aro de senvaloraj artikolaĉoj skribitaj per bizara ĵargono."

5-a: "... silentu! Mi neniam antaŭ [!tiel], vidis tian maltaŭgan , stultan kaj malpravan mesaĝon tie ĉi."

6-a: "Mi jam ekde la dua forum-paĝo ignoras tiun tiel nomatan " uzanton "... Kaj tio estas mia opinio ..."

7-a: " Se vi provos damaĝi Vikipedion, tiam atendu solidan pugnofrapon tuj, kiam vi malkaŝos vian identecon."

8-a (konsente): " Via teda trolado jam ne estas amuza . Bonvolu iri inferen ."

9-a: "...Mi ne kredas ke vi estis amiko de Esperanto . ..."

10-a: Ne pro tio ke la nivelo de tiu diskutado atingis la altan klason de sinjoro aǔ sinjorino Miakaŝnomo sed pro tio ke li dirante aŭ kredante je iliaj veroj ilin disvastigas malrespektante aliajn homojn [!??].
Li faris multe da malbono !
Mia skribado certe montras ke mi ne sufiĉe bone regas Esperanton sed kiel ajn, unu tagon, mi pensis skribi artikolon en vikipedio kaj mi komencis dirante : “... mi pensas skribi artikolon pri (...) sed mi ne estas certa ĉu mi rajtas aŭ kapablas ”Poste, administranto respondis ion simile al:
“jes vi rajtas! kuraĝigu! “. Tiu administranto faris servon al Esperanto tute male Miakaŝnomo kiu ne kuraĝigas homojn!
Mi esperas ke unu tagon mi povos aĉeti en librovendejo ĉefverkon de li verkita por plibeligi mian libroŝrankon."

"Bela" diskut-nivelo, adekvata por paca advento inter samideanoj - pugno-frapo kaj infero-sendado.

Iu fine tamen ankoraŭ skribas ion pripensindan:

"Laŭ mia kompreno la nivelo de vikipedio spegulas la nivelon de la Esperantistaro. Ekzistas nur kelkmil homoj kiuj flue parolas la lingvon, kaj multaj el ili jam havas postenon en la movado aŭ mem verkas ion alian kaj do ne havas tempon por verki en vikipedio. Do via [= tiu de MiaKaŝnomo] frusto eble ne celas vikipedion , sed la staton de la Esperanta movado".