En la antaŭparolo al la unua eldono 1930 la kvaropo priskribas, kiu prilaboris kiujn partojn. Sur paĝo viii sekvas jena danko:

"... ni varme dankas al S-roj Prof. Cart, Prezidanto de la Esperantista Akademio, Prof. Aymonier, Inĝ. [Marcel] Bobin, [Robert] Kreuz, [Stefano] La Colla, [Alessandro] Mazzolini, Prof. [Bruno] Migliorini, Abato [Georges] Ramboŭx kaj al aliaj britaj kaj slavaj samideanoj, kiuj sendis al ni multajn interesajn rimarkojn kaj sugestojn. ...".

Kio signifas "rimarkoj kaj sugestoj"? En la "Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-movado" (1935, foto-repr. 1994) la aŭtoro, "kamerado Platiel" defendas la "burĝan" Plenan Vortaron kontraŭ kritiko de la komunista frakcio (p. 19):

"La riproĉo al S.A.T., ke pastro Rambu (Ramboŭx) formulis la difinojn de vortoj, rilatantaj al eklezia kaj religia terminaro, estas ridinda, ĉar kiu povus esti pli kompetenta sur tiu kampo ol pastro? ...".

Ha, kio estas tio? Platiel ne neas, ke Ramboŭx, do ne iu el la kvaropo, verkis la difinojn, sed nur defendas tiun decidon kiel senc-hava kaj racia, ĉar katolika pastro, abato, estas specialisto pri katolikaj aferoj kaj ties terminoj.

Ĉu "rimarkoj kaj sugestoj" do signifas: "kelkaj, ekzemple abato Ramboŭx, sendis eĉ kompletajn difinojn de siaj fakoj, kiujn ni nur kontrolis kaj unuecigis laŭ la stilo de Plena Vortaro"? Aŭ ĉu ni devas interpreti "rimarkoj kaj sugestoj" en jena senco: "Ni, la aŭtora kvaropo pretigis ĉiujn difinojn kaj poste sendis ilin al specialistoj pri la koncernaj temoj por kontrolo, ekzemple pri religio kaj katolikismo al abato Ramboŭx"?

"Kamerado Platiel" sugestas la unuan interpreton. Ĝin verŝajnigas ankaŭ la dankoj sur p. viii de la antaŭparolo al la helpantoj pri la teknika parto (respondecis Grenkamp-Kornfeld). Tie ni legas pri la faritaj kontribuoj tute konkrete: "Prof. Mesny, ..., bonvolis tralegi multajn el liaj [tiuj de Kornfeld] slipoj rilataj al elektro-scienco, ... Laurat (Revo) ... bonvolis tralegi preskaŭ ĉiujn liajn difinojn pri la ekonomia kaj materialista historioj ...; S-roj Butler, D-ro Döhler, Generala Inĝ. Rollet de L'Isle kaj Wüster, kiuj bonvolis afable respondi liajn demandojn. ...".

Pri la teknika parto do tute klare: Kontrolo kaj korespondado de proponoj surtabligitaj de Kornfeld. Pri la ĝeneral-lingva parto iu malklara kaj kaŝema "rimarkoj kaj sugestoj".

Kial neniu klara indiko "kunlaborantoj / respondeculoj pri jenaj fakoj estis XY", kiel ni trovas ĝin en ĉiuj tri eldonoj de PIV? Ĉu oni eble devis "kontrabandi" la kontribuon de katolika pastro al "klas-konsciaj proletoj" en 1930? La kritiko de la tiamaj komunistoj kontraŭ "burĝa" PV kaj pro tio "klas-perfida" SAT tre verŝajnigas tion.

Eĉ estas tria fakto, kiu subtenas tiun supozon, nome komparo kun la antaŭparolo de la 2-a eld. 1934. Ĝi estas la definitiva versio, kiu oftege estis senŝanĝe represita ĝis en nia epoko, kaj kiu daŭre zombias kiel Reta Vortaro (ReVo). Jen la dankoj el la Antaŭparolo en 1934:

""... ni varme rememoras [anstataŭ: dankas] al [forstrekita: S-roj] Prof. Cart, Prezidinto [anstataŭ; Prezidanto] de la Esperantista Akademio, k kore dankas al S-roj Prof. Aymonier, Inĝ. Bobin, Kreuz, La Colla, Mazzolini, Prof. Migliorini, [forstrekita: Abato Ramboŭx (!!)] kaj al aliaj britaj kaj slavaj samideanoj, kiuj sendis al ni multajn interesajn rimarkojn kaj sugestojn. ...".

Du ŝanĝoj do: necesa adapto, ĉar Cart mortis en 1931 (do Prezidanto → Prezidinto), sed (!) la danko al la katolika pastro malaperis - kaj nur la danko al la katolika pastro! Ĉiuj aliaj restis!

Evidente oni volis karesi "klas-konsciajn" animojn, ja silente reagis al la komunista kritiko pri "burĝa PV". Finfine SAT ne havis grandan elekton. Post la skismo en la laborista movado de 1930, kiam la komunista frakcio forlasis SAT kaj fondis IPE, SAT preskaŭ bankrotis. Ne eblis endanĝerigi la ĉefan enspezo-fonton, kiu nomiĝis ... Plena Vortaro (kaj kiu poste finance fakte savis la organizon).

Inter 1930 kaj 1934, dum krizo pri esti aŭ ne esti, forstrekita pastro do - kaj nove registrita vorto:

sinkretismo. Konfuza k kompleksa kunigo de diversoriginaj ideoj, tezoj aŭ kredoj en ŝajne koheran tuton.

Tiu vortara artikolo el 1934 estas unu el du ĉefaj "atestantoj" de Piron por aserti en 1989, ke Waringhien suferis je "trajto tipa pri la franca intelektula kulturo", nome la emo "aŭtoritate juĝi el supera sinsituigo". La ReVo-ulojn tio ne ĝenis, la difino de 1934 estis en ĝi de 1999 ĝis 2006, ĝis fine Ĵeromo Vaŝe (prave kaj ĝuste) neŭtraligis ĝin, post kiam la nova PIV jam en 2002 same faris.

Kiel ajn. Ĉu ne iom magra argumento por psika difekto, Claude Piron? Ha, vi ne sciis, ke la difino estas de 1934? El la varma milito inter verdaj socialistoj kaj komunistoj? Kiu preskaŭ ruinigis SAT? El epoko, kiam oni devis kaŝe forstreki dankon al katolika abato, por ke "proletoj" aĉetu la libron? Kio? Estas pli facile laŭte draŝi en 1989, sen koni la fonon? Kaj la homoj ĉiukaze ne ŝatas detalojn, sed bezonas klaran malamikon por senti sin supera kun aŭ sen rego de l' akuzativo? Ĉu? - Nu, vi probable pravas Claude Piron. Honorinda konduto tio tamen ne estas.

-----

Por fini: Kiu estis do la probabla, vera aŭtoro de la kristanaj kaj religiaj terminoj en Plena Vortaro, abato Georges Ramboŭx (1887-1964)? Enciklopedio de Esperanto (1934) havas artikolon pri li, kiun vi nun povas legi en Vikipedio (ĝis nun ne jam "bonlingve" fuŝita de Marcos Cramer, vd. la artikol-historion): Direktoro de Espero Katolika (1924) kaj organizinto de Katolika Esperanto-Kongreso (Parizo 1925), i.a. Honoron al li kaj dankon.