Detalan studon pri la diferencoj inter ambaŭ vortaroj jam faris Reinhard Haupenthal antaŭ kvardek jaroj (Scienca Revuo de junio 1968, p. 71-72). Tiel ekzemple abon-, azot-, bark-, ĉiel- kaj korespond- mankas en MV, sed troveblas en UV. Inverse, antilop-, hemorojd- kaj ĥamelon- jam troviĝis en MV, sed ne estis transprenita al UV.

MV ja, sed UV ne

MV ne, sed UV ja

anker- (iu mezur-unuo)

abon-

antilop-

arb’et-

arb’et’aĵ-

paf’ark-

azot-

bark-

ĉiel-

fotograf-

fe’in-

hemorojd-

ĥameleon-

ĥan-

jod-

kalkan’um-

korespond-

ojstr-

sign’o de poŝt’o (= poŝtmarko)

prez-

sevrug-

sekund-

el’sid’i (= kovi)

ŝmir’aĵ-

ŝovel’il-

mal’ŝpar-

ŝtat-

sub’ŝtof-

ŝton’eg-

ŝtop’il-

vid’iĝ-

vitr’o de fentsr’o (tiel!)

La aliaj diferencoj koncernas ŝanĝitajn tradukojn al la germana, ŝanĝo de uskleco (MV: Ĉiel’ir- -> UV: ĉiel’ir, sed inverse MV pask-, pentekost- -> UV Pask-, Pentekost-) k.s., kiujn ni lasu flanken por la momento.

Se ni rigardas la malmultajn ŝanĝojn, ni do konstatas: internaciismojn kaj kunmetitajn vortojn elen, bazajn vortojn (radikojn!) de la ĉiutaga vivo kaj koresponda realo enen.

Zamenhof klarigas tiun politikon en la antaŭparolo: „doninte vorton radikan, mi jam ne devis doni la vortojn, kiuj laŭ la reguloj de la lingvo internacia estas kreataj de tiu ĉi vorto radiko [kio klarigas la forigojn de kunmetaĵoj]; tiel ankaŭ mi ne donis multajn vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj lingvoj kaj jam per si mem konataj de ĉiuj [kio klarigas la forigon de internaciismoj laŭ la 15-a regulo]“.



Sur la dua paĝo de la enkonduko la – ebla – surprizo: „la pli plena vortaro ... tute ne devas esti absoluta aŭtoritato... . Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro [t.e. la Unua Libro])“; ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estos kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis“.

Ĉu tio ne sonas kvazaŭ la enkonduko al la Fundamento de 1905? Ĉu tio ne estas la sama metodo? Malgranda kerna deviga vortaro de 1887 plus „privataj“ proponoj de Zamenhof de 1889. Jen la unua ŝtupo aŭ ondo. El la „privataĵoj“ de 1889 fariĝis la seslingva UV de 1893/1894 - la dua ondo. En 1905 ĝi ekestis parto de la Fundamento – la tria ŝtupo aŭ ondo. Post ĝi la „privataj“ rekomendoj en la Jürgensen-vortaroj kaj la vortaroj rusaj - la kvara ondo en trankvila lago. Metode kaj enhave apenaŭ io ŝanĝiĝis de la Meza Vortaro de 1889. Nia Fundamento baze estas de 1889! Mirinda persistemo de l’ sinjor’ Z.

P.S.: Multe pli detalan komparon inter Plena Vortaro Rusa-Esperanta (RE, n-ro 17) 1889 (senŝanĝa represo 1896), MV (n-ro 21) 1889 kaj UV 1893 (n-ro 64) vi trovas en: Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof, kajero 1-bis, p. 190-203. Tre leginda ankaŭ la artikolo de Paul Ciliga en Franca Esperantisto 1959, p. 51-52 (vd. la bildojn).