Generacio post la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 aperis prilaborita eldono de nia precipa unulingva referenc-verko en 2002 (PIV2). Sub la redakto de Michel Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roŭ ĝi fariĝis, por komenci per mia konkludo, akceptebla ĝis bona. Jen kelkaj aspektoj kaj konsideroj:

A. Eksteraĵoj

La preso estas pura kaj bone legebla, la solida bindo adekvata al ofte konsultota vortaro, la grando ankoraŭ manipulebla kiel man-vortaro. La litertipoj faciligas rapidan orientiĝon kaj trovon de serĉata vorto. Per pli granda formato, pli malgranda skribo kaj inteligenta sistemo de mallongigoj la redaktistoj gajnis la spacon por multaj novaj enskribo-titoloj (nun laŭ la enkonduko ĉ. 16780 kaj ĉ. 46890 leksikaj unuoj) kaj pliaj informoj en la jam en PIV ekzistantaj vortaraj artikoloj. Eĉ pli: restis spaco por meti multajn ilustraĵojn (plejparte desegnaĵojn) en la tekston mem kaj ne kvazaŭ aldono al la fino, kiel devis okazi en PIV. Pro kopirajtaj kaj kostaj kialoj temas precipe pri ilustraĵoj el PIV de 1970 plus kelkaj libere uzeblaj novaj. Plej bone ilustritaj estas la fakoj botaniko kaj zoologio, tiel ke iuj post nur supraĵa unua rigardo jam ŝercis pri „Plena Botanika Vortaro“. Tre laŭdinda ankaŭ estas la skrupula fin-redaktado kaj kontrolado. Nur tre malmultaj tajp-eraretoj estas troveblaj. Resumete: Faĉado laŭ hodiaŭa nivelo, „mankantajn“ aŭ malmodernajn ilustraĵojn la redaktistoj mem bedaŭras, sed devas akcepti kiel ekonomian kompromison.

B. Lingvaĵo kaj termino-farado

Unu el la plej kritikindaj ecoj de la unua eldono estis surprize multaj lingvaj kaj stilaj mal­glataĵoj. La redaktistoj tiu-aspekte multe pli bonigis la vortaron ol ili ŝajnigas en la en­konduko, kie ili (prave) substrekas kontinuecon. Ĝenerala tendenco estas, ke ili pli fidas je la propraj latentoj de Esperanto kaj redirektis PIV-on for de „naturismo“ (fakte francismo / latinidismo) al modera „skemismo“. Tio bone reflektas modernan lingvo-uzon. Observi oni povas tion ekzemple je la reveno de -et-vortoj al -ed-vortoj. Kiel konate Waringhien en PIV „modernigis“, t.e. alproksimigis al la latinidaj formoj, kelkajn radikojn finiĝantajn en Plena Vortaro (PV, 1934) je „-ed“, tiel rompinte la ĝistiaman tradicion (detale B. Pabst. Studaĵo pri radikoj finiĝantaj per -et aŭ -ed. En: R. Eichholz (ed.) Akademiaj Studoj 1988-1990, p. 428-443). PIV2 nun inversigas la tendencon kaj revenas al la antaŭ-PIV-aj formoj:

PV 1934

PIV 1970

PIV2 2002

rimarkigoj

musked/o

musket/o

musked/o

reiro al -ed, probable ĉar ĝi estas Zamenhofa

baled/o

balet/o

balet/o

-et restas, probable ĉar tiel (erare) oficialigita de la Akademio en la 6a aldono

naved/o

navet/o

naved/o

reiro al -ed

Krome PIV2 ĝuste preferas „kasedo“ (muzik-kasedo, film-kasedo) al „kaseto“ kaj ĉaledo (montara dometo) al ĉaleto, dum ĉe (komputora) diskedo ĝi sekvas la faktan maĵorian uzon kaj preferas „disketo“.

La pli matura, pli memstare Esperanta lingvaĵo de PIV2 kompare al PIV ankaŭ agrable montriĝas per la for­streko aŭ anstataŭigo de la numeralo „unu“ en funkcio de kvazaŭa nedifina artikolo, tiom ofta kaj ĉena en PIV de 1970 (kp. „gramatiko 2: ... por ĝuste paroli aŭ skribi difinitan lingvon“ anstataŭ „unu lingvon“). Aliaj ekzemploj estas forigo de troa uzo de la difina artikolo „la“ kaj de la „-ec-malsano“. Tamen ne ĉie tiu glatigo okazis: „gliti 3: Perdi la starecon k ekvilibron ...“ (egale en PIV kaj PIV2) anstataŭ „perdi staron (aŭ: star-kapablon) k ekvilibron“ (tiel jam proponita de Eichholz en Terminoteko 12 de 1995). Bone estas, ke la „-a“ kiel kvazaŭa sufikso por virinaj nomoj estis forigita. Ili nun ricevas pure Esperantan vestaĵon finiĝanta per -o („Emilio“) aŭ restas fremdvortoj („Emma“).

La interpunkcio (antaŭa trouzo de komoj) estas plibonigita, troa (franceca) uzo de punktoj en mallongigoj forigita (nun ĝuste SAT, anstataŭ S.A.T., FRG anstataŭ F.R.G. ktp.).

Strange ŝajnas la daŭra (eĉ se Zamenhofa) uzo de „ĉefurbo“ anstataŭ „regurbo“ por la urbo, kie troviĝas la registaro de lando, tiel ke Vaŝingtono daŭre estas la „ĉefurbo“ de Usono, dum Nova Jorko ĝia ĉefa (plej grava, granda, ktp.) urbo. Amsterdamo tamen laŭ PIV2 estas la „ĉefurbo“ de Nederlando, ne Hago kiel sidejo de la registaro (tiel!?).

Unu el la multegaj detal-problemoj ĉe Esperantigo de „fremdvortoj“ laŭ la 15a regulo de la Fundamenta gramatiko estas, ĉu oni transskribu ilin laŭ skribo aŭ prononco (grafema aŭ fonema transskribo): ĉu por la angla to scan „skani“ laŭ la skribo aŭ „skeni“ laŭ la proksimuma prononco, ĉu basbalo, bezbalo, bejzbalo por la usona ludo „bazopilko“, baseball? (detale vd. R. Eichholz (ed.). Plena Pekoteko 1985-90, vol. III, Apendico D1.1 [p. 1641-1643]). Por ambaŭ metodoj ekzistas bonaj argumentoj. En komenca fazo ofte trans­skribo laŭ la skribo estas preferata, ĉar ĝi faciligas rekonon dum legado. Tial PIV2 ekz-e havas (simile kiel la plej multaj vortaroj) la laŭ-skriban formon „keĉupo“, ketch-up, kvankam la plej multaj etnaj lingvoj prononcas „keĉap/“ (tiu lau-sona transskribo jam en Krause, Granda Vortaro Esperanto-Germana de 1999, kiel kroma formo nepreferita). Mi aŭdacas la prognozon, ke pro paŭsado de la etnolingvaj prononc-kutimoj iam la buŝa formo keĉapo „gajnos“, precipe ĉar temas pri ofte uzata vorto de hejma ĉiutagaĵo (detale jam Günkel en Terminoteko 14 de 1996). PIV2 do tiupunkte ŝajnas esti surprise retirema kaj konservema, fidanta pli al la manpleno de vortaroj, kiuj jam registris la grafeman trans­skribon, kaj malpli al la buŝa komunikado. Male ĉe la multe malpli uzata chutney (hinda kondimento) ĝi prave decidis por la laŭsona „ĉatnio“ (trovebla jam en la angla vortaro de Butler de 1967 kaj nun en Krause de 1999) kaj kontraŭ la laŭ-skriba „ĉutnio“ el la Wüster-vortaro de 1923. Sufiĉe pri tiuj detaloj. Elmetinte ilin mi nur volis montri: 1) kiom da giganta detal-laborego la revizintoj de PIV devis plenumi; 2) kiom ofte (ne ĉiam) ili trovis bonan, almenaŭ akcepteblan solvon; 3) ke ebla veado pri „neologismoj“ estas tute neadekvata, ĉar la „nova“ lingva materialo parte jam aĝas tri generacioj kaj male jam daŭris tro longa tempo, ĝis fine ĝi eniris PIV-on.

C. Kohereco de la difinoj

Jen aspekto, kiu unue rilatas al komparebla detal-riĉo de parencaj nocioj. Ĝenerale tio ŝajnas al mi sukcese farita, ekzemple ĉe la (multaj novaj) kuirartaj terminoj, pri kiuj laboris C.J. Günkel kun grupo de kunlaborantoj. Malbona (escepta) ekzemplo estas la paro skato kaj briĝo: „skato = Germana kartludo.“; „briĝo = 52-karta ludo, ĉe kiu duopo batalas kontraŭ duopo, k post la eldiro de la anoncoj unu el la kvar ludantoj (la fantomo) ĉesas ludi. briĝi (ntr.) = Ludi briĝon.“ Evidente „skato“ estas tro detal-malriĉe, „briĝo“ tre (aŭ tro) detal-riĉe difinitaj.

Due tiu aspekto rilatas al unueca skemo por parencaj nocioj. Kiel ekzemplo ni rigardu al la difinoj de urboj: „Hiroŝimo = Japania [1970 „Japana“] urbo, detruita de la unua atombombo ...“. Konsekvence PIV2 uzas adjektivojn de la lando-nomoj, do „Japania urbo“ en la senco de Japan-landa urbo. Laŭ mi nekutima, sed akceptebla, „sennacieca“ (vd. sub D).

Trie estas la demando pri sufiĉaj aŭ troaj ekzemploj akompanantaj la difinojn, ankaŭ tio jam unu el la oftaj (kaj ĝustaj) kritikoj kontraŭ la unua eldono (kp. ekz-e Eichholz en Terminoteko n-ro 12, 5a jaro, 2/1995, p. 37 ss). Ankaŭ en PIV2 tio restas unu el la malfortaj aspektoj. Ne malmultaj ekzemploj apenaŭ faras la difinitan nocion pli klara („politiko de Stalino“ kiel ekzemplo por „politiko“), aŭ estas strange eksmoda, ĉar klasika Zamenhofa. Oni komparu ilin kun la ekzemploj en la Granda Vortaro Esperanto-Germana de Krause (1999) ĉe la kapvorto „politiko“ kaj la diferenco estas okulfrapa: jen Krause, moderna vortaro de vivanta lingvo, kun „buĝeta“, „ekonomia“, „malstreĉiga“, ktp. politiko, jen PIV2 (2002) kun la Zamenhofa (?) ekzemplo-frazo „Politiko estas la arto trompi la homojn ...“ ktp. Tie-ĉi fine troviĝas unu el la kaŭzoj, kial la granda Krause estas bonega kaj PIV2 ie inter akceptebla kaj bona.

Kelkfoje la ekzemplo-frazoj estas simple tro, kiel ekzemple en „midzi = Voluptocele leki k suĉi ies penison“, klarigita per ne malpli ol tri ekzemplo-frazoj plus plia ekzemplo ĉe midzado.

Fine, sed ne plej malgrave, temas pri la demando, ĉu la vortoj estas konsekvence uzata en iuj difinoj en la senco, laŭ kiu ili mem estas difinitaj. Kiel en 1970 grenadisto ankoraŭ estas soldato „speciale dresita (! tiel, ĝuste: trejnita) ĵeti grenadojn“, kvankam „dresi“ mem estas difinita „instrui beston ...“. K.t.p.

Tamen ĝenerale: Progreso kompare al la unua eldono.

D. Ideologia kaj kultura fono

La ekzemplo-frazoj kompreneble ankaŭ estas la ludejo de la fona politika ideologio. PIV2 estas malpli „socialisma“ ol PIV de 1970 kaj multaj de ties strangaĵoj, absurdaĵoj aŭ simple nur naivaĵoj estas forigitaj. Aliaj restis: la „demokrata partio“ daŭre estas „unu el la du plej gravaj usonaj politikaj organizaĵoj, kiu celas limigi la potencon de la grand­kapitalistoj“, dum la respublikana partio „defend[as] precipe la interesojn de la grand­kapitalistoj“. Ĉu vere? La (komunisma) Pariza komunumo de 1871 devas servi dufoje kiel ekzemplo sub „komun-“, dum la „Eŭropa Komunaĵo“ (tiel la - ĝusta - termino de Lapenna en PIV de 1970) aŭ la „Eŭropa Komunumo“ (tiel la - erara - Akademia kaj nun PIV2-a termino) ludas nur marĝenan rolon. Bravaj sindikatoj defendas la rajtojn de la laboristoj en multaj enskriboj (vd. ekz. „sindikato“ mem), ktp. Trovi pliajn ekzemplojn estas facila kaj ... teda. Aliflanke „sennaciecaj“ kaj ekzemplodonaj estas difinoj kiel „Dunkirko. Havenurbo en la Francia parto de Flandrio ...“. Konklude: Nu ja, buntas la vivo.

Simile staras la afer’ pri la ofte (kaj prave) kritikita tro franca perspektivo de la mondo (PIV kiel iuspeca traduko de Petit Larousse): Ĝi fariĝis malpli forta, sed daŭre sentebla: La nomoj de la monatoj laŭ la franca revolucia kalendaro uzata dum ĉ. 20 jaroj ĝis 1815 ja troveblas, same kiel „Parnaso 3 = Franca poezia skolo en la dua parto de la 19a jc.“, sed ekz-e ne la Eŭropa art-periodo „bidermajro“ de la 19a jc., trovebla en la Esperanta Bildvortaro kaj la granda Krause. Eble ĝi ne estis sufiĉe grava por la franca kulturo? Ĉu „antropozofio“ (vd. Krause 1999) suferas la sorton de neregistrado pro la sama kialo? Ankaŭ tiu-teme mankas spaco por plimultigi la ekzemplojn.

E. „Novaj“ kapvortoj

La „bidermajro“-ekzemplo portas nin al la demando, kiujn „novajn vortojn“ oni trovas en PIV2. Amaso probable en la fakoj biologio kaj zoologio (helodeo ekz-e fariĝis elodeo), eble en medicino kaj certe en komputoriko kaj aliaj fakoj. Mi ne kontrolis, ĉar mi nenion komprenas pri tiuj fakoj kaj lasas ilin tute ekster prijuĝo. Okulfrape estas la granda nombro de nove registritaj kuirartaj terminoj, plej parte do de ĉiutagaĵoj. Rigardu ekz-e la alkoholajn trinkaĵojn kiel bitero, ŝnapso, tekilo, bojolezo, portovino k.m.a. Simile oni povas fari pri la fromaĝoj kaj pri diversaj aliaj manĝaĵoj. Nur rande ni menciu, ke la „neologismo“ bitero estis unue registrita en la Enciklopedia Vortaro de Wüster de 1923! Post 79 jaroj ĝi nun trovis la vojon en PIV. Do jen, plia progreso.

Alia semantika kampo forte pligrandigita en la nova PIV estas tiu rilata al sekso. Do jen fine la fama „gadmeso“ de Waringhien kun iel-tiela literatura ekzemplo-frazeto, simile troa kaj superflua kiel tiuj sub „midzi“ kaj sub la tie referencitaj vortoj (kiu ankoraŭ ne komprenis, trovas la vorton ankaŭ en la Krause-vortaro). Bv. min bone kompreni: kompreneble tiaj vortoj, same kiel slangaĵoj, estas registrindaj en moderna vortaro. Amuza kaj iom ridetiga estas nur la granda racionalisma gesto tiuteme en PIV2 en la jaro de la Sinjoro 2002!

Prave plilarĝigita estas la „grupo“ de novaj vortoj de ekstereŭropa deveno aŭ pri ekster­eŭropaj nocioj. Strange, ke tamen mankas multaj vortoj el tiu grupo, kiuj de longe inter­naciiĝis kiel „aikido“ (japana luktosporto; ja troveblas karateo, ĵudo, kungfuo), ajurvedo (hinda medicino, vd. Krause), ĉadoro (vizaĝa vualo de islamaj virinoj, vd. Krause), ĉaŭĉaŭo (hundoraso kun blua lango, vd. Bildvortaron kaj Krause), Darĵilingo (distrikto en NE Hindio: (d)~a teo), ikebano (japana arto aranĝi florojn, vd. Krause), karaoko (imita kantado), k.m.a. Multaj estas registritaj de jaroj en „Ne-PIV-aj Vortoj“ de Cherpillod (1988), do facile troveblaj. Kialo probable ne estis pretervido aŭ intenca rifuto, sed la limigita revizora tasko de la redaktistoj kaj la spacomanko. Tion montras rapida komparo de Cherpillod kun PIV2 je litero „D“ kaj „E“: PIV2 ekz-e transprenis, tiel kompletigante PIV-on de 1970, la enskribojn Duseldorfo, duto, duumviro, k.a., krome kelkajn sciencajn prefiksojn proponitajn de Cherpillod kiel „ekto/“ kaj „ekzo/“. La grandaj orientaziaj vortaroj de Hajpin Li (Esperanto-Korea 1983) kaj Okamoto Joŝicugu (Esperanto-Japana 1963) cetere preparis la vojon al PIV2 por teknikaj vortoj kiel „elektroforezo“ aŭ „eluvio“. Komparo de la samaj D-vortoj kun la Krause-vortaro tamen evidentigas, kiel PIV2 malgraŭ ĉio postrestas en la registrado de jam longe bone establitaj vortoj.

Simile pri kunmetaĵoj aŭ aldonaj difinoj al jam ekzistantaj vortaraj artikoloj: Jam la Slipara Vortaro de Eichholz (1968ss) registris sub „kavaliro“ la aldonan signifon en kart-ludo, troveblan hodiaŭ ĉe Krause, sed ne en PIV2. „Darvino“ kiel la regurbo de la Aŭstralia Norda Teritorio (jam en Cherpillod 1988) hodiaŭ „kompreneble“ troviĝas en Krause, sed ne en PIV2 (tie nur la angla natursciencisto), k.t.p., ktp.

F. Resumo

En 1990 la redaktistoj ricevis limigitan taskon de la eldonejo SAT: „enmeti la Suplementon, korekti la kelkajn erarojn, ... iom ĝisdatigi ...“ (vd. antaŭparolon p. 21). Sufiĉis atente studi nur unu hazarde elektitan paĝon de PIV de 1970 por ekkonscii, ke tiu taskigo estis bazita sur nekono kaj nekompreno de vortara laboro kaj tro optimisma bildo pri PIV. Duc Goninaz, Roŭ kaj multaj helpantoj vaste transpaŝis tiujn tasko-limojn kaj en rekorda tempo de ĉ. ses ĝis sep jaroj de ĉirkaŭ 1994/95 pretigis multe pli profundan kaj plejparte feliĉan revizion ol ili mem ŝajnigas. Miaopinie oni devas danke agnoski tion. Per granda fortostreĉo ili vastigis kaj modernigis PIV-on ĝis la limo de unuvoluma manlibro ankoraŭ manipulebla kaj surmerkatigebla en Esperantujo je akceptebla prezo. Servanta multajn celojn PIV2 kiel tuto neeviteble fariĝis iu (milda) hibrido. Apud modernaj partoj en la stilo de la usona Webster’s New World Dictionary restis - tasko-konforme - granda parto de enskriboj kaj kapvortoj laŭ la strukturo de Plena Vortaro de 1934 (transprenita de PIV en 1970), kiam Esperanto ankoraŭ ne estis firme establita kaj kiam gravis identigi la „klasikajn“ tekstojn de „bonaj Esperantistoj“. Pro tio la „tradicia“ parto ankaŭ de PIV2 tro forte kaj eksklusive baziĝas sur citaĵoj ekz-e el Zamenhofo kaj la Biblio, svarmas ekz-e tre specialaj Bibliaj kaj enskriboj el la greka-latina mitologio, regas la bildo de „klasike (eŭropece) kulturita“ leganto el la epoko de antaŭ la dua mondmilito, estas zorge indikitaj la grado de oficialeco laŭ Fundamento kaj Oficialaj Aldonoj. Ĉar senlime ne plu eblas aldoni al unuvoluma PIV, oni tre probable venont-revizie devos forstreki kaj tiukadre nove decidi pri la baza strukturo, rolo kaj tasko de PIV. Laŭ mi ĝi fariĝu difin-vortaro kun simila celo kiel Webster (tamen ne ĝia traduko). Tio signifus ekz-e sendi multajn tro specifajn Bibliajn terminojn al Biblia terminaro, forstreki multajn ne plu uzatajn aŭ kompreneblajn proverbojn, gardataj nur ĉar Zamenhofaj, ktp., kaj uzi la spacon por ankoraŭ pli da „ĉiutagaĵoj“ kaj fakaj nuntempaĵoj, pri kiu oni povas legi ĉiun tagon en la gazetaro.

PIV 2002 faris grandan paŝon tiudirektan kaj fariĝis pli bona ol PIV 1970. Se tamen ĝi perdis la unuan lokon inter la modernaj Esperanto-vortaroj, tio estas ŝuldita precipe al la fakto, ke aliaj vortaroj kiel Krause (kaj la itala de Minnaja) preterpasis ĝin. Kaj tio finfine estas agrabla kialo por Esperantujo.