Oscar (foje Oskar) Hecker naskiĝis la 26-an de januaro 1867 en Berlino. La 13-an de aŭgusto 1892, do kiel 25-jarulo, li doktoriĝis ĉe la berlina universitato en la filologia fakultato pri "La Dekameron-manuskripto de Berlino kaj sia rilato al la Mannelli-kodo", do pri temo el la itala literaturo, sia specialaĵo. Tri jarojn poste, en 1895, li fariĝis lektoro pri itala lingvo ĉe sia universitato, tiuepoke nomita laŭ la imperiestro Frederiko-Vilhelmo, la hodiaŭa Humboldt-universitato. Frukto de lia tiea instrua laboro estis en 1897 la verko, kiu fariĝis la bazo de la postaj sistemaj vortaroj en multaj lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto, nome "Die italienische Umgangssprache in systematischer Anordnung und mit Aussprachehilfen", t.e. "La itala ĉiutaga lingvo en sistema ordo kaj kun prononc-helpoj". Sekvis ampleksa "Nova germana-itala vortaro" en 1900 kaj pluraj lernolibroj de la itala por german-lingvanoj, ekzemple "Il piccolo italiano: manualetto di llingua italiana viva" (2-a eld. 1906, 9-a eld. 1956). Hecker restis lektoro en Berlino ĝis 1923. En 1913 li loĝis en la urbo-kvartalo Steglitz. Lian foton vi trovas tie ĉi. En 1937 li mortis en aĝo de nur 59 aŭ 60 jaroj.

La indiko de la eldonejo B. Behr, Berlino, ke Hecker estis "profesoro" en strikte jura senco estis varbcela troigo. Li neniam skribis habilitaĵon kaj probable ne transpasis la gradon de lektoro. Lia "inventaĵo" estis difino de baza korpuso laŭ lingvaj situacioj, kiel la antaŭparolo de la "publikigisto" (eldonejo) klarigas:

"La prezentata sistema vortkolekto kiu supozas konon de la elementoj de la lingvo koncernata, donas en logika ordo kaj klara aranĝo sur malgranda spaco la materialon de la interparolado, necesan por la ĉiutagaj interrilatoj, per pli ol 12.000 vortoj kaj frazoj.

Specialan konsideron havis la bezonoj de vojaĝantoj al kiuj la vortaro estos praktika preparado kaj efika helpo dum neceso.

Por instruado en mezaj kja pli altaj lernejoj, komercaj, militistaj institutoj, universitatoj k.t.p., la instruisto havas - laŭ la progresa stato de la lernanto kaj la propreco de l' celo - grandan nombron de konvenaj apartaĵoj por elektro. ..."

Laŭ mia eldono "Esperanta-norvega (dana)" (vol. 23) ekzistas 31 volumoj dulingvaj, 6 volumoj trilingvaj, 6 kvarlingvaj kaj unu seslingva. N-ro 1 de la dulingva serio estas germana-itala. Sekvis germana al angla, franca, hispana kaj kiel vol. 5 germana-Esperanto. Poste germana al norvega / dana, pola, rusa, sveda. La sekvaj volumoj estas surbaze de la angla al itala, franca, hispana kaj n-ro 12 angla-Esperanto, kiun vi vidas sur la foto supre. Poste angla-norvega, pola, sveda. En la sama maniero surbaze de la franca, n-ro 17 estas franca-Esperanto, n-ro 21 itala-Esperanto, 22 hispana-Esperanto, 23 norvega/dana-Esperanto, 26 rusa-Esperanto. Entute do 7 el 31 vortaroj kun Esperanto, la resto kombinoj kiel sveda-itala ktp. Tamen la listo estas nekompleta. Serĉo montris, ke almenaŭ ekzistas ankoraŭ vol. A32, germana-portugala (1909). Ĉu eble pliaj kombinoj kun tiu lingvo mi ne scias.

La trilingvaj (serio B) estas de-fr-en, fr-en-it, fr-en-eo (!), fr-pl-de, pl-ru-eo (!), fr-it-de, do 2 el 6 kun Esperanto. Ĉe la ses kvarlingvaj (serio C) nur n-roj 1 kaj 3 ne ankaŭ enhavas Esperanton: de-fr-en-it kaj ru-fr-en-de, ĉiuj aliaj kvar ja! Vol. C2 vd. tie ĉi. Kaj la seslingva estas en germana, franca, angla, itala, rusa kaj Esperanto.

Indikon, ke Oscar Hecker mem havis iun rilaton al Esperanto, mi ne povis trovi. Li selektis la parol-situaciojn kaj vortojn. La eldonejo poste petis lingvo-kapablulojn traduki tiun fiksitan korpuson. Poste oni kunmetis la lingvo-versiojn laŭ merkata neceso.

Tiel la fokuso de Esperanto-intereso transiras al la tradukinto de la Esperanta versio. Estis Dr. A. von Mayer M.A., "Instruisto de l' Esperanto Lower Mosley Street lernejoj, Manchester" kaj prezidanto de la esperantista grupo en Manĉestro. Sed pri li - ho ve - mi nenion plian trovis.

Kiu povas helpi?

P.S.: Ĉar surprize (kaj agrable) multaj interesiĝis pri la sistemaj vortaroj laŭ Hecker, mi skanis pliajn paĝojn por iom montri la enhavon. Ĉar ŝanĝo de sociaj valoroj kaj memkompreno probable estas plej evidente videbla ĉe "juro" kaj "societo kaj regno" mi selektis paĝojn el tiuj temoj. Strange, eble eĉ ŝoke, kiaj vortoj laŭ Hecker 1907 estas plej "necesaj por la ĉiutagaj interrilatoj": Fine de paĝo 259: "la ekzekutista hakilo; -bloko - la falhakilo, la gilotino - senkapigi - gilotini [daŭrigo sur p. 260, vd. apude] la eŝafodo - radi, palisi; kvarigi - bruligi; bruliga ŝtiparo - enterigi vivanta - linĉi; la linĉado ...". Ĉu tio vere estis ankoraŭ la "kutimoj" en 1907? Mi tre dubas. Ke ni tiujare trovas "nobelaro" kaj "tronsekvanto" en la sekcio pri "societo kaj regno", nu bone. Ke ni ne trovas "fundamentaj kaj homaj rajtoj", "civitanaj liberecoj", "demokratio", "respubliko" - hm, hm. Ankaŭ en 1907 jam de jarcento ekzistis la deklaro de la homaj rajtoj, ekzistis respublikoj kaj iaj formoj de demokratio, la Hagaj Konvencioj ktp. Sed ĉe Hecker: sklava komercado, servutuloj, nobelknabo kaj feŭdestro.

El pure lingva perspektivo ne multe estas dirinda, krom sceptre et globe, sceptro kaj "regna pomo". Tiu lasta evidente estas paŭso de la germana Reichsapfel, insignoj kaj simboloj de reĝa potenco. Ĝi probable estas germanismo de von Mayer, verŝajne internacie ne komprenebla. Laŭ Vikipedio hodiaŭ "regnoglobo".