La tero verda estas sin doninta

al tuta flavo, al oro, al rikolto,

al folioj, al greno,

sed kiam l' aŭtuno ekleviĝas

kun sia vasta stendardo

estas vi kiun mi vidas

estas por mi via harar'

kiu la spikojn dividas.



Mi vidas monumentojn

el antikva ŝton' frakasita

sed se mi tuŝas

la cikatron de l' ŝtono,

via korpo al mi respondas,

miaj fingroj rekonas

tujtuje, taŭxzitaj,

vian ardan dolĉecon.



Tra la herooj mi pasas

ĵus dekoraciitaj

per tero kaj per polvo

kaj sekve vi, muta,

kun viaj etaj paŝoj,

vi estas aŭ ne estas?



Hieraŭ, kiam oni elŝiris

maljunan homan arbon

el tero, por vidi ĝin,

vin mi ekvidis min rigardanta

el inter torturitaj

kaj soifaj radikoj.



Kaj kiam venas dormo

por min sterni kaj porti

al silento nure mia,

estas forta vento blanka

kiu rompas mian dormon

kaj ekfalas folioj,

falas kiel tranĉiloj

sur min, lasante min sensanga.



Kaj ĉiu vundo havas

la formon de via buŝ'.

Tradukis Helena

LA TIERRA

La tierra verde se ha entregado / a todo lo amarillo, oro, cosechas, / terrones, hojas, grano, / pero cuando el otono se levanta / con su estendardo extenso / eres tu la que veo, / es para mi tu cabellera / la que reparte las espigas.

Veo los monumentos / de antigua piedra rota, / pero si toco / la cicatriz de piedra / tu cuerpo me responde, / mis dedos reconocen / de pronto, estremecidos, tu caliente dulzura.

Entre los heroés pasorecién condecorados / por la tierra y la pòlvora / Y detras de ellos, muda, / con tus pequenos pasos, / eres o no eres?

Ayer, cuando sacaron / de raiz, para verlo, sel viejo àrbol enano, / te vi salir miràndome / desde las torturadas / y sedientas raices.

Y cuando viene el suen*o / a extenderme y llevarme / a mi propri silencio / hay un gran viento blanco / que deriba mi sueno / y caen de él las hojas, / caen como cuchillos / sobre mi desàngrandome

Y cada herida tiene / la forma de tu boca.

Normal 0 14