Mihai Trifoi el Rumanio sendis respondon de asistanto de Leonard Orban al letero de Lajos Molnar, kiun vi trovas sube.

Mi reagis jene:

Simple ne estas eble atendi ke Esperanton oni oficiale akceptos tuj post kiam iu el ni konvinkos Leonard Orbanon. Vi ja scias ke en EU-parlamento troviĝas du esperantistinoj kiuj havas grandegan potencon – sed ankaŭ ili solaj povas fari nenion. Tial simple necesas adaptiĝi al la cirkonstancoj kaj ĉerpi monon de EU je du manieroj:

  1. ellabori projektojn kiuj helpos  aŭ pliefikigos la lernadon de fremdlingvoj (diversaj aspektoj de propedeŭtika funkcio de E, lingvaj festivaloj ktp)
  2. ellabori projektojn pri kiu ajn interesa celo de EU en sfero de kulturo kaj edukado kie ni simple uzos nian reton de E-organizoj kiuj kunlabore realigos tiujn projektojn.

En dua kazo ni montras ke esperantistoj interesiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj (ne nur Esperanto) kaj ke ili povas esti tre efikaj kaj novigaj rilate neesperantistajn celojn kaj do bonaj kaj fidindaj partneroj  rilate subtenon de  eŭropaj celoj.

Ĉio kune ebligos gajnon de mono. Per tio ni konstruos profesian reton de fakuloj pri eŭropaj aferoj kaj per daŭra plurjara profesia agado kun amasa subteno de amatoroj ni atingos la momenton kiam eksteruloj akceptos nin kiel seriozajn partnerojn kaj ekinteresiĝos ankaŭ pri nia oferto – maniero solvi la lingvan problemon en Eŭropo.

Zlatko

 

Karaj geamikoj,

 

Mi disponigas al vi la traduk/ajx/on (el rumana lingvo) de la respondletero de S-ro Leonard Orban al S-ro Lajos Molnar.

 

La mesagxo gravas, en la senco ke gxi montras la vojon, kiun ni devas sekvi, se ni deziras obteni subvencion de EU por niaj E-agoj. Tiu mesagxo povas esti pli konkreta bazo por ellabori la STRATEGIAN PLANON de nia ILBG "Lingvolanchilo". Gxi enhavas bonajn informojn por ni. Bonvolu legi gxin, komenti kaj proponi. En mallonga periodo ni devos havi tiun Strategian Laborplanon kaj verki tauxgan Projekton por proponi gxin al UE.

 

Sen konkretaj agoj kaj rezultoj, nia Internacia Laborgrupo ne havas sencon, cxar gxi transformigxus en "simpla babilado" (kiel iom primoke rimarkis iu...), pardonu min.

 

Altestime,

Mihai Trifoi 

 

"Estimata sinjoro Lajos Molnar,

 

Komisiito Leonard Orban petis min danki al vi por la letero, en kiu vi priskribas la agadon de la lernejoj kiuj instruas Esperanton.

 

La Komisiono salutas kia ajn iniciaton kiu celas kuragxigi la amikecon kaj faciligi reciprokan interkomprenigxon.

 

Tamen, kvankam gxi aprobas la priokupon por la neceso trapasi la barierojn el inter homoj kiuj parolas diversajn lingvojn, la Euxropa Komisiono adoptis malsimilan pozicion, konsidere ke devigi (proponi) la uzadon de komuna lingvo - natura aux konstruita - estas nek ebla, nek dezirinda. Nia celo estas la disvastigo de cxiuj exuropuniaj lingvoj kiel rimedon de integrigxado kaj por disvolvigxo de la kono.

 

 Pli multe, Euxropa Komisiono ne havas kompetentecojn rilatantajn al la lerneja programo (instruplano) kaj al la organizado de la eduksistemoj de la membraj sxtatoj. Gxia politiko en tiu kampo havas la celon helpi la membrosxtatojn plibonigi la propran kvalitnivelon de la edukado kaj, samtempe, protekti sian kulturan kaj lingvan diversecon.

 

Malantaux de tiuj-cxi, rilate al via projekto, mi deziras informi vin pri la eblecoj por financigi la kulturajn projektojn kadre de la Kultura Programo 2007-2013.

 

La petintoj kiuj povas kandidatigxi devas esti publikaj organizajxoj aux privataj kun jura personeco, kies cxefa agadobjekto enskribigxas en la kulturan sferon. Fizikaj personoj ne estas akceptataj por obteni financadon. La Kultura Programo estas malfermita al cxiuj kulturaj organizajxoj, kiuj havas la sidejon registritan en unu el la 27 membrosxtatoj de la Euxropa Unio aux en unu el la aliaj landoj, kiuj partoprenas la Programon.

 

La Programo UE Kultura 2007-2013 kuragxigas la transnacian moveblecon de la profesiistoj en la kultura kampo, de la artaj kreajxoj kaj de la artaj kaj kulturaj produktajxoj, kaj gxi stimulas la interkulturan dialogon, cxefe pere de projektoj disvolvitaj de almenaux tri diversaj kulturaj organismoj, kun la sidejo en tri diversaj membrosxtatoj.

 

La Peto por proponoj de projektoj, kune kun la limdato por antauxenigi la dosierojn, oni publikigas en cxiu jaro en la Oficiala Jxurnalo de Euxropa Unio. Komence de la jaro 2008, oni publikigos Gvidilon (Gvidlibron) de tiu Programo, kiu enhavos cxiujn detalojn. Tiu Gvidilo de la Programo anstatauxas la Peton de ofertoj kaj gxi validos por la tuta periodo de disvolvigxo de la Kultura Programo.

 

Estas ebla, ke la jam deponitaj projektoj ne komencis aux jam ili finigxis.

 

La ofertaj petoj estas disponeblaj sur nia "site" web:

 

http://ec.europa.eu/culture/eac/index_en.html

 

Por asistado kaj konsilado, vi povas peti la ligon kun la KontaktPunkto Cultura el via lando. Tiu povas helpi vin kompletigi la petformularojn por via organizajxo kaj organizaj partneroj, sed gxi ne povas decidi la disponigon de la subvencio.

 

Estime,

 

Harald Hartung

Head of Unit