Iam mi floris kaj kolore disradiis.
Nun mi velkas kaj dronas en senpovo.
La korpo estas bulo el doloroj
Kiu racion bremsas.
La vojo descende krutas al dezertejo
La prudento povas nur observi
La malfruan autunon.
Nek timo nek senespero.
Nur la proksimo de blanka frido.