LA BALO (8)

Estis preskaŭ la sesa kiam Antoinette revenis de promenado kun Miss. Ĉar neniu respondis post kiam ili sonorigis, Miss Betty frapis je la pordo. Malantaŭ ĝi, ili aŭdis bruon de movitaj mebloj.

- Ili certe aranĝas la vestodeponejon, diris la anglino : jam ĉivespere okazos la balo. Tion mi daŭre forgesas ; ĉu ankaŭ vi, karulino ?

Ŝi ridetis al Antoinette per komplica mieno, samtempe timema kaj tenera. Tamen, ŝi ne revidis sian junan amoranton en la ĉeesto de la etulino. Sed ekde tiu lasta renkonto, Antoinette estis tiel senparolema, ke ŝi maltrankviligis Miss-on pro siaj silento kaj rigardoj...

La domservisto malfermis la pordon.

S-ino Kampf, kiu kontrolis la laboron de la elektristo en la apuda manĝoĉambro, tuj impetis :

- Ĉu vi ja ne povis eniri per la servista ŝtuparo ? ŝi furioze ekkriis. Vi ja bone vidas, ke ni preparas vestodeponejon en la antaŭĉambro ! Ni devas nun ĉion refari ; tio estos neniam finita ! ŝi pludiris, prenante unu tablon por helpi la pordiston kaj Georgon, kiuj estis aranĝantaj la ĉambron.

En la manĝoĉambro kaj la granda galerio, kiu plilongigis ĝin, ses servistoj en jakoj el blanka tolo dispoziciis la tablojn por la vespermanĝo. En la mezo, la bufedo estis provizita, kaj belege ornamita per brilkoloraj floroj.

Antoinette emis eniri sian dormoĉambron, sed S-ino Kampf denove ekkriis :

- Ne tien!.. ne iru tien ! Ĉe vi estas nun la trinkejo. Kaj Miss, ankaŭ via ĉambro estas bezonata : ĉinokte, vi dormos en la tolaĵejo. Kaj vi, Antoinette, en la eta formetejo... ĝi situas je la ekstremo de la apartamento ; vi povos dormi, eĉ ne aŭdos la muzikon... Kion vi faras ? ŝi demandis al la elektristo kiu laboris senhaste kaj kantozumis... Vi ja vidas, ke tiu ampolo ne funkcias !..
- He ! Oni bezonas tempon, sinjorin’...

Rosine kolere ŝultrumis :

« Tempon ! Tempon ! Jam de unu horo li laboradas... »

Parolante, ŝi vigle premis siajn manojn samgeste kiel ŝia filino, kiam tiu ĉi koleras. La knabino, senmova sur la sojlo, subite ektremis, kiel persono, kiu neatendite staras antaŭ spegulo.

S-ino Kampf surhavis ĉambran robon kaj iris nudpiede en siaj pantofloj. Ŝiaj taŭzitaj haroj tordiĝis kiel serpentoj ĉirkaŭ ŝia brula vizaĝo. Ŝi ekvidis la floriston kun la brakoj plenaj je rozoj. Li klopodis pasi preter Antoinette, kiu estis apogita ĉe la muro :

- Pardonu, fraŭlino...
- Nu, puŝiĝu do ! ŝi tiel abrupte kriis, ke Antoinette retroirante kubutfrapetis la viron kaj senfoliigis unu rozon.

- Sed vi estas ja neeltenebla ! ŝi daŭris per tiel fortega voĉo, ke tintis la glasoj sur la tablo. Kion do vi faras ĉi tie, ŝovante vin tra la homojn kaj ĝenante ĉiujn ? Foriru ! Iru en vian ĉambron ! ... ne en vian ĉambron sed en la tolaĵejon aŭ ien ajn, kien vi volos ; sed ke oni ne vidu vin, kaj mi ne aŭdu vin !

Post la foriro de Antoinette, S-ino Kampf haste trairis la manĝoĉambron, la servistejon obstrukciitan de siteloj plenaj de glacieroj por glaciigi la ĉampanon, kaj eniris la studejon de sia edzo. Kampf estis telefonanta. Ŝi apenaŭ atendis ĝis kiam li malŝaltis la aŭskultilon kaj tuj ekkriis :

- Sed kion vi faras ? Vi eĉ ne estas razita !
- Je la sesa ? Sed vi frenezas !
- Unue, estas la sesa kaj duono ; sekve, eble necesos pliaj aĉetaĵoj lastmomente. Preferinde ni estu pretaj.
- Vi frenezas, li senpacience rediris. Ni havas ja domservistojn por tiaj aĉetaĵoj...
- Plaĉas al mi kiam vi ekludas la aristokraton aŭ la grandan sinjoron, ŝi ŝultrumante diris. « Ni havas domservistojn... »; konservu do viajn belajn manierojn por viaj gastoj !

Kampf grumblis :

- Ho ! Ne komencu ekscitiĝi !..
- Sed kiel do, kriis Rosine kun larmoj en sia voĉo, kiel do mi ne ekscitiĝu ?!. Nenio glatas ! Neniam tiuj porkaj domservistoj estos pretaj ! Necesas, ke mi estu ĉie, ke mi pririgardu ĉion ; de tri noktoj, mi ne plu dormas ; mi estas elĉerpita ; mi sentas, ke mi freneziĝas...

Ŝi ekprenis cindrujeton el arĝento kaj ĵetis ĝin teren. Tiu violento ŝajne kvietigis ŝin. Iom hontante, ŝi ridetis.

- Mi ne kulpas, Alfred...

Kampf skuis la kapon sen respondi. Kiam Rosine estis elironta, li revokis ŝin :

- Nu, aŭskultu. Mi dezirus demandi, ĉu vi ankoraŭ ne ricevis iun ajn respondon de niaj gastoj ?
- Ne. Kial ?
- Mi ne scias, sed tio ŝajnas al mi stranga... Kvazaŭ temus pri malagrabla koincido : dum mi volas demandi al Barthélemy, ĉu li bone ricevis la invitkarton, jam de unu semajno mi ne plu vidas lin ĉe la Borso... Ĉu mi telefonu lin ?
- Ĉu nun ? Estus stulte !
- Estas ja tamen strange, diris Kampf.

Lia edzino interrompis lin :

- Nu, estas ne konvene respondi, jen ĉio ! Oni venas aŭ ne... Kaj, ĉu vi volas koni mian opinion? Tio eĉ plaĉas al mi... Tio signifas, ke neniu antaŭvidis malplenumi la rendevuon kun ni... Ili estus almenaŭ pardonpetintaj, ĉu vi ne samopinias ?

Ĉar ŝia edzo ne respondis, ŝi senpacience demandis :

- Ĉu ne, Alfred ? Mi ja pravas, ĉu ? Nu, kion vi elpensas ?

Kampf levis la brakojn.

- Nenion mi scias... Kion mi diru al vi ? ... Mi scias ne pli ol vi ...

----------------------------------------------DAŬRIGOTE--------------------------------------------