Kie kantisto kaŝas sin,
ravanta helkantante min
per bela beno,
dum gaja majmateno?

 

La birdojn venkas li per kant',
soniga mire gorĝa grand'
kaj forta klaro,
en plektbaril' arbaro.

 

Sed kie estas tiu lok'?
Nur aŭskultadas mi al vok',
al sonkaskado,
al ĝoja kantteksado.

 

Samtiel teksas taŭga vir'
dum matenfru' kun kantdezir',
kaj per varp' fida
fariĝas tol' solida.

 

Teksista kanto, tola trem'
veftfrapa klak' teksilvibrem',
kaj glitbobenoj,
dolĉiras tra fadenoj.

 

Tiel sur verda teks-trabar'
folia, iu sen kompar',
fadenojn metas,
ja milkolorajn ĵetas.

 

Ĉu estas hom' aŭ best'? Ĉu vaz'?
en kiu la anĝelekstaz',
incensodore
bruladas disvapore?

 

Aŭ kio? Korda muzikil'
delikatdenta, orjubil'
de viglaj buŝoj,
alkoraj trilaj tuŝoj.

 

Li estas ... super mi, fajrer',
anonco el pli alta sfer'
ol hom' maldormas,
kaj lin pri ĝi informas.

 

Aŭskultu! Laŭte per voĉbel',
li funde vivon suĉas el
profund' solena
de multa tub' orgena.

 

Post dolĉa pep', jen voka flut',
sukfreŝa flu', ruliĝa gut',
akverarĝento
falanta de tegmento.

 

Kaj takte tike tintas ton',
de dancaj perloj la reson'
sur marmorplato,
glitintaj de la drato.

 

Kapablas ĉiu bird' per kant'
la lingvon sian per variant',
precize uzi,
kompare nin konfuzi.

 

Rezignas pri poetolaŭr'
kaj kantpremi', mi sen bedaŭr',
je gloro via,
ho birdo melodia.

 

Ĉar hom' neniam laŭ merit'
la riĉon taksis, laŭ kvalit',
de kant' kaj skalo
de reĝo Najtingalo!

Noto: Guido GEZELLE (1830-1899) estis flandra lirika verkisto, satiristo kaj tradukisto. Li precipe konatiĝis pro siaj poemoj pri la naturo kaj sia figura lingvaĵo.