Paŭl Peeraerts Published on March 15, 2008
by Paŭl Peeraertspro

Paŭl Peeraerts's blog

Browse posts
600 vizitintoj/Besucher/visit ors/bezoekers?????
Posted on June 1st, 2008
13 comments (latest 17 months ago)
Voellig Nouveau type de Logiciel sur l'achat de decider
Posted on May 25, 2008
17 comments (latest 18 months ago)
Ipernity baldaŭ en eĉ pli da lingvoj
Posted on May 8, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
La najtingalo (Guido Gezelle)
Posted on April 29, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
Matenaj RSS-problemoj
13 comments (latest 19 months ago)
Over poëzie in het Esperanto
Posted on March 14, 2008
6 comments (latest 19 months ago)
La Zurenborgdistrikto en Antverpeno
Posted on February 22, 2008
4 comments (latest 21 months ago)
Zu viele Menschen willkürlich in U-Haft
Posted on February 7, 2008
13 comments (latest 21 months ago)
Petro 2
Posted on January 18, 2008
16 comments (latest 17 months ago)

Member tags

Tina S.
Lodchjo

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 2 570 times

Matenaj RSS-problemoj

Saturday March 15, 2008 at 03:41PM

Ĉi-matene mia karulino vekis min per la demando “Kiel mi povas esti informita aŭtomate pri ĉiuj novaĵoj en la blogo de difinita persono?” Kun unu malfermita okulo kaj kun unu plu dormanta mi provis aranĝi miajn grizajn ĉelojn.

“En ipernity?”, mi demandis? “Jes ja, en ipernity.” Tio estas tipe Tina. Normalaj virinoj matene komencus per simpla demando, kiun eblus respondi per konciza “jes”, kiel ekzemple “ĉu alŝuti muzikon estas farata sammaniere kiel alŝuti foton?”, sed Tina postulas de mi ĉiujn miajn dum 6 monatoj arigitajn konojn tujtuje, matene, sabate. Sed mi amas ŝin kaj do mi ne protestis. “Mi klarigos poste,” mi diris. Kaj nun do “poste” jam estas “nune”. Cetere, mi forte suspektas, ke tiu subita matena interesiĝo estas klarigebla per la fakto, ke hieraŭ mi prelegis pri ipernity. Eble mi simple disradiis iun ipernitan viruson, kiu dum la nokto kovis sin en inkubacia latenta dormo kaj nun disŝprucis sin tra nia tuta dormĉambro.

Nu, ni lasu ipernititon por reveni al ipernity. Por aŭtomate esti informita pri iuj novaĵoj, ĉu en blogo, ĉu ĉe la dokumentoj, oni povas uzi RSS-fluojn, aŭ en pli simpla lingvaĵo: informfluoj. Por povi legi informfluojn oni tamen bezonas ion pli ol nur ipernity. Oni bezonas RSS-legilon. Ekzistas centoj da diversaj por multaj sistemoj, inkluzive de poŝtelefonoj kaj poŝkomputiloj. Tiu kiu volas koni la diversajn eblecojn por sia sistemo guglu pri la vortoj RSS kaj certe ion trovos. Mi nun donos nur facilan ekzemplon, kiu postulas de mi (kaj de vi, kaj de Tina) malmulte da laboro (nu, estas ja sabato, neniu porko laboras hodiaŭ). Ni uzos kiel ekzemplon la RSS-legilon, kiu estas parto de Fajrovulpo (Firefox, Bon Echo, Mozilo).

Imagu, ke Tina volas sekvi atente la blogon de mia ĉefo Lodchjo. Ŝi malfermu ties blogon, kaj rigardu tute en la subo de la bloga paĝo. Tie videblas la jena frazo:

 

 

Ŝi alklaku la ligilon “Plej novaj artikoloj” por esti informita pri la plej novaj artikoloj de Lodchjo. Alklakinte tion, venos la jena bildo:

 

 

Interesas nin precipe la blua parto, kiu komenciĝas per http. Normale sufiĉas alklaki ĝin. por ke vi vidu la postan ĉi-suban bildon. Se tio ne funkcias vi kopiu tiun bluan parton  (STIR c en Vindozo kaj pluraj Linuksoj) kaj ni gluu ĝin (STIR v) en la serĉotrabon de Fajrovulpo. Farinte tion, kaj enpuŝinte la enigan klavon, Fajrovulpo respondos jene (kaj ni pardonu ĝian iĝ-eraron):

 

 

Alklaku la butonon “Aboni nun”. Farinte tion Fajrovulpo petos de vi, kie vi volas krei la ligilon al la dokumentofluo de Lodchjo. Vi povas krei ĝin en via ĉefa menuo Paĝosignoj, sed vi povas krei ankaŭ tute novan menuon speciale por RSS-fluoj.

 

 

Alklaku “Aldoni”, kaj vi nun vidos inter viaj paĝosignoj novan kun la titolo “Artikoloj de Lodchjo”. Se vi per via muso tuŝos ĝin, vi vidos flanke de ĝi la plej novajn artikolojn liajn.

 

Ĉiam kiam vi malfermos Fajrovulpon, ĝi rapide kaj senbrue kontrolos, ĉu Lodchjo verkis novan artikolon, kaj se jes, ĝi montros tujan ligilon al ĝi.

 

Facile, ĉu ne?

 

 

Do, mi iomete pludormos nun. Mi ja ne scias, kiujn problemojn mi morgaŭ matene devos solvi ...

13 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Bonege! Aŭ, se oni ne ĉiam uzas la saman retumilon, oni povas uzi retan novaĵ-kolektilon kiel netvibes.com
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Jes, netvibes.com estas tre bona, precipe se oni volas aboni multajn fluojn. Eble mi verkos artikolon pri ĝi ankaŭ!
Posted 20 months ago. ( permalink )
David Spro says:
Dankon!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Vanessapro says:
hahaha... Se Lode vekus min por demandi : kiel mi povas havi la RSS deTina, eble mi ne afable respondus ;) Stulta rimarko... Li neniam demandas kiam li ne scias : estas VIRO ;) hum...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
== smile
Posted 20 months ago. ( permalink )
Izabel says:
Mi miras pro vian afableco..... Paùl.
Hieraŭ mi vekis mian koramikon flustrante : "ĉu vi bone dormadis kara?" li forjetis min dirante : "vi incitas min per viaj malsimplaj matenaj demandoj !!" ...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Izabel edited this comment 20 months ago.
Raj replies:
Ĉu Jean Luc povus tion ?... Mi ne kredas ! ;-)
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Izabel replies:
Estas nur ŝerco, Raj !
Posted 20 months ago. ( permalink )
Danypro says:
k heb het een beetje begrepen, maar wel de grote lijnen, als ze nu nie allemaal weten wat RSS betekent ....

--
Seen in a user home page (?)
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Paŭl Peeraertspro replies:
Als je voor je Nederlandse groep wat hulp nodig hebt, laat maar weten. Ik ben nu een volleerde RSS-oloog :-)
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Tina S.pro says:
Mia kara Paul,
koran dankon pro via klarigo. Mi estos nun ĉiam bone informita pri viaj novaj artikoloj.
Estis agrable legi, ke vi deklaras al la tuta (Esperanto-)(Ipernity-)mondo ke vi amas min. Mi ankaŭ amas vin. Mi promesas ke mi ankoraŭ multajn interesajn demandojn elpensos por vi.
Via dankema Tina
P.S. Ĉu mi rajtas veki vin ankaŭ dum nokte?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Hmmm. Mi devas bone pripensi tion. Dependos de la demando, sendube ...
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Moho says:
dankon pro via klarigo.
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...