Reto's articles with the keyword: amo

  • dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando

    - 15 Feb 2011
    Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…

  • 11-a de februaro: Amo kaj Morto en Irano

    - 09 Feb 2010
    Je la 11-a de februaro de 1979 disfalis Ŝaha reĝimo kaj aperis revolucia reĝimo islama. Jam pasis 31 jaroj kaj nur restas granda sopiro de forvaporitaj deziroj kaj revoj pri "egaleco, frateco kaj regado de bonuloj" kiujn revis la revoluciantoj ... MORGAŬ - La 11-a de februaro - la protesta movado kiu havas verdan koloron enpaŝos sian 8-an monaton. Ok monatoj jam pasis, dekoj da civitanoj estis murditaj, centoj vunditaj kaj miloj arestitaj. Okazis ne imageblaj fiagadoj sed oni ne sukcesis silent…

  • Ĝis kiam ŝi intervenas, ne plu okazos perfortado

    - 30 Dec 2009
    Hodiaŭ vagante tra interreto hazarde mi legis suban tekston kiun skribis nekonatulino. La teksto ege plaĉis al mi. Jen iom mallongigita traduko: Tiun ĉi desegnaĵon de Jacques-Louis David mistere mi ŝatas kaj ĝi estas mia favorata tabulo. La tabulon ĉirkaŭ 1795 li prilaboris dum terura regado kaj milito kiun francio faris kun aliaj eŭropaj landoj. Jacques-Louis David mem pro subteno de Robespierre estis arestita kaj malliberigita kaj post vizito de la edzino por esperigi ŝin k…

  • Vian buŝon oni flaras ...

    - 21 Jun 2009
    Vian buŝon oni flaras pro timo ke vi eble diris "Mi amas vin دهانت را می بويند مباد گفته باشی دوستت دارم Vian koron oni flaras دلت را می بويند Stranga epoko estas kara روزگار غريبی است نازنين Amon en la hejmŝrankon devas kaŝi عشق را در پستوی خانه نهان بايد کرد Tiu kiu frapas la pordon nokte آن که بر در می کوبد شباهنگام Por mortigi la lampon venis به کشتن چراغ آمده است…