Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason.
La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj fratoj! kaj mia kapo vundita, ŝi afable kunhelpis min purigi la verŝitajn sangojn sur mia vizaĝo kaj meti puran papertukon sur la vundo.
Dankon karaj miaj sinjorinoj! vi ĉiuj meritas sinceran amon! hieraŭ estis amtago, miaj amoj al vi ĉiuj! Iranoj*!


*Irano estas virina nomo kaj laŭ mi hieraŭ ĉiuj virinoj sur la stratoj de la lando estis Irano-j!