MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...
-
Tre bela poemo de JULIO BAGHY : "Al nia Lingvo"
- 23 Nov 2012Plaĉas al mi tiu poemo rilate al nia bela lingvo ESPERANTO! ... ĉu ankaŭ al vi???
-
Eta vojaĝo (Mesaĝo)
- 28 Jun 2012Karaj geamikoj kaj samideanoj, Dum tiuj venontaj tagoj, mi ne ĉeestos pro vojaĝo al Germanio, kadre de nia ĝemeligo. Bonvolu pardoni mian silenton kaj la prokraston de mia respondo al via eventuala mesaĝo. Antaŭdankon pro via kompreno. Al ĉiuj mi tutkore deziras ĝojplenan semajnfinon - espereble sub suna ĉielo! Dankegon pro via amikeco! Ĝis tre baldaŭ!... Kaj ... Vivu Esperanto!
-
9 JUIN : Examens simultanés d'espéranto dans 29 villes de 17 pays !
- 14 Jun 2012Une émotion particulière de me retrouver - après plus de 40 ans! - en situation d'examen... cette fois pour l'ESPERANTO, à ARRAS, avec 17 autres participants (total mondial de 380 inscrits). Malgré la difficulté particulière de la partie finale d'une épreuve de 4 heures consécutives, j'espère avoir réussi cet écrit au niveau C1 du "KER-ekzameno" (= CECRL : "Cadre européen commun de référence pour les langues")... Toutes les copies ont été acheminées pour correction vers Budapest en Hongrie. Résultats attendus dans 5 ou 6 semaines. Je croise les doigts...
-
Belega kanto en Esperanto
- 24 May 2012De KAJTO : "Ni hisu la velojn"... (video kun la teksto en Esperanto) Aĉetebla ĉe VINILKOSMO !!!
-
Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...
- 09 May 2012Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)
-
Tago de inoj... Journée des femmes...
- 09 Mar 2012Al ĉiuj miaj amikinoj de Ipernity, mi deziras feliĉan festotagon... sed precipe EGALECON !!! A toutes mes amies d'Ipernity, je souhaite une belle journée de fête... mais surtout l'EGALITE !!! NB : BONVOLU LEGI LA BELETAN POEMON, KIUN NIA AMIKO MIKAELO BRONŜTEJN SPECIALE SKRIBIS POR ĈIUJ VI !!! www.ipernity.com/blog/36860/379614
-
NECERTA ESTONTECO DE "VINILKOSMO"
- 27 Feb 2012Ĉiu el ni certe memoras la gravan incendion, kio okazis en ekzercejo de "Vinilkosmo", la 18an de septembro 2011. ... Nia amiko Flo' kuraĝe baraktas por daŭrigi la funkciadon de tiu elstara studio, kiu jam registris multegajn artistojn - precipe en Esperanto... (Ekz. : jOmO, Jacques Yvart, Ĵomart kaj Nataŝa, La Pafklik, Kajto, Kapriol, Kaj Tiel Plu, Ĵak Le Puil, ktp.) Mi insiste petas, ke ni ĉiuj urĝe helpu al li... Esperanta muziko nepre devas vivi... Antaŭdankegon!!! Bonvolu legi tiun artikolon de Floréal en "La Balta Ondo" : sezonoj.ru/2012/02/209flo/#more-2216
-
L' espéranto reconnu par "Google Translate" !!!
- 24 Feb 2012C'est officiel ! (un très grand merci à Sandra pour son info de ce matin!) L'espéranto est devenu depuis hier la 64ème langue employée pour la traduction automatique chez "Google Translate"... même si - comme il en va pour toute machine - le résultat obtenu ne peut et ne pourra jamais égaler une véritable traduction. EN ESPERANTO : BONVOLU LEGI LA ARTIKOLON EN "LA BALTA ONDO" : sezonoj.ru/2012/02/guglo/#more-2195
-
Belega poemo de Kálmán Kalocsay ( = Kolomano)...
- 23 Jan 2012En la elstara retmagazino KARAPACO de nia amiko CEZAR, mi ĵus eltrovis tiun admirindan kaj kortuŝan poemon de Kálmán KALOCSAY ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalocsay ). (Prononcu [kaloĉai]) Mi kore invitas vin ofte viziti la paĝaron de CEZAR por malkovi aliajn multegajn belaĵojn!!! Jen la ligo : karapacopanoramo.blogspot.com
-
NI HELPU AL "VINILKOSMO" KAJ FLO' !
- 22 Sep 2011Post la ĵusa grava detrua fajro ĉe "VINILKOSMO" (vidu la artikolon de "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/ aŭ https://www.ipernity.com/blog/mike59/346658 ) , ni ĉiuj povas helpi kaj kuraĝigi nian amikon FLO' ! Ni povas precipe aĉeti (malmultekostan) elŝuteblan muzikon pere de tiu ĉi paĝo de ĝia mp3-servo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?language=eo&osCsid=48d865731f47b49375e38c019f2538bb
-
NOVA RADIO EN ESPERANTO !!! "MUZAIKO" !!!
- 14 Sep 2011Laŭ informo de Libera Folio, ekestis nova retradio en Esperanto - Muzaiko - kiu intencas elsendi 24 horojn tage . Legu mem: http://www.liberafolio.org/2011/muzaiko-planas-sendi-retradion-en-esperanto-senpauze Kaj vi povas ankaŭ tuj mem aŭdi la novajn elsendojn de Mozaiko: http://muzaiko.info/ Koran dankon al mia amikino Sandra pro la informaĵo!!!
Jump to top
RSS feed- Latest photos where Katalin Kovats appears - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter