Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles with the keyword: esperanto

  • Ĉeĥa Esperanto-Asocio venkis en la internacia konkurso de la Fondaĵo CIGNO

    - 03 Mar 2013
    Miyoshi Etsuo
    La 1-an de marto ni estis oficiale informitaj, ke Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĵus venkis en internacia konkurso proklamata ĉiujare de la japana Fondaĵo CIGNO. La fondaĵo (antaŭe nomita Subvencio Cigno) estis starigita de la konata mecenato Miyoshi Etsuo en 1995 kaj servis por subteno de Esperanto-movado en ekssocialismaj kaj tn.triamondaj landoj (Vidu liston de la venkintoj Ekde 2012 ĝi estas nove celita por Esperanto-asocioj de la landoj de la Eŭropa Unio en sfero de publika informado…

  • Kiel naskiĝis Esperanto (artikolo kaj kvizo)

    - 25 Jul 2012
    Verda stelo kun naskiĝtafa kuko
    „Kiam la popoloj povos libere sin kompreni, tiam ili ĉesos reciproke sin malami“. L.L.Zamenhof Karaj, se vi preferas ne legi, sed unue mem elprovi viajn sciojn pere de KVIZO, bv. unue iri al http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/kion-vi-scias-pri-estigo-de-esperanto.html Tie vi trovos 18 demandojn kaj en almetita dosiero ankaŭ ĝustajn respondojn. Vi povas utiligi ilin ankaŭ por programoj en viaj kluboj/rondetoj. La sekva teksto inkluzivas en proza formo l…

  • Ni invitas vin al Muzea nokto!

    - 12 May 2011
    Interno de Esperanto-muzeo en Svitavy
    Se vi hazarde ne loĝas tro for de Svitavy aŭ koincide komence de junio planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, akceptu nian elkoran inviton al Muzeo nokto, okazonta sabate la 4-an de junio 2011. En nia Esperanto-Muzeo vi povos vidi - krom la ĝenerale priesperanta ekspozicia parto - ankaŭ solenan inaŭguron de la ekspozicio „ Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto “. Vi povos ne nur konatiĝi kun religioj kaj spiritaj movadoj reprezentitaj en Esperanto-movado kaj vidi ties li…

  • Nova tutjara ekspozicio en nia muzeo

    - 23 Jun 2011
    parto de la nova ekspozicio
    Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto Jen la nomo de la nova tutjara ekspozicio, malfermita en Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio), kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011. Intenco de la nova ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman , elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANK…

  • Konciza prezento de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)

    - 04 Jan 2011
    muzea logo
    Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi. Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy…