Se vi hazarde ne loĝas tro for de Svitavy aŭ koincide komence de junio planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, akceptu nian elkoran inviton al Muzeo nokto, okazonta sabate la 4-an de junio 2011.
En nia Esperanto-Muzeo vi povos vidi - krom la ĝenerale priesperanta ekspozicia parto - ankaŭ solenan inaŭguron de la ekspozicio „Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto“.
Vi povos ne nur konatiĝi kun religioj kaj spiritaj movadoj reprezentitaj en Esperanto-movado kaj vidi ties librojn/gazetojn en Esperanto, sed ankaŭ inspiriĝi per citaĵoj el verkoj de spiritaj granduloj, testi viajn sciojn en skribaj kvizoj, aŭskulti diversdevenan spiritan muzikon en nia infopanelo.Por infanoj estas preparita ekz. kolorigado de mandaloj aŭ kunmetado de puzloj (kun kristanaj kaj hinduismaj temoj).
Sekvos prelego de Petro Chrdle pri „Spiriteco de Fora Azio“ (precipe pri la japana movado Oomoto kaj pri vonbulismo-formo de korea budhismo). Post ĝi vi povos spekti filmetojn kun spiritaj temoj subtekstigitajn aŭ dublitajn en Esperanto. La vespero estos finita per komuna kantado de mantroj kaj spiritaj kantoj de la mondo (sub gvido de Pavla Dvořáková).
Vespere vi povos trarigardi pli la Domon de Ottendorfer kaj dank al lokaj aktoroj trairi kune la Tempopordegon al fino de la 19a jarcento ... Por babilado kun geamikoj estos destinita agrabla teejo, situante en la najbara ĉambro de nia Esperanto-Muzeo.
Krome vi povos senpage viziti ankaŭ la apudan Urban muzeon kaj galerion, enrigardi eĉ en ĝiajn deponejon kaj pasigi parton de la vespero ĉe bivakfajro, rostante kolbasetojn kaj aŭskultante kantojn kun gitaro.
Antaŭ komenco de la programo (antaŭ 16h) vi povos konatiĝi kub vidindaĵoj de la urbo (vidu https://www.ipernity.com/doc/181031/album/224873)
kaj dimanĉe estas preparita ekskurso al la proksima urbo Polička. Aŭtoposedantoj povas kompreneble ekskursi ankaŭ individue (vidu https://www.ipernity.com/doc/181031/album/220015).
Ni povas oferti al vi ankaŭ malmultekostan tranoktadon por 1 aŭ 2 noktoj en la loka studenthejmo
(event. post dimanĉo ankaŭ rekte en la muzea turo aŭ en iu urba pensiono).
Ĉiujn detalajn informojn vi povos trovi en tiu ĉi-dosiero: https://www.ipernity.com/doc/181031/10581225
Nome de la ĈEA-estraro kaj de la loka E-klubo
elkore invitas vin kaj antaŭĝojas personan renkontiĝon
Pavla Dvořáková, prizorgantino de tiu ĉi Ipernity-paĝo
Sign-in to write a comment.