Esperanto-Muzeo en Svitavy's articles with the keyword: muzeo
-
Albumo "Esperanto-glumarkoj 1909-1989"
- 08 Jun 2015Okaze de la nuntempa ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" en nia muzeo (vizitebla ĝis la 15-a de septembro 2015!) ni prezentas en nia oficiala muzea retejo novan virtualan kolekton de cento da glumarkoj kun Esperantaj temoj el la jaroj 1909 ĝis 1989. Ili devenas el pli ol 30 landoj de ĉiuj kontinentoj. Vi estas bonvenaj viziti la kolekton en muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/53-samolepky-glumarkoj-1909-1989.html Kompletigoj estas bonvenaj! Se vi havas fotaĵojn de iu interesa glumarko,…
-
Materialoj por nova muzea ekspozicio omaĝe al 125jariĝo de Esperanto serĉatas!
- 12 Apr 2012La 2-an de junio estos inaŭgurita en nia muzeo nova tutjara ekspozicio kun ĝenerala temo „125 jaroj de Esperanto“. Por ĝi ni aparte serĉas interesajn historiajn materialojn ankoraŭ ne prezentitajn (precipe pli ol 50 jarojn aĝajn, sed ne nur) – fotaĵojn, bildkartojn, eldonaĵojn, tridimensiajn objektojn ktp. Parto estos rekte ekspoziciata kaj parto estos prezentata en virtuala formo en interreto kaj en la muzea tuŝekrano. Provu serĉi en via persona aŭ kluba arkivo! Kun via aktiva partopreno…
-
Ni invitas vin al Muzea nokto!
- 12 May 2011Se vi hazarde ne loĝas tro for de Svitavy aŭ koincide komence de junio planas vojaĝon al aŭ tra Ĉeĥio, akceptu nian elkoran inviton al Muzeo nokto, okazonta sabate la 4-an de junio 2011. En nia Esperanto-Muzeo vi povos vidi - krom la ĝenerale priesperanta ekspozicia parto - ankaŭ solenan inaŭguron de la ekspozicio „ Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto “. Vi povos ne nur konatiĝi kun religioj kaj spiritaj movadoj reprezentitaj en Esperanto-movado kaj vidi ties li…
-
Nova tutjara ekspozicio en nia muzeo
- 23 Jun 2011Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto Jen la nomo de la nova tutjara ekspozicio, malfermita en Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio), kadre de la Muzea nokto la 4-an de junio 2011. Intenco de la nova ekspozicio estas prezenti al la publiko Esperanto-movadon kiel komunumom plurisman, idee malferman kaj aktive tolereman , elirantan el la filozofia koncepto de homaranismo de d-ro Zamenhof. La ĉefa devizo de la ekspozicio estas la eldiro „LA VERO ESTAS LIBRO, KIUN NENIU EL NI ANK…
-
Svitavy - urbo de nia E-muzeo - bonvenigas vin!
- 14 Feb 2011Ĉi-foje ni ŝatus iomete prezenti al vi la urbon, kie troviĝas konstruaĵo de nia Esperanto-muzeo. La urbon Svitavy vi trovas surmape en Orienta Bohemio - regiono Pardubice, fakte en rekta centro de Ĉeĥio, en milde ondiĝanta pejzaĝo de t.n. Bohemia-moravia limlando . Ĝi estas bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj (Prago, Brno, Ostrava). La unua vilaĝo ĉe travadejo trans la rivero Svitava estis fondita ĉi-loke de premonstrataj monaĥoj el proksima Litomyšl ĉirkaŭ duono d…
-
Konciza prezento de Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio)
- 04 Jan 2011Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi. Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy…
Jump to top
RSS feed- Esperanto-Muzeo en Svitavy's latest articles with "muzeo" - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X