Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: fabeloj
-
Romantradukoj + rakontotradukoj fare de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kaj klubo Karapaco, lingve kontrolis Vladimir Türk
- 09 Mar 2023RAKONTOTRADUKOJ Anonimulo: Viskio Bechstein: La monaĥo kaj la birdeto Borĥert: Radi BREĤT Interparolo pri Suda Pacifiko Paketo de l' kara Dio RET MARUT & B.TRAVEN Rakontotradukoj de Ret Marut Aktoro kaj reĝo En la nebulo Fremda soldato Honesteco Idioto Interparolado Kundar (PDF) Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy…
-
TH.CART: LA FOSILOJ (Malnova franca fabelo) + Ni fosu nian sulkon! (foto)
- 29 Jun 2012Teofilo Cart LA FOSILOJ (Malnova franca fabelo) Antaŭ multaj centjaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: - Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon. La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj: - Bona fosilo devas esti longa - diris unu. - Ĝi devas esti larĝa - diris la alia. Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis…
-
Virineto de maro en Kopenhago ofte atakata de huliganoj
- 18 Feb 2014http://cezartradukoj.blogspot.de/2015/02/ago-ne-savas-kontrau-huliganoj-la.html Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj La kopenhaga marvirineto sidas jam 95 jarojn sur sia ŝtono 95 danaj marniksinoj saltis pro tio en la fridan havenan akvon de Kopenhago por gratuli al la plej fama el ĉiuj niksinoj. La malgranda virineto de maro, sidas, nur unu metron kaj 25 centrimetrojn alta, gisita el bronzo kaj laŭsentita la samnoman fabelon de Hans Christian Andersen,…
-
Hans-Georg Kaiser: Neĝoreĝino (rimpoemo)
- 01 Jul 2012Hans-Georg Kaiser Neĝoreĝino Akraj estas ŝiaj limoj kiel mure vitropec'. Nin minacas ŝiaj timoj ŝi sin kaŝas en solec'. Firmaj estas ŝiaj pordoj kaj post tiuj sanga vund'. Ŝi sin baras kontraŭ hordoj kaj la koron sur la grund'. Kiel besto ŝi atakas, kaj kondutas kiel Sir'. Ŝin neniu ĉirkaŭbrakas, eĉ ne pli bonstata vir'. Citadele de soleco ne videblas la dolor'. Nur vundita kor' sen deco ene krias pro horor'. Ŝi jam eĉ ne volus scii, kio estas post la lim…
-
Fratoj Grimm: Lupo kaj sep junaj kapridoj (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Der Wolf und die sieben jungen Geislein (Märchen)
- 28 Jun 2012Fratoj Grimm Lupo kaj sep junaj kapridoj 5. Unua volumo Kaprino havis sep idojn, kiujn ŝi tre amis kaj zorgeme gardis kontraŭ la lupo. Iun tagon, kiam ŝi devis foriri por alporti nutraĵojn, ŝi kunvokis ĉiujn kaj parolis: „Karaj infanoj, mi devas foriri kaj alporti manĝon, konservu vin kontraŭ la lupo kaj ne enlasu ĝin, estu ankaŭ atentemaj, ĉar ĝi ofte maskas sin kiel aliulo, sed laŭ ĝia raŭka voĉo kaj laŭ ĝiaj nigraj piedoj vi tuj ekkonos ĝin. Gardu vin, se…
-
Fratoj Grimm: Ranoreĝo aŭ la fera Henriko (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Der Froschkönig oder der eiserne Heinrich (Märchen)
- 02 Feb 2013Fratoj Grimm Ranoreĝo aŭ la fera Henriko 1. Unua volumo Estis iam reĝidino, kiu iris eksteren en la arbaron kaj sidiĝis sur la randon de malvarmeta puto. Ŝi havis oran globon, kiu estis ŝia plej ŝatata ludilo. Tiun ŝi ĵetadis alten kaj poste kaptadis; tio tre gajigis ŝin. Iam la globo flugis tre alte, ŝi jam etendis manon kaj kurbigis la fingrojn por rekapti ĝin, sed jen ĝi falegis apud ŝi sur la teron kaj ruliĝis kaj ruliĝis rekte en la akvon. La reĝidino sekvis ŝin tim…
-
Fratoj Grimm: Stelaj taleroj (fabelotraduko laŭ la dua volumo) + Brüder Grimm: Die Sternthaler (Märchen)
- 03 Apr 2017Fratoj Grimm Stelaj taleroj 153. En la kuklanda tempo mi iris kaj vidis, ke Romo kaj Laterano pendas je silka fadeneto, kaj senpieda viro preterkuris rapidan ĉevalon, kaj tre akra glavo trabatis ponton; krome mi vidis junan azenon kun arĝenta nazo, kiu ĉasis du rapidajn leporojn, kaj tilion, kiu estis larĝa. Sur ĝi kreskis varmegaj flanoj. Krome mi vidis maljunan magran kaprinon, kiu portis ĉirkaŭ cent plenĉarojn da graso sur si kaj sesdek plenĉarojn da salo. Ĉu tio ne estas suf…
-
Lene Voigt: Ruĝĉapulino en la saksa (libere laŭ la fabelo de la fratoj Grimm (parodiotraduko)
- 02 Jul 2012Lene Voigt Ruĝĉapulino en la saksa (parodiotraduko el la saksa lingvo) Estis iam malgranda dolĉa knabineto, kiu ricevis de sia avino fajroruĝan velurĉapon kun eta lanbulo sur la ĉapo. Kun la ĉapo la malgrandulino aspektis tiel ŝika, ke ŝi tute ne plu surmetis alian kapkovraĵon. Iutage diris panjo al la knabineto: „Venu, infano mia, prenu al vi la korbeton kun la tenilo kaj portu ĝin al la avino. Ŝi ĵus telefonis, ke ŝi ne fartas tute bone." „Sed kio estas tie en la korbo?“ de…
-
Ferenc Szilágyi: TRE MODERNA FABELO fabelo)
- 28 Jun 2012Ferenc Szilágyi TRE MODERNA FABELO Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko – ni nomu lin Sen Dubo – kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj. „Aŭdu nur“, - diris Sen. „Mia amiko, Ripsrops, veturis antaŭ nelonge per sia beleta ĉaro, vi scias, tiu „Mercedes“, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe bezinputo, post…
-
Fratoj Grimm: Vulpo kaj anseroj (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Der Fuchs und die Gänse (Märchen)
- 02 Jul 2012Fratoj Grimm Vulpo kaj anseroj 86.Unua volumo La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego de belaj, grasaj anseroj, jen ĝi ridis kaj parolis: „ Hehe, mi alvenas ja kiel vokite, vi sidas bele kune tiel, ke mi povos manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis terurigite, eksaltis kaj komencis tre mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo parolis: „ Neniun gracon al vi, vi devos morti!“ Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris: Se ni tamen lasu nian junan freŝan vivon, montru ununuran gra…
-
Hans-Georg Kaiser: La urbomuzikistoj de Bremeno (rimpoemo laŭ fabelo de fratoj Grimm) + (genia rusa bildstria variaĵo)
- 02 Jul 2012Hans-Georg Kaiser Urbomuzikistoj de Bremeno laŭ fabelo de fratoj Grimm Azeno kantas kun pasi', la hund' sur ĝi: „Boj, boj!“ Sur l' hund' la kat' miaŭas: „Mi!“ Sur l' kat' kokkri' pro ĝoj'! Refreno: „A-i, a-i, miaŭ, boj, boj.“ Kok' krias: „kokerik!" Pli bona ol la mort' sur l' voj' troviĝos kun la klik'. PS: Kabe tradukis la fabelon: "La bremenaj muziki…
-
Fratoj Grimm: Fraĉjo kaj Fratinjo (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Brüderchen und Schwesterchen (Märchen)
- 15 Jan 2013Fratoj Grimm Fraĉjo kaj Fratinjo 11. Unua volumo Fraĉjo ĉirkaŭfermis mantuŝante unu manon de sia fratinjo kaj diris: „De kiam la patrino estas morta, ni havas eĉ ne unu bonan horon plu, la duonpatrino batas nin ĉiutage, kaj kiam ni proksimiĝas al ŝi, ŝi forpuŝas nin perpiede. Kiel manĝon ŝi donas al ni nur malmolajn pankrustojn, la hundeto sub la tablo pli bone fartas ol ni, al ĝi ŝi ja ĵetas de tempo al tempo ion bongustan. Dio kompatu, se tion scius nia patrino! Venu kun mi, ni f…
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest articles with "fabeloj" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter