Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Bukowski

  • Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)

    - 08 Apr 2014
    Charles Bukowski: Laboristoj (poemotraduko)
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-laboristoj.html Charles Bukowski Laboristoj Ili ĉiam ridas pri io, ili eĉ tiam plu ridas, se trabo falas malsupren kaj frakasas vizaĝon aŭ kripligas korpon; eĉ, se la okuloj en la malhela lumo danĝere paliĝas, ili plu ridas, sulkaj kaj eluzitaj, tro frue oldiĝintaj - ili faras eĉ el tio ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ sesdekjara, diras al vi, ke li aĝas tridek du jarojn, kaj poste i…

  • Charles Bukowski: Babilaĉulo (prozpoemtraduko)

    - 06 Apr 2014
    Babilaĉulo / Vantaj homoj
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/charles-bukowski-babilaculo-la-junulo.html Charles Bukowski Babilaĉulo La junulo stamfas trotante per siaj kotaj piedoj sur mian animon, li parolas pri koncertoj, virtuozoj, koncertestroj, pri malpli konataj romanoj de Dostojevskij, li rakontas pri tio, kiel li foje instruis kelnerinon, avancitan melkistinon, kiu ne sciis, ke en francan salaton oni enmetu tion kaj tion; li elkraĉas prijuĝojn pri la belaj arto…

  • Charles Bukowski: "Tra la cellinio" (prozpoemtraduko)

    - 09 Apr 2014
    Posada: biciklistoj, cyclists
    Charles Bukowski Tra la cellinio La mortulĉaro veturas tra la ĉambro, kun la senkapigitoj, la perditoj, la freneziĝintaj vivantoj. La muŝoj estas gluantaj buloj, ili ne povas levi plu la flugilojn. Mi observas oldulinon, kiu batatdas katon kun balailo. La vetero ne estas eltenebla, jen malica truko de la kara Dio. La akvo en la neceseja sidilo solviĝis en aeron, la telefono sonorilas apenaŭ aŭdeble, la malgranda laciĝinta marteleto tremetas ĉe la sonorilo. Mi vid…

  • Charles Bukowski: Klara diferencigo - Eine klare Trennung

    - 06 Apr 2014
    Ŝipfenestro
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-klara-diferencigo.html Charles Bukowski Klara diferencigo Mi vivas en malnova domo, kie nenio subite komencas venkojubilon, kie neniu kvazaŭ voras historilibrojn aŭ plantas foliojn. De tempo al tempo falas mia horloĝo malsupren. Foje foje mia suno estas kiraso, kiu ekflamiĝas. Mi ne volas havi viajn armeojn aŭ viajn kisojn aŭ vian morton. Ĉion ĉi mi havas mem. Miaj manoj h…

  • Charles Bukowski: La predo (prozpoemtraduko)

    - 08 Apr 2014
    Bukowski: La predo
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-la-predo.html Charles Bukowski La predo Merdo, li diris kaj tiris ĝin el la akvo, kio tio estas? Dorse kavigita juniobaleno, mi diris. Ne, diris ulo staranta apud ni sur la kajo, estas ondegoventa sablopalpanto. Alia alvenis kaj opiniis: Estas fandango-eskadro sen strioj. Ni forigis la fiŝhokon, kaj la aĵo ekstaris kaj ellasis furzon. Ĝi estis griza kaj kovrita de hararao sur la tu…

  • Romantradukoj + rakontotradukoj fare de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kaj klubo Karapaco, lingve kontrolis Vladimir Türk

    - 09 Mar 2023
    RAKONTOTRADUKOJ Anonimulo: Viskio Bechstein: La monaĥo kaj la birdeto Borĥert: Radi BREĤT Interparolo pri Suda Pacifiko Paketo de l' kara Dio RET MARUT & B.TRAVEN Rakontotradukoj de Ret Marut Aktoro kaj reĝo En la nebulo Fremda soldato Honesteco Idioto Interparolado Kundar (PDF) Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy…

  • Charles Bukowski: Iom da suno (prozpoemtraduko)

    - 10 Apr 2014
    Gaja suno
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-iom-da-suno.html Charles Bukowski Iom da suno En la All-American Burger sidas la prostituitinoj ridantaj en la interna korto, estas duono post la tria posttagmeze, ili ĵus manĝis, du el ili trinkis kafon, la tria ŝmace sorbis kokakolaon tra trinktigo. Ne plu pluvis. La pluvo ĉie estis malbona por la negoco. Mi legas je la tablo en la angulo la gazeton "Herald Examiner" , la suno brilas sur m…

  • Charles Bukowski: Palmfolioj en pluvo (prozpoemtraduko)

    - 25 Jun 2012
    koktelejo kaj palmo - Bar und Palme
    Charles Bukowski Palmfolioj en pluvo Ĝuste noktomeze, en Silvestro de la jaro 1973 en Los Anĝeleso, komencis pluvi sur la palmfoliojn antaŭ mia fenestro, ekhurlis la hupado, la krakado de la piroteknikaĵoj, estis infera bruo. Mi enlitiĝis jam je la naŭa vespere, forŝaltis la lumon kaj tiris la litkovrilon super min... Ilia petolado, ilia gajeco, ilia kriado, iliaj paperĉapeloj, iliaj aŭtoj, iliaj inoj, iliaj amatorecaj drinkadoj ĝis ebriego... En la silvestra nokto…

  • Charles Bukowski: La fino de Sajver (prozpoemtraduko)

    - 24 Jun 2013
    La fino
    Charles Bukowski La fino de Sajver Sajver estis unu el la plej agresivaj defendantoj ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn kiel nudodancistino — ĝis surkornigis lin iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud- kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski estis rompitaj. En la sekva jaro Sajver ne tro brilis, eĉ ne dum la trejnhoroj, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la pilkon kaj gajnis eĉ ne metron; kvankam…

  • Charles Bukowski: Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj / Maschinengewehre, Wachtürme und Stechuhren

    - 08 Apr 2014
    Kato de Ungerer
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-masinfusiloj.html Charles Bukowski Mitraloj, gardoturoj kaj kontrolhorloĝoj Mi sentas min mistifita de stultuloj, kvazaŭ la reala mondo estus la propraĵo de etcerbuloj kun feliĉo kaj startavantaĝo, kaj mi sidas en la frido kaj pensas pri violaj floroj ĉe latbarilo; dum ĉiuj aliaj amasigas oron ka j Cadillac -ojn kaj amikinojn, mi pensas pri palmfolioj kaj tomboŝtonoj kaj la al…

  • Bukowski : Recesio (prozpoemtraduko)

    - 09 Apr 2014
    velboato
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/bukowski-recesio-prozpoemo.html Charles Bukowski Recesio Virinoj kun sunfrapo kaj sen viroj je lundo en Santa Monica. La viroj ĉiuj laboraĉas aŭ estas en prizono, kelkaj en sanigejo. Knabino en skafandro el nigra gumo naĝas eksteren kaj atendas je ondo. Domoj glitas de la rifoj kaj mal- aperas en la maro. La koktelejoj estas malplenaj, la omarrestoracioj estas malplenaj, ni havas recesion, oni diras, la bona tem…