Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: kato

  • Erich Jooß: La kato (poemotraduko)

    - 19 May 2010
    hedero
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/07/erich-joo-la-kato-prozpoemtraduko.html Erich Jooß La kato La ŝaŭmo en la bierglasoj firmsekiĝis. Sur la folioj de la hedero kuŝas polvo. De la danchalo blovas muziko ĉi tien. Lante transŝoviĝas la nubobildoj. Kato promenas trans la tablojn en la internon de mia pensoj. tradukis Cezar el: Ĉar la koro estas ja birdoplumo. Poemoj Erich Jooß Die Katze Der Schaum in den Biergläsern…

  • Hans-Georg Kaiser: La urbomuzikistoj de Bremeno (rimpoemo laŭ fabelo de fratoj Grimm) + (genia rusa bildstria variaĵo)

    - 02 Jul 2012
    La urbomuzikistoj de Bremeno
    Hans-Georg Kaiser Urbomuzikistoj de Bremeno laŭ fabelo de fratoj Grimm Azeno kantas kun pasi', la hund' sur ĝi: „Boj, boj!“ Sur l' hund' la kat' miaŭas: „Mi!“ Sur l' kat' kokkri' pro ĝoj'! Refreno: „A-i, a-i, miaŭ, boj, boj.“ Kok' krias: „kokerik!" Pli bona ol la mort' sur l' voj' troviĝos kun la klik'. PS: Kabe tradukis la fabelon: "La bremenaj muziki…

  • Hans-Georg Kaiser: Mimi (rimpoemo)

    - 03 Jun 2011
    kato de Mimi
    Hans-Georg Kaiser Mimi Mimi legas tre volonte, kaj se eblas tuj ĉefonte. Scivolemon mi komprenas, ĉar en mi la samo enas. Mimi ĉiam tre scivolas, ĉar ŝi ĉion scii volas. Ŝi observas nin kun ŝato kiel ŝia kara kato. Mimi estas tre kateca, kiel Memel homfrateca. Mimi estas amikino, babilema eĉ sen fino. http://cezaroriginaloj.blogspot.de/

  • D-ro István Szerdahelyi: La karoto (fablo el la lernolibro "ESPERANTO I")

    - 04 Jul 2012
    La karoto - Die Rübe
    La Karoto La avo semis karoton. Pluvo kaj suno rapide kreskigis ĝin. La karoto kreskadis, dikiĝis kaj grandiĝis. La avo tiris la karoton. Tiris li, tiradis, sed la karoton li ne povis eltiri. Li vokis la avinon. La avino tiris la avon, la avo la karoton. Tiris ili, tiradis, sed la karoton ne sukcesis eltiri. La avino vokis la filon. La filo venis rapide helpi la geavojn. La filo tiris la avinon, la avino la avon, la avo la karoton, sed la karoton ili ne povis eltiri. La filo vokis la…

  • Cezar : Vampirino Lola / Hans-Georg Kaiser: Vampirin Lola

    - 31 Jan 2010
    vampirino Lola
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-vampirino-lola-rimpoemno.html http://hansgeorgkaisergedichte.blogspot.de/2013/07/hans-georg-kaiser-vampirin-lola.html Cezar Vampirino Lola Vampira mi estas, laŭnome eĉ Lola. Mi sidas kun kato tro ofte tro sola. Mi trinkas la sangon, la dikan de l' kato. Kaj poste min lekas la best' eĉ kun ŝato. Sed laste dum tempo ŝin kaptis malsano. Kolera mi iĝis: Malsan' as ĉikano!…

  • Hans-Georg Kaiser: Aŭtorado katdormeja (rimpoemo por foto)

    - 31 Mar 2015
    Katdormejo aŭtorado
    Hans-Georg Kaiser Aŭtorado katdormeja "Por la dorm' loĝeja lok'!" estas ne por mi la vok'. Mi sur aŭtorado dormas; tio korpon bele formas. Restu for pri katkaban', eble eĉ kun kata pan'! Estu mia dorm' agrabla gumomola, ne sursabla. Se min vekos la maten', mi foriĝos tuj sen pen'. Se la aŭto ekveturos, mi per unu salt' surspuros. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/