Search for articles

Search
Options

210 results.

  • Kristnaskaj ŝercoj el la firmao (ŝerctradukoj)

    Kristnasko en la firmao Kristnaskaj ŝercoj el la firmao Sinjoro Ruz komence de decembro estas vokata al la ĉefo. Tiu diras al li: „Mi tre kore dankas al vi pro via kunlaboro en la lasta jaro. Vi estis diligenta, fidinda, honesta...“ Sinjoro Ruz interrompas lin:“Ĉu mi ĝuste supozas, ke ĉijare ne estos kristnaska mono?“ „ ... kaj inteligenta!“… (read more)


  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (92)

    Edgar Degas : Deux danseuses sur scène (Du dancistinoj sur la scenejo)

    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la fama franca romano de Gaston Leroux "Le Fantôme de l'Opéra" (1910) Mi tutkore dankas al IVAR, ANJO, GINETTE, NOĈJO kaj OREST pro la amikaj rimarkoj kaj kuraĝiga apogo!!! Por malkovri la romanon ekde ties unua epizodo, jen la ligilo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Agrablan legadon!


  • NASREDINO 033: Se estus mi sidinta sur ĝi (ŝerctraduko)

    202 ŝercoj de Nasredino Hoĝao

    Nasredino Se estus mi sidinta sur ĝi Iutage Hoĝao perdis sian azenon. Li ĝoje survojiĝis por serĉi ĝin. Kiam la homoj vidis lin, ili ne povis klarigi al si, kial Hoĝao tiom feliĉas kaj ili volis scii la kaŭzon. Hoĝao klarigis: „Mi ĝojas, ĉar mi ne sidis sur la azeno. Aliokaze ankaŭ mi mem estus perdita. “ tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el germana traduko de la libro: „Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“, eldonejo Turist… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Jazono kaj Medea (mitotraduko)

    Medea kaj Jazono 500

    Eduard Petiŝka JAZONO KAJ MEDEA Maljuna reĝo mortis kaj postlasis du filojn. La pli aĝa nomiĝis Esono kaj la pli juna Pelio. Laŭrajte la pli aĝa transprenu la regadon. Sed apenaŭ la tombejaj kantadoj finsonis, la ruza kaj brutala Pelio uzurpis la tronon kaj forpelis sian fraton Esono el la urbo. La milda Esono de tiam vivis kampare. Sed ankaŭ tie li ne trovis pacon. Li timis, ke lia intrigema frato povus preni la vivon de lia filo Jazono. Tial li lasis pretigi funebron, kvazaŭ Jazo… (read more)


  • Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo

    Heine-pentraĵo

    Gaston Waringhien Heine kaj la Amo La mondo. . . odoras velkintajn violojn. (Heine, Letero de 19. Okt. 1827) Estus pli bone al Henriko Heine, se li estus tute nekonata: oni povus almenaŭ lin malkovri. Sed la destino de tiu poeto, unu el la plej eminentaj en la germana literaturo, estas multe pli malfeliĉa: oni kredas, ke oni konas lin, ĉar oni aŭdis unu aŭ du el liaj kantetoj, kaj tie oni haltas, konvinkite, ke restas nenio plu por trovi aŭ por diri. Tia bagateligado de granda… (read more)


  • Zamenhof respondas en rubriko de gazeto „La Esperantisto“ al tielnomataj amikoj

    Zamenhof kolera

    Respondoj al amikoj La Esperantisto „Je la Zamenhofa Jubileo estas utile aperigi ĉi-loke ne vortojn de iu el niaj kolumnistoj, sed tiujn de la unua esperantista ĵurnalisto, Ludoviko Zamenhof, kiu ekde la dua numero de La Esperantisto en la rubriko Respondoj al amikoj rekte korespondis kun la legantoj de la unua esperantista gazeto. Kelkaj Zamenhofaj respondoj daŭre validas, ekzemple, la du plej unuaj respondoj el la dua numero.“ Al Sinjoro I.v. en T. „Vi plendas, ke en via urbo ĝis… (read more)


  • Historifilozofiaj konsideroj el 4 prelegoj kaj estontrigardo al Europa Unio.

    Prelego de Eugeno Macko, 2016.11.17 en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno. Kion povus lerni la Europa Unio el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio. Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio. V. parto de la prelegvico: Historifilozofiaj konsideroj el 4 prelegoj kaj estontrigardo al Europa Unio. 1.- Kion ni povas lerni el la historio? Kio… (read more)


  • Ret Marut: Ora buŝo (rakontotraduko)

    Marut:  La ora buŝo

    Ret Marut Ora buŝo „Lia Moŝto, la reĝo, ne uzis sian rajton pri amnestio. Antaŭlegita kaj subskribita – tien la nomon – Se vi havas ankoraŭ iun deziron pro la regulado de viaj privataj rilatoj aŭ deziron pri la manĝo.“ „Ne!“ „Pripensu. Post paso de horo mi ankoraŭfoje demandigos. Ankaŭ gardisto troviĝas proksime. Li havas la komision sciigi certajn dezirojn viajn al mi. Ĉu vi deziras pastran konsiladon?“ „Mi petas pri tio.“ „Adiaŭ! Kaj tenu la kapon supre! Eltenu ĝin ku… (read more)


  • Ret Marut: Honesteco (rakontotraduko)

    Berlina urso

    Ret Marut Honesteco burleskaĵo Povas okazi same tiel bone en alia germana grandurbo. Eble eĉ sufiĉe verŝajne. Sed, mi prefere diru, estis Berlino. Jam tial, ĉar Berlino por ĉiuj okazaĵoj, ankaŭ por romankomencoj estas neŭtrala tereno. De surstrata fruktkomercisto mi aĉetis du funtojn da piroj kaj kun la intenco ilin tuj manĝi je la aĉetloko aŭ ie proksime. Mi sidiĝis en la kaŝtanan boskon kaj manĝis. Kaj ĉar ĝi kvazaŭ estis stampita en mian sangon kaj karnon sekv… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Milito de Trojo (mitotraduko)

    Gugelmann - Troja ĉevalo

    Eduard Petiŝka MILITO DE TROJO En Malgranda Azio en pejzaĝo ne malproksime de Helesponto staris en malnova tempo la urbo Trojo. Malantaŭ potencaj urbomuroj regis reĝo Priamo kun sia reĝino Hekabo. Iunokte la reĝino havis strangan sonĝon. Ŝi sonĝis, ke ŝi naskis bebon. Kiam ŝi volis preni ĝin per siaj brakoj, ĝi ŝanĝiĝis en brulantan torĉon. La fajro de la torĉo transsaltis sur la reĝan burgon, de la burgo al la ĉirkaŭaj domoj kaj baldaŭ la tuta urbo brulis per helaj flamoj. Ektimigite… (read more)


  • Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 626 2016-07-24

    NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA Vilmos BENCZIK (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto. Li lernis E-on en 1959, aliĝis al UEA en 1966 kaj iĝis dumviva membro en 1977. Li estis komitatano de TEJO 1964-1968 kaj estrarano de Hungara E-Asocio 1965-1967 kaj 1978-1992. Li redaktis la revuon Hungara Vivo 1977-1982 kaj de 1976 ĝis 1990 gvidis la eldonejon de HEA, ĉe kiu aperis 138 libroj en/pri E-o en la suma kvanto de 368 mil… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Eroso kaj Psiĥo (mitotraduko)

    Eroso kaj Psiĥo

    Eduard Petiŝka EROSO KAJ PSIĤO Antaŭ multegaj jaroj vivis reĝo kaj reĝino. Ili havis tri infanojn. La plej maljuna estis bela, la pli juna estis ankoraŭ pli bela, sed la plej bela, super ĉiuj mezuroj bela, estis la plej juna filino Psiĥo. El malproksimaj landoj venis homoj, ili velis trans marojn kaj transpaŝis neĝokovritajn montarojn por povi vidi la belan Psiĥon. Ili admiris ŝin, kiam ŝi venis el la palaco, ili surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj flustris: „La diino de la belo kaj amo, Afrod… (read more)


  • Disrompigho de la Habsburgmonarhio.

    Prelego de Eugeno Macko, 2016.06.16 en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno. Kion povus la Europa Unio lerni el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio. Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio. IV. Parto de la prelegvico: Disrompigho de la Habsburgmonarhio. 1.- Tra la klasika kulturo al nacioj emancipitaj popoloj, strebis al sendepen… (read more)


  • Paŭlino

    Sur dorse mi kuŝis sur la strandon de vilaĝo ĉe Norda Maro. Estas aŭgusto kaj mi enuiĝas, mi havas 18 jarojn kaj erekcion. Jes mi scias, neniu speciala por juna viro aŭ ĉu mi devas diri knabo? Patrino daŭre kondutas kvazaŭ mi estas knabo kaj pli, stulta. Se ŝi nun scius, kial mi havas erekcion ŝi certe svingus sian dekstran manon kun alta rapideco kontraŭ mia kapo, kion ŝi iom tro ofte faras laŭ mia prefero. Fakte mi volis hodiaŭ iom rigardi al la nuboj en ĉielo. De tempo al tempo mi faras ti… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Orfeo (mitotraduko)

    Orfeo kaj edzino

    Eduard Petiŝka ORFEO En la greka regiono Trakio vivis dum multaj jaroj la fama kantisto Orfeo. Li ludis liron kaj kantis tiel bele, ke neniu povis rezisti lian kantadon. La birdoj silentiĝis kaj aŭskultis liajn kantojn, la sovaĝaj bestoj venis el la arbaro kaj sekvis lin. La lupo kuris apud la ŝafo, la vulpo apud la leporo, kaj neniu suferigis la alian. Eĉ la serpentoj rampis el siaj truoj por aŭskulti lin, kaj la ŝtonoj fariĝis malpli ampleksaj por ke la kantanta Orfeo evitu ili… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Fondo de Tebo (mitotraduko)

    Zeŭso kaj Eŭropo

    Eduard Petiŝka FONDO DE TEBO En Fenicio, en la urbo Cidono, regis reĝo Agenor. Lia filino Eŭropo estis pro sia beleco vaste konata, ne nur ĉe la homoj, sed ankaŭ ĉe la dioj. Neniu malpli altranga ol Zeŭso, la diopatro enamiĝis al ŝi. Iumatene iris la bela Eŭropo kun siaj amikinoj sur florantaj herbejoj ĉe la mara bordo. La inoj plukis florojn kaj sidiĝis tiam en la ombron de la arboj kaj plektis kronojn. Kiam ili rigardis supren de sia plektaĵo, ili laŭte elspiris pro surprizo. Antaŭ… (read more)


  • F. Kafka: LA PROCESO (romantraduko) Kvina ĉapitro "La skurĝisto"

    Vipo

    F. Kafka LA PROCESO (romano) Kvina ĉapitro La skurĝisto Kiam K. en unu el la sekvaj vesperoj pasigis la koridoron, kiu disigis la oficejon de la ĉefŝtuparo – li iris ĉifoje preskaŭ laste hejmen, nur en la ekspedejo laboris ankoraŭ du servistoj ĉe la malgranda lumkeglo de inkandeska lampo – li aŭdis post la pordo, malantaŭ kiu li supozis ĉiam nur kameron por fatraso sen iam rigardi en ĝin, laŭtan eligon de suspiro. Li haltis mirigite, kaj ankoraŭfoje aŭskultis por… (read more)


  • Cheratosi

    Sembra quasi un cuoricino. Sotto la mammella destra. Brucia come il fuoco, però. Avrei voglia di grattarmi da strapparmi la carne, l'unica cosa che mi dà sollievo è l'aceto di mele. Naturalmente l'esposizione al sole ha complicato le cose. Da un lato dovrei prendere molto sole per le ossa, dall'altro mi rovino la pelle. Il solito cane che si morde la coda, tutto quello che da un lato mi fa bene (e non parlo solo a livello fisico, s'intende), dall'altro mi distrugge. LA DERMATITE ATOPICA E… (read more)


  • Cistite

    Mercoledì 30 Luglio 2014 La cistite, patologia tanto comune quanto fastidiosa. Come tutte le infiammazioni, su cui possono sovrapporsi o meno infezioni di varia natura, anche la cistite comporta bruciore, sintomo di fuoco e quindi, simbolicamente, di lotta, conflitto. Con che cosa? Molto spesso, anche se non esclusivamente, con la libera espressione di sé e dellla propria sessualità. E, date queste premesse, non stupisce che ne soffra prevalentemente il sesso femminile. Cistite cosa rappres… (read more)


  • "2a Muzika konkurso" lanĉita de la revuo KONTAKTO

    Post la pasintjara unua sukcesa realigo, la revuo Kontakto , TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 2ª Muzikan Konkurson de Kontakto ! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo " Muziko " el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento La regularo estis akualigita por ĉi tiu 2ª konkurso. La premio " Albumo de la jaro " e… (read more)