latest article
Moderna sklavoposedado ene de EU - 12.6 years ago
Tri gravaj celoj, kiujn fondintoj de EU klopodas atingi kaze de pluaj aliĝintaj landoj: 1) Ekhavi iliajn merkatojn. Novaj akiritaj merkatoj helpas evoluintajn ŝtatojn mildigi siajn gravegajn konsekvencojn de superproduktado. Kiel rezulto, aĉetantoj de novaj aliĝintaj ŝtatoj nuntempe aĉetas varojn produktitajn je pli, ol 80% en evoluintaj landoj, respektive varojn, kiuj kvankam estas fabrikitaj en propraj landoj, tamen en kompanioj posedataj de evoluintaj landoj: en tiuj kompanioj lokaj labo…
Welcome to Laszlo Istvan TOTH








See all messages
Ne, bezonata estas ne nepre iu *nova* pontlingvo, sed ĝenerale iu profesie finverkita pontlingvo kun profesie difinitaj kaj formulitaj reguloj.
Ĝi povas esti eĉ iu pli posta, sed nepre ia profesia formo de la aktuala, bedaŭrinde amatorece, mankhave verkita Esperanto.
Mi pli apogas la ideon, ke oni ne kreu novan pontlingvon, sed finverku *profesie* la jam ekzistantan Esperanton. Se tio ne eblas pro la testamento de Zamenhof, tiukaze oni donu alian nomon al tiu nova, profesie finverkota planlingvo-versio (kies kerno povas resti daŭre Esperanto!)
Bonŝance aŭtora rajto ne malhelpas tion, ĉar Zamenhof ne postulis tian rajton. Pluse, la celo ne estas plagiati, sed ripari kaj kompletigi tion, kio bezonas riparadon kaj kompletigon.
Tiukaze neniu povos plendi je nerespekto pri la testamento, ĉar neniu tuŝos la originalan Esperanton. Ĝia nova, sed tamen profesie finverkita versio aperos paralele, sed ne anstataŭe!
Morale oni nepre devos mencii la bazan dokumenton (Esperanton), laŭ kiu kreiĝis la nova planlingvo-versio. Mi pensas, ke neniu intencas "forŝteli" aŭ senvalorigi la originalan verkon de Zamenhof.
Want to write a little note as well?
Sign-in