Rilate al E-a lingvaĵo, ekzistas ja granda kaoso en mondo, ĉar mankas oficiale proponita, etalona lingvaĵo.
De kiam Zamenhof forpasis, pli kaj pli da 'eminentuloj' klopodis senlace aliigi, fuŝigi tiun originalan, sufiĉe klaran kaj facile komprenebla lingvaĵon, lanĉitan de lingvokreinto.

Kvankam Zamenhof ne difinis konkretajn regulojn pri frazumado, li tamen klopodis pli malpli respekti certajn 'neskribitan' regulojn por, ke frazoj estu klaraj, facile kompreneblaj. Ne eblas kontesti tion, ke lingvaĵo de Zamenhof ĝenerale estis multe pli klara, ol tiuj de multaj 'eminentaj' posteǔloj.
Posteǔlaj eminentuloi klopodis prezenti al lingvolernantoj 'pli elitan' lingvaĵon, ol tiu de Zamenhof. Sed tiuj 'pli elitaj' lingvaĵoj abundas per akuzativoj kaj dise-mise ĵetitaj adjektivoj, participoj, per senkiale uzataj kompleksaj konjugacioj, per verboj lokigitaj tre fore de subjekto, per disa-misa, tordita frazo-vortordo, per salamandraĵoj, per frazoj kompilitaj laǔ patrinlingva pensado.

www.edukado.net kreita en 2001 de Katalin Kováts, estas unua interreta, instrua portalo, kies redaktoro rekonis neceson prezenti al lingvoinstruantoj kaj lingvolernantoj inteligente difinitan, klaran kaj facile kompreneblan, elegantan, etalonan lingvaĵon.

Nelonge aperis nova interreta E-a portalo, http://nunonia.com, fakte iu iama, resurektiinta portalo, tiu konata Ĝangalo, kies redaktoroj, simile, kiel redaktoro de Edukado.net, surprenis respondecon diskonigi inteligente difinitan, etalonan lingvaĵon.
Ekde 2003 ĝis 2006, Ĝangalo, diskonigis simile, kiel Edukado.net, klaran etalonan lingvaĵon, danke al redaktoro Flavio Rebelo.
Surprenante taskon publikigi aktualajn mondajn novaĵojn, Ĝangalo devis uzi foje ankaǔ iom nekutimajn fakvortojn, kontraǔ kiuj iam protestis certaj konservativaj E-istoj. Nu, ne eblas ĉion esprimi nur per tiaj vortoj, kiuj konvenas precipe por movadaj temoj.
Ekde nun, nova E-a portalo pri novaĵoj Nunonia, staras je onia dispono.

Do, karaj lingvolernantoj, nun vi jam havas du valorajn fontojn, el kiuj vi povas lerni klaran, elegantan lingvaĵon. Ekuzu ilin kun fido! :-)