Tri gravaj celoj, kiujn fondintoj de EU klopodas atingi kaze de pluaj aliĝintaj landoj:

1) Ekhavi iliajn merkatojn.
Novaj akiritaj merkatoj helpas evoluintajn ŝtatojn mildigi siajn gravegajn konsekvencojn de superproduktado. Kiel rezulto, aĉetantoj de novaj aliĝintaj ŝtatoj nuntempe aĉetas varojn produktitajn je pli, ol 80% en evoluintaj landoj, respektive varojn, kiuj kvankam estas fabrikitaj en propraj landoj, tamen en kompanioj posedataj de evoluintaj landoj: en tiuj kompanioj lokaj laborantoj, ”aborigenoj” laboregas por ”sklavaj kompenspagoj”.

2) Post atingo de tiu unua celo (akapari merkaton), baldaǔ realiĝas ankaǔ tiu dua celo: lokaj produktantoj bankrotas kune kun lokaj industrioj de prilaborado (ili ne havis eblon enkonduki modernan produkt-teknologion), kaj simile bankrotas ankaǔ ceteraj industrioj pro simila kialo, do malaperas merkata konkurado. Sekve, senlaboreco atingas katastrofan nivelon. Tio neprigas senesperiĝintajn laborserĉulojn akcepti mizere pagitajn laboreblojn po 12 horojn en kvar skipoj por minimuma salajro (kio estas kvinono el tiu de evoluintaj landoj) en fabrikoj posedataj de companioj el evoluintaj landoj. Tiel evoluintaj landoj de EU kaj ankaŭ iuj el ekster-EU realigas siajn proprajn koloniojn de modernaj sklavoj, kaj evoluanteco de tiuj prifintitaj landoj iĝas plue konservita laŭ deziro de evoluintaj landoj.
sklav-laborigo2 sklav-laborigo1




3) Ekhavi kontrolon super tiuj landoj por, ke tiu kontrolo ne transiru al sub rusa influo.


Sed kio pri apogmono de EU?
Nu, tio estas nur fiŝlogo por misgvidi popolojn de evoluantaj landoj.
Kvanto de tiu ”apogmono” plietiĝas kompare al profitego gajnita el akaparo de merkato (neniigo de merkata konkurado kun loka produktado), respektive el profitego gajnita el sklav-laborigo.
Espereble kara leganto, vi estas sufiĉe saĝa por kompreni tion, ke en nuna ruzega mondo EU ne klopodas altruiste helpi per mono iun ajn evoluantan landon.