All articles concerning %name%
-
La Deka Oficiala Aldono - unua tasko: ordigi
Ĉiuj OA devas unue ordigi kaj sistemigi la jam ekzistantan vort-trezoron de la Fundamento kaj de la antaŭaj Aldonoj. Jen kelkaj indikoj por onta OA 10 ....
-
Deveno de la radikoj en la Naŭa Oficiala Aldono
La Etimologia Vortaro (EV) de Ebbe Vilborg detale klarigas la devenon de la ĉ. 5000 elementoj en la Fundamento kaj la Unua ĝis Oka Aldonoj. Jen prepara samspeca studo pri la elementoj de OA 9 (literoj A-K) ...
-
La "germanaj vortaroj" de Jürgensen
Kiam la franc-lingva sviso Jean Borel en 1903 venis Berlinon, li fariĝis motoro de la germana Esperanto-movado. Helpata de Hermann Jürgensen kaj de Maurice Pagnier li i.a. zorgis pri la "germanaj vortaroj", kiuj poste multe influis la Vortaron Oficialan ...
-
Karaj geamikoj ...
Ĉu estas ĝuste mallongigi "karaj geamikoj" al "gekaraj"? ...
-
Ĉu Brian Moon laŭstatute alelektiĝis Akademiano?
-
Resti kun leono estas danĝere
La Akademio ĵus traktis la malnovan demandon, ĉu oni povas esprimi la titolan (kaj simil-specajn) frazojn ankaŭ per "Resti kun leono estas danĝera (afero)". Ĉu danger-e aŭ danĝer-a? Ambaŭ eblas kaj estas ĝustaj laŭ la Akademio ...
-
Kiu estas la originala Fundamento de Esperanto?
Mi alkutimiĝis kontroli dubajn okazojn en la eldono de la Fundamento de 1905, skanita de Guglo . Sed - ho ve! - ĝi ŝajne ne estas la sama, kiun uzis Albault kaj Wüster. Kiu do estas la originala originalo? ...
-
Kiom da vortoj estas en la Vortaro Oficiala?
Iom malpli ol 5.000 puraj radikoj. - Bone, sed kiom precize? - Tiun demandon ne eblas respondi per simpla cifero. Necesas kompleksa difino de la kriterioj pri nombrado. Sen tia elmontro ĉiu indiko de cifero estas tute arbitra kaj pro tio senvalora ...
-
De AV al BK - endas!
Post ia-tia kompletiĝo de mia Akademia Vortaro (AV) mi nun ekkomentarias ĝin en la "Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala" (BK). Jen kiel ekzemplo la artikolo pri -end/ ...
-
Packapo kaj pachoro
Antaŭ jaro ni jam miris pri tiuj du strangaj vortoj el §§ 2 kaj 4 de la Fundamenta Ekzercaro kaj iom klopodis diveni, kion ili probable signifas. Intertempe la enigmeto probable estas solvita ...
-
Lailo, ecilo, tielilo
La reta gramatiko PMEG ofte estis - laŭ la recenzintoj - aŭ kritikata aŭ laŭdata pro siaj elinternaj gramatikaj terminoj, kiuj evitas la formojn bazitajn sur la latina. Tamen la aŭtoro de PMEG, Bertil Wennergren, kompreneble ne estis la unua, kiu aplikis tian sistemon ...
-
Esperanto zwitschert
Der 15. Dezember ist traditionell Festtag in Esperanto-Land. Erstmals verabredet sich die weltweite Gemeinschaft zu einer globalen Fête - per Twitter.
-
De Beaufront interpretas la Universalan Vortaron
Jam antaŭ preskaŭ 50 jaroj André Albault atentigis, ke la vortaro Esperanto-franca de Louis de Beaufront el 1902 estas grava helpilo por interpreti dubajn okazojn en la Universala Vortaro (UV) de 1893. Intertempe ĝi ekzistas kiel komputile traserĉebla Google-libro .
-
La Granda Slovaka-Esperanta-Slovaka
kun laŭaserte pli ol 100.000 eroj konsulteblas sur http://slovnik.esperanto.sk . Indikojn de fakoj (en la ĉeĥa) oni povas aldoni per ŝaltilo, krome komentojn kun ekzemple mallongaj difinoj de vorto en la slovaka, fine kolumnon kun tradukoj al la ĉeĥa. ...
-
GVEĈ - Hron: Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006
GVEĈ 2006 certe estas rimarkinda vortaro de Josef Hron . Laŭ sia enkonduko ĝi estas "nuntempe en la mondo la plej granda Esperanta traduka vortaro". Versio 7 enhavas "pli ol 210 mil vortojn", t.e. esperantaj radikoj kaj kunmetaĵoj tradukitaj al la ĉeĥa. Ĝi estas senkoste elŝutebla kiel Excel-dosiero de 49 megabajtoj. Ĝia esperanta parto povas servi - tiel la aŭtoro - ankaŭ kiel bazo de aliaj vortaroj de la tipo eo-xy, anstataŭigante la ĉeĥan per alia lingvo. Ni do iom rigardu ĝin ...
