La brita esperantisto Richard John Lloyd (dronis je 1906-08-29 en Rodano vizitante la 2-an UK en Ĝenevo [1] ) en 1905 (!) proponis "Gramatikan Terminaron Esperantan", kiu celas "la kreadon de teknikaj terminoj, entute kaj nur, kaj tre originale, uzante purajn, bonajn Esperantajn vortojn aŭ vorterojn". "La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe da mono por pagi la instruadon", argumentas Lloyd. "D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris ĝin tute klare", li plie asertas kaj supozas, ke plej multaj anoj de la tiama "Angla Esperantistaro" "scias tre malmulton pri iuj gramatikaj terminoj".

Esence temas do pri la sama kleriga programo por malfavoritaj popol-amasoj, kiun jarcenton pli frue havis la germana pedagogo kaj vortaristo Joachim Heinrich Campe (1746-1818) kun sia "murd-bafilo" (de la son-imitaĵo baf! - Meuchelpuffer, 1807 ss), kiu anstataŭigu la "fremd-vortan" pistolon kaj estu pli klara por malkleraj germanoj.

Pro tio do Lloyd proponas por la diversaj vort-kategorioj: lailo, nomilo, sennoa, noa, difina, pridira, realilo, ideilo, ecilo, pliecilo, plejecilo, proecilo, tielilo, protielilo, proilo, dirilo, rilatilo, kunigilo, kriilo, daŭrtempo, fintempo, antaŭtempo, samfineco, samfini kaj ankoraŭ multajn aliajn. "Tradukojn" al la internaciaj fak-vortoj surbaze de la latina mi ne povas doni, ĉar ili mankas ĉe Lloyd. El la kunteksto eblas diveni, ke lailo anstataŭigu artikolo, nomilo substantivo, ecilo adjektivo ktp. Nu, "tradukoj" ja ankaŭ ne necesas, ĉar - kiel skribas iu R.F.G. en recenza eseo [1] en 1906:

"Certe ĉiuj Esperantistoj tralegintaj la 'Terminoj' jam konvinkiĝis almenaŭ pri tio ke facilege estas tuj kompreni tiujn vortojn, kreitaj kun tiom da majstreco. Kaj tio ja ne estas tro miriga, ili estas kunfanditaj el la plej pura Esperanto. ...".

Neniu dubo: Ni staras antaŭ plej pura "bonlingva" disputo de antaŭ jarcento. La baza eraro estas la sama kiel ĉe Campe 1807 aŭ ĉe nia nuntempa "bonlingva" klano ĉirkaŭ la geedzoj Corsetti kaj ties ĉiamaj "koreaj lernantoj". Ĉiuj konfuzas la nivelon de nocio kun tiu de termino, de mondoscio kun kono de la vortoj, per kiuj oni parolas pri ĝi. Aŭ oni lernis, kio estas participa gerundio aŭ ne. Se oni tion ne lernis, ankaŭ cirkonstanca tielilo ne multe helpas. Aŭ oni komprenis la diferencon inter ecilo kaj tielilo aŭ ne. En la unua kazo oni same bone povas paroli pri adjektivo kaj adverbo, en la dua kazo ecilo kaj tielilo ne multe ŝanĝas la nekomprenon. Estas trompa la promeso de senpena kompreno por ĉiuj. Mondo-scion oni devas ĉiukaze akiri.

Sed kion pri "puraj, bonaj Esperantaj vortoj aŭ vorteroj"? Ĉu la internaciismoj, la eleksteraĵoj estas malpuraj kaj malbonaj? En tiu sama jaro 1905, kiam Lloyd prezentis sian proponon, la unua Universala Kongreso en Bulonjo apud Maro akceptis la Fundamenton de Esperanto, kiu laŭ interkonsento de la esperantistoj ja laŭdifine estas "pura kaj bona Esperanto". Tie ni trovas la malsupre cititajn gramatikajn terminojn de A ĝis P (tie mi ĉesis, vi trovos ĉiujn en la Apudmeta Inventaro, serĉante je {GRAM}): adjektivo kaj adverbo do, nek ecilo kaj tielilo, nek a-vorto kaj e-vorto. Kompreneble tiuj laste menciitaj estas tute allaseblaj apud la Fundamentaj laŭ la komunika situacio. Sed - male al tio, kion Lloyd asertis en 1905, ili ne estas pli "puraj" kaj "bonaj" ol la Fundamentaj.

------

[1] La noto en Vikipedio, kiu baziĝas sur Enciklopedio de Esperanto (1933), ne estas tre detala. La plej frua mencio, kiun mi trovis pri li en KVK estas lia doktoriĝa tezo de 1890 ĉe la universitato de Londono pri "vowel-sound" (vokal-sono). Supozita naskiĝ-jaro pro tio 1890 minus ĉ. 25 jaroj, do proksimume 1865.

[2] R.F.G. Esperantaj terminoj por esperanta gramatiko. En: Internacia Scienca Revuo, 3-a jaro 1906, p. 82-84.

------

Gramatikaj terminoj en la Fundamento, literoj A-P

ablativ' - ablatif | ablative | Ablativ | творительный падежъ | narzędnik.

adjektiv' - adjectif | adjective | Eigenschaftswort | имя прилагательное | przymiotnik.

adverb' - adverbe | adverb | Nebenwort | нарѣчіе | przysłówek. — adverbo - adverbe | adverb | Nebenwort | нарѣчіе | przysłówek [FE 30]. — [AK 1914] Umstandswort. — La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj [FE 30].

artikol' - article | article | Artikel | статья, членъ | artykuł. — artikolo - article | article | Artikel | членъ, статья | artykuł, przedimek [FE 27]. — La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [FE 27.1].

dativ' - datif | dative | Dativ | дательный падежъ | celownik.

genitiv' - génitif | genitive | Genitiv | родительный падежъ | dopełniacz.

interjekci' - interjection | interjection | Interjection | междометіе | wykrzyknik. — [AK 1914] Ausrufswort.

interpunkci' - ponctuation | punctuation | Interpunctionszeichen | знакъ препинанія | znaki pisarskie. — [AK 1914] Zeichensetzung.

kaz' - cas | case | Kasus | падежъ | przypadek. — [AK 1914] Kasus, Fall.

kom' - virgule | comma | Komma | запятая | przecinek.

konjugaci' - conjuguer | conjugate | conjugiren | спрягать | konjugować.

konsonant' - consonne | consonant | Konsonant | согласная | spółgłoska.

mod' - mode | mode | Mode, Modus (gramm.) | мода, наклоненіе | moda, tryb.

nominativ' - nominatif | nominative | Nominativ | именительный падежъ | mianownik. — nominativo - nominatif | nominative | Nominativ | именительный падежъ | pierwszy przypadek [FE 28]. — Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [FE 28.1].

parentez' - parenthèse | parenthesis | Parenthese | скобка | nawias.

particip' - participe | participle | Participium | причастіе | imlesłów.

predikat' - attribut | attribute | Prädikat | сказуемое | orzeczenie.

prefikso - préfixe | prefix | Präfix | приставка | przybranka [FE 30, mankas en UV]. — Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30].

prepozici' - préposition | preposition | Vorwort, Präposition | предлогъ | przyimek. — prepozicio - préposition | preposition | Vorwort | предлогъ | przyimek [FE 27]. — Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27]. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. ... tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton ... en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. [FE 28]. Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. [FE 29].