Stano Marček's photos

Juna Amiko 3{2014, enhavo

28 Nov 2014 2 3392
Jen enhavo de la revuo Juna Amiko 3/2014. Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

Juna Amiko 3/2014

28 Nov 2014 2 1 4024
Mi ĵus sendis al presejo la lastan ĉi-jaran numeron de la revuo Juna Amiko. La enhavo legeblas sur la sekva bildo. Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

Esperantisto Slovaka 3/2014

23 Nov 2014 4 1 3395
Enhavo / Obsah 03 SES 2014 en Slovakio denove sukcesa / SES 2014 na Slovensku opäť úspešné 08 Taglibro de nova SES-anino 12 SES 2014: du grandaj defioj dum du monatoj (SES-oj de la organiza vidpunkto) 14 Miaj spertoj pri ambaŭ SES-oj 15 Impresoj pri SES-Rusio 16 La 101-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Nitra! 101. Svetový kongres esperanta sa uskutoční v Nitre! 20 Katolikoj kaj protestantoj kune en Trento / Katolíci a protestanti spolu v Trente 22 Rendevuo en la kafejo Radnička. Brandodistilejo / Pálenica 23 KAEST kaj AMO-seminario – praktikaj scioj novembre en Modra Frontpaĝe / Na titulke: Malfermo de la 8-a Somera Esperanto- Studado en Nitra / Otvorenie 8. Letného štúdia esperanta v Nitre. Foto: Andrzej Sochacki. Dorspaĝe / Na zadnej strane obálky: Bonega kaj neforgesebla koncerto de Kaŝi de Germanio (ĉi tie kun akompano de Kimo kaj Timo) Výborný a nezabudnuteľný koncert Kašiho z Nemecka (tu sprevádzaný Kimom a Timom). Sube: Ĝoja etoso dum la vesperaj koncertoj igas SES pli ol somera lernejo. Radostná atmosféra počas večerných koncertov robí SES viac než letnou školou. Foto: Andrzej Sochacki Esperantisto Slovaka Organo de Slovakia Esperanta Federacio Fondita en 1946 de Ernesto Váňa Aperas 4-foje jare N-ro 1/2013, ISSN 1335-5031 Redaktas: Pavol Petrík kaj Stano Marček Adreso de la redakcio: Pavol Petrík, Na Dujave 3, SK-082 56 Pečovská Nová Ves, esperantistoslovaka@gmail.com Abonkotizo libervola, minimume 6 EUR (la SKEF-membroj havas rabaton de 2 €) Abonkotizo al eksterlando: min. 10 € La membro- kaj abon-kotizo de SKEF, kun nur elektronika versio: minimume 5 € La abon- kaj membro-kotizon eblas pagi al la UEA-konto skef-i. Adreso de Slovakia Esperanta Federacio: Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio Prezidanto: Stano Marček, stano.marcek@gmail.com Vicprezidanto: Michal Matúšov (KuboF), kubof@i-espero.info Kasisto: Jarmila Rechtorisová jarmilarech@azet.sk

Esperanto Aktuell 5.2014

10 Oct 2014 2 2509
Enhavtabelo/Inhalt 1 Surarba afiŝo pri la septembra Somera Esperanto-festo sur la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln. Foto: Fritz Wollenberg (legu sur la p. 4.) 2 Adresoj / Adressen 3 Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj! Enhavtabelo / Inhalt 4-5 El la landaj kaj fakaj ligoj: Willkommen auf dem Esperantoplatz! Bonvenon sur la Esperantoplaco! Sukcesa Esperanto-stando dum la vegan-vegetara somera festo en Berlino 6-7 Reagoj de legantoj: Landnomoj. Konflikto pri -ujo/-io. Karikaturo de religio ne estas rasismo. Ĉu netaŭga kaj aljusta recenzo? 8-14 ·kune· – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Karaj legantoj. Vorschlag zu einer neuen Satzung der Deutschen Esperanto-Jugend. Vorschlag zu einer Finanzordnung der Deutschen Esperantojugend e.V. Recenzo de Niebla de Miguel de Unamuno. Liebe Menschen. Satzungsinterview. Esperanto en SpongeBob Squarepants 14-15 Medienecho 16 Bibliotekoj kaj arkivoj: Folge 17: Die Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen dankt… 17-19 Germana Esperanto-Asocio: Darstellung von Esperanto in der Öffentlichkeit 20-22 Konkurso de mallongaj filmoj: Teo  Amo 23-24 El la mondo 25-27 Aŭstria Esperanto-Federacio: 80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. Zamenhof-Festo en Vieno. La Aŭstria Nacia Himno en Esperanto. AEF-kunveno. Specialaj germanaj vortoj. Pigor & Eichhorn 28-29 Interkultura Centro Herzberg: Jam la 9a SALO. SEP 2014. Spontanea gulaŝfesto. Alvoko rilate al Germana Esperanto-Instituto 30 Universala Esperanto-Asocio: Aliĝo al UEA utilas! Aliĝo helpas! 31 Kalendaro. Krucenigmo 32 Tri fotoj el Esperantoplaco en Berlino (legu sur la p. 4) Esperanto aktuell estas membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/ea , kiun povas aboni ankaŭ ne-membroj, eĉ el eksterlando (www.esperanto.de/ea/index.html#Abo).

Mia oktobra prelegturneo en Belgio, Francio kaj Ĉe…

13 Sep 2014 3 5 5087
En oktobro 2014 mi faros prelegturneon kaj gvidos rektmetodajn kursojn de Esperanto en Belgio, Francio kaj Ĉeĥio. Mi komencos en Bruselo (1-3), poste Antverpeno (3-6), Gérardmer (6-8), Dijon (8-11) Tours (11-14), Le Mans (14-17), Hérouville Saint Clair (17-20, kurso kaj prelegoj), Saint-Malo (20-22), Vannes (22-24), Grésillon (24-29, kurso kaj prelegoj), Bartošovice en Ĉeĥio (30 okt - 2 nov, kurso kaj prelegoj). Kelkaj organizantoj petis min, ke mi ie publikigu temojn de miaj prelegoj, do jen ili: Rektmetoda instruado de Esperanto Ekzistas multaj metodoj por lerni/instrui lingvojn. Kiel la plej efika montriĝis la t.n. rekta metodo. Kio ĝi estas? Ĉu temas pri la metodo, per kiu nia patrino instruis al ni nian gepatran lingvon? Kiu sen tradukado kaj troa gramatiko instruis al ni rekte pensi en nia lingvo? Mi prezentos mian riĉe ilustritan lernolibron „Esperanto per rekta metodo“, kiu aperis en 34 lingvoj, la didaktikan materialon, kiu akompanas la libron, kaj diskutos kun la ĉeestantoj pri tio, kiel rektmetode gvidi Esperanto-kursojn. Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj? Lernantoj en niaj Esperanto-kursoj ofte laciĝas post kelkhora laboro. Tamen, se la kursgvidanto fine de la leciono prenas gitaron, aŭ eksidas apud piano, kaj instruas al la kursanoj belajn Esperanto-kantojn, ili vigliĝas kaj lernas plu: per amuza kaj gaja maniero ili parkerigas tekstojn de la kantoj. Mi instruos, kun gitaro, dekon da Esperanto-kantoj, konvenajn por niaj kursoj, kaj montros al vi, kiel vigligi per kantado la instruadon. Karaokeo kun Teamo Karaokeo estas kantado, kiam la kantanto vidas antaŭ si sur ekrano la kantatan tekston, kaj samtempe sonas la muziko. Estas oportune uzi tion por instrui – aŭ almenaŭ por amuziĝi. Mi dum dek jaroj profesie laboris, kiel manaĝero, kun la rokmuzika grupo Teamo (dum pluraj jaroj, laŭ la oficialaj enketoj, la plej populara muzika grupo en la tiama Ĉeĥoslovakio): organizis koncertajn turneojn (pli ol mil koncertoj, ankaŭ en Esperanto: UK en Brajtono, IJK en Kerkrade, SAT-Kongreso en Illertisen...), radiajn kaj televidajn intervjuojn, la laboron en studioj. En 1989 la grupo eldonis la albumon "Team en Esperanto" (Ora Team'). Dum la prezento oni povos ekscii ion pli pri la grupo Teamo, kaj "karaokee" kanti kun la grupo. Krucenigmoj en Esperanto „Instrua amuzo“ estis titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD, kun la solvoj). Mi konsilos kiel solvi (projekciante sur ekranon), kaj eĉ kiel mem verki krucenigmojn. Cetere: ĉu vi scias, ke krucenigmoj (kaj ankaŭ Esperanto mem) estas bona preventilo kontraŭ Alzheimer-malsano? Sonlibroj en Esperanto Sonlibroj (laŭtaj libroj, aŭdlibroj) lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni sur kompaktdisko aŭ DVD. Tiun oni povas aŭskulti antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj, romanoj aŭ poezio. Voĉlegitaj libroj ĝis antaŭ nelonge mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Mi decidis forigi tiun mankon kaj rakontos al vi pri la projekto (jam aperis kvindeko da diskoj). Kiel verki artikolojn? Verŝajne vi jam estis en situacio, ke vi volis verki artikolon por papera aŭ reta gazeto aŭ ĵurnalo. Kiel fari tion, por ke la redaktoro aŭ la retejo akceptu ĝin, por ke ĝi estu "bona"? Antaŭ ol verki la artikolon estus bone scii pri kiaspeca artikolo temos, havi klaran imagon pri tio, kion ni volas diri al la legantoj, kio estas la celo, kiu estu nia celgrupo, kiu estas la plej taŭga periodaĵo aŭ retejo por nia artikolo, ĉu gravas ilustraĵo, foto, la titolo kaj la subtitolo... Ĉu vi ŝatas fungojn? Ĉu vi ŝatas manĝi, sed eble ankaŭ mem kolekti manĝeblajn fungojn? Ĉu vi konas ilin? Pri diversaj specoj de boletoj, kserokomoj, ĉampinjonoj (agarikoj), laktarioj, ombrel-, tremol-, buter-, betul-, skvan- kaj fragil-fungoj, sed ankaŭ pri iamaj mikologiaj seminarioj de esperantistoj en Poprad mi volonte babilos kun la ĉeestantoj, prezentante fotojn sur ekrano. Kuracaj plantoj Ekde pratempoj la homo uzas plantojn por sin kuraci, ĉar per observado de la naturo li povis konstati iliajn pozitivajn efikojn al sia korpo. Dum jarmiloj, kvankam bazita sur senscienca rutina sperto, la kuracado per plantoj estis unu el la plej efikaj kuracrimedoj. Kiuj kuracaj plantoj povas helpi vin por preventi malsanojn, resp. venki ilin? Kiel konservi la plantojn, kiel fari infuzaĵojn, dekoktojn, maceraĵojn aŭ tinkturojn? Plie mi povos prelegi pri la vivo kaj verkoj de Raymond Schwartz, la vivo kaj verkoj de Hans Christian Andersen kaj la fratoj Grimm..., se aperos tia deziro.

Juna Amiko 2/2014

26 Aug 2014 2 4132
ENHAVO 04 Enkonduke: Vojo al lernejo, vojo al lernado, vojo al lerniloj (Mireille Grosjean, CH) 05 Konversaciaj temoj: Kiel trovi loĝeblon? (Judit Felszeghy, HU) 09 LUME: El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ) 11 Ekstere: Krokodiloj – la imponaj reptilioj (Samuel, CH) 12 Lingve... laŭ vikipedio pri krokodiloj (http://eo.wikipedia.org) 13 Kantu kun Juna Amiko (Mał­gosia Komarnicka, PL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komar­nicka, PL) 15 Interkultura Mondo: En Vroclavo oni kantis Esperanto-kantojn (Małgosia Komarnicka, PL) 17 La Monda Pupekspozicio (Elena Nadikova, RU) 20 Rakontoj: Hazarda renkontiĝo (Mireille Grosjean, CH) 21 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) 22 Por lertaj manoj: Sun-ŝirmilo (Anna Karlik, HU) 23 Interesa filmo: De Ĵakmel al Montrealo, escepta vojiro en mallumo (Zdravka Metz, CA/CR) 24 Krucenigmo kun tri proverboj (Stano Marček, SK) 25 LUDE: Ek al novaj aventuroj! (Monika Molnar, CH) 28 Recenzoj: Ŝipeto Narklo (Luiza Carol, IL) 30 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (Luiza Carol, IL) 32 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: Surprizoj en la sudo (Stefan MacGill, HU/NZ) 34 Inter la nuboj (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: Poul Thorsen (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 21 (Amuza matematiko) La kovrilo: Japanaj knabinoj veturas ŝipe al lernejo. Foto: Joëlle Grosjean (legu sur la p. 4). Interne: Kukuo la feo (bild-rakonto de Ángel Velazco, trad. José de Jesius Campos, CU). Dorspaĝe: Fito (bildrakonto de Sonmy Álvarez, trad. José de J. Campos Pacheco, CU) Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

Esperanto aktuell 4/2014

26 Aug 2014 2024
Enhavtabelo/Inhalt 1 Prof. d-ino Furong Pan kaj d-ro Feng Zhao antaŭ la fama komercista ponto trans la vadejon, kiu donis al Erfurt ties nomon. Foto: Hedwig Fischer 2 Adresoj / Adressen 3 Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj! Enhavtabelo / Inhalt 4-6 Interkultura Centro Herzberg: Ekspozicio Esperanto & Medalarto en la Kastela Muzeo Herzberg. Esperanto-Centro partoprenis la pafistan kaj popolan festprocesion. Grundtvig-Seminario en Sneek/Nederlando. Interkulturaj Vesperoj en la klerigsistemo de LEB. GEA-studmodulo. Staĝantoj ĉe la Esperanto-Centro en Herzberg. Festo de Kulturoj en Göttingen 7-11 Germana Esperanto-Asocio: 91a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt. Protokoll der Bundesversammlung des Deutschen Esperanto-Bundes e.V. Vortoj el persona nomoj. Mezurilo por la vitaleco de lingvo 12 Aŭstria Esperanto-Federacio: Pli ol mil afiŝoj ciferecigitaj en Vieno 13-14 El la mondo 15-16 Medienecho 17-18 Bibliotekoj kaj arkivoj: Aktuelles, Wissens- und Bedenkenswertes aus der Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen 19-20 Kalendaro 21-22 El la fakaj ligoj: Solvo al la konflikto pri -ujo/-io? 23 El la landaj Ligoj: Meritplena berlina esperantistino Ina Tautorat 70-jariĝis 24 Recenzo: Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido 25-26 El la landaj ligoj: Herbstwandertage des D.E.B. - ein Dauerbrennersogar. Trierer Weltbürgerfrühstück auch indiesem Jahr mit rheinland-pfälzischen Esperantistendem. Sukcesa fino de Comenius-Projekto 27-30 ·kune· – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Karaj legantoj. La Internacia Junulara Festivalo en Italujo. La 17a KEKSO: Kie la junuloj kaŝis sin? Klasikmuzikaj kuriozaĵoj. Lingvoj Ĉirkaŭ lanMondo; Esperanto-Eksperimento 31 Krucenigmo 32 Kvar el la milo da afiŝoj ciferecigitaj enVieno Esperanto aktuell estas membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/ea , kiun povas aboni ankaŭ ne-membroj, eĉ el eksterlando (www.esperanto.de/ea/index.html#Abo).

Esperantisto Slovaka 2/2014

26 Aug 2014 1 2294
Enhavo 03 TER en Martin. 05 Verda kanuado / Zelená plavba na kanoe 07 Bibliaj Tagoj unuafoje en Ĉeĥio / Biblické dni po prvýkrát v Čechách 08 Azora insularo 10 Pri salamandroj / O salamandrách 13 Fajrobrigadanaj uniformoj / Hasičské uniformy 14 Nia intervjuo: Rememoroj pri SES 2013 15 El la klubo EKOS en Košice 16 Ĉu vi volas (re)lerni Esperanton? / Chcete sa (opäť) učiť esperanto? 18 ESO-klubo en Bratislava; Sambuka likvoro / Bazový likér 19 Esperanto en Slovakio 21 Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko „KAEST 2014" 23 Krucenigmo kun kaŝita proverbo Frontpaĝe / Na titulke: Partoprenantoj de Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo en subĉiela muzeo apud Martin. Účastníci Celoslovenského esperantského stretnutia v skanzene pri Martine. Foto: Peter Baláž. Dorspaĝe / Na zadnej strane obálky: Jozef Reinvart informas pri la lingva politiko de EU, sube la partoprenantoj de TER 2014, detalo de la frontpaĝo / Jozef Reinvart informuje o jazykovej politike EU, dolu účastníci TER 2014, detail z titulnej fotografie. Foto: Peter Baláž. Esperantisto Slovaka Organo de Slovakia Esperanta Federacio Fondita en 1946 de Ernesto Váňa Aperas 4-foje jare N-ro 1/2013, ISSN 1335-5031 Redaktas: Pavol Petrík kaj Stano Marček Adreso de la redakcio: Pavol Petrík, Na Dujave 3, SK-082 56 Pečovská Nová Ves, esperantistoslovaka@gmail.com Abonkotizo libervola, minimume 6 EUR (la SKEF-membroj havas rabaton de 2 €) Abonkotizo al eksterlando: min. 10 € La membro- kaj abon-kotizo de SKEF, kun nur elektronika versio: minimume 5 € La abon- kaj membro-kotizon eblas pagi al la UEA-konto skef-i. Adreso de Slovakia Esperanta Federacio: Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio Prezidanto: Stano Marček, stano.marcek@gmail.com Vicprezidanto: Michal Matúšov (KuboF), kubof@i-espero.info Kasisto: Jarmila Rechtorisová jarmilarech@azet.sk

Esperanto Aktuell 3.2014

26 Jun 2014 2709
Enhavtabelo/Inhalt 1 91a Germana Esperanto-Kongreso, oficiala foto en la korto de la kongresejo. Foto: Matthias Frank Schmidt (Raportoj venontnumere.) 2 Adresoj / Adressen 3 Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj! Enhavtabelo / Inhalt 4-6 Interkultura Centro Herzberg: 500 gimnazianoj pri Esperanto en Herzberg. Nova sidejo de la „fakestro por ekzamenoj” de GEI. Pli kaj pli da filmoj pri la Esperanto-urbo Herzberg en la reto. Herzberg invitas al Somera Esperanto-Progreso (SEP). Interkulturelle Begegnungen, Abende 7-8 Aŭstria Esperanto-Federacio: Hankel kaj Kalocsay. Jubileo de la 150-a naskiĝtago de Alfred Hermann Fried (1864-1921) 9-10 El la mondo 11 Recenzo: Unter Freunden im Kibbuz Esperanto in einem neuen Buch von Amos Oz 12 Esperanto-Buchversand bei der 1. Buchmesse Rheinland-Pfalz dabei 13 Bibliotekoj kaj arkivoj: Aktuelles, Wissens- und Bedenkenswertes aus der Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen 14 Sukcesa Pekina Esperanto- Filmfestivalo 15-16 El la landaj Ligoj: Printempa Semajno Internacia 2014. Einladung zum REVELO-Tag und zur Landesversammlung des Rheinisch- Westfälischen Esperanto-Verbandes 17-18 Kalendaro 19-21 Medienecho. Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj Medicina Internacia Revuo (MIR) 22 El la fakaj ligoj: Ein imposantes Lexikon aus Japan 23 Leteroj de legantoj 24 Krucenigmo 25-29 ·kune· – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Karaj legantoj. Patriotismo ne estas festo! 59-a Eŭrovido- Kantokonkurso. Monda piedpilkpokala konkurso en Brazilo: Agadoj kaj krizoj 30 Ponta festo en Frankfurt / Oder en Germanio kaj Słubice en Pollando Esperanto aktuell estas membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/ea , kiun povas aboni ankaŭ ne-membroj, eĉ el eksterlando (www.esperanto.de/ea/index.html#Abo).

Juna Amiko 1/2014

28 May 2014 3 4027
Ĵus aperis la unua ĉi-jara numero de la revuo Juna Amiko, per kio ĝia aperado reakuratiĝis. Enhavo 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Majo 2014 (Mireille Grosjean, CH/BJ) 05 Konversaciaj temoj: Ek al laUniversala Kongreso (Judit Felszeghy, HU) 08 LUME : El mia kolora vivo (Pavel Rak, CZ) 10 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) 11 Ekstere: Formikoj, la mirindaj insektoj! (Samuel Bélisle, CH) 12 Rakontoj pri ursoj (Mireille Grosjean, CH) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komarnicka, PL) 15 Ekkonu mian landon pere de ĝia legendo (Małgosia Komarnicka, PL) 19 Kantu kun Juna Amiko (Małgosia Komarnicka, PL) 20 Rakontoj: Manĝi kukon kaj daŭre havi ĝin (Luiza Carol, IL) 21 Karleto veturas per ŝipo (Raita Pyhälä, FI) 23 Interkultura Mondo: IJK en la Sankta Tero (Elena Nadikova, RU) 25 LUDE : Ĉu vi kaŝis ion? (Monika Molnar, CH) 28 Recenzo de infana libro: Fifi la ŝafino (Luiza Carol, IL) 29 Legendo: El Libano (Renée Triolle, FR); Kial virleono havas kolhararon? (Renée Triolle, FR) 30 Arto: Internacia Artocentro (Raita Pyhälä, FI) 31 Krucenigmo kun tri kaŝitaj proverboj (Stano Marček, SK) 32 Rakonto: La avina supo (Avino Mirejo, CH) 33 LASTE , la absolute spektakla tria etaĝo: Kiel nomi la beston? (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: John Sharp Dinwoodie (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Najbarino de Mirejo ŝatas dorloti sian ludilon. Foto: Mireille Grosjean (p. 12). Interne: Klaudia (bildrakonto/ komikso, de Sormy Alvarez, trad. José de Jesius Campos, CU) Dorspaĝe: Kukuo la feo (bildrakonto/komikso de Ángel Velazco, trad. José de Jesius Campos, CU) Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

Esperanto Aktuell 2.2014

30 Apr 2014 2 1709
Enhavtabelo/Inhalt 1 Katedralo kaj preĝejo Sankta Severo en Erfurt, urbo de la 91a Germana Esperanto-Kongreso (06-09 junio 2014) 2 Adresoj / Adressen 3 Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj! Enhavtabelo / Inhalt 4-5 Esperanto-Kongreso en Nikaragvo: Nia kara Nikaragvo 6-8 Interkultura Centro Herzberg: Konciza laborraporto por la jaro 2013. Solena inaŭguro de ekspozicio pri Joachim Gießner. Prof. d-ro Goro Kimura prelegis en Herzberg. En preparado "Promenvojo Esperanto-benkoj" 9-10 Aŭstria Esperanto-Federacio: Optika signorekono por Esperanto 11 El la mondo 12-13 Recenzoj: Zeitschrifteninhalte erschließen: Vorbildlich für „Esperantisto Slovaka“. 13 Germana Esperanto-Asocio: Zum Jahresbericht 2013/2014. Wichtige Hinweise zu esperanto.de. Esperanto-Vikipedio 14-15 Bibliotekoj kaj arkivoj: Otto Dix – Esperanto-Grüße aus dem 1. Weltkrieg? 16-17 Historio: Al la rememoro de Leopold Einstein. Ein Nachrufgedicht von Leon Zamenhof (1922). 18-19 Germana Esperanto-Asocio: Programo de la 91a Germana Esperanto-Kongreso en Erfurt. Angemerkt: Erste Erfahrungen mit SEPA. Bericht des Schatzmeisters. Einige Erläuterungen zum Kassenbericht. Vermögensbericht. Kasraporto 2013 20-21 Esperanto en la amaskomunikiloj: Medienecho. Komunikadproblemoj pro la angla konzernlingvo 22-23 Kalendaro. Leteroj de legantoj 24 Krucenigmo 25-30 ·kune· – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Karaj legantoj. Geokaŝado. Liebe DEJ-Mitglieder. 16. KEKSO. IJK 2015. Poznano bonvenigos ankaŭ vin! 31 Esperanto-urbo: Esperanto-Urbo Aalen feierte zweifaches Jubiläum Esperanto aktuell estas membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/ea , kiun povas aboni ankaŭ ne-membroj, eĉ el eksterlando (www.esperanto.de/ea/index.html#Abo). Sur la bildo estas Katedralo kaj preĝejo Sankta Severo en Erfurt, urbo de la 91a Germana Esperanto-Kongreso (06-09 junio 2014)

Esperantisto Slovaka 1/2014

22 Mar 2014 1 2 2492
Enhavo 03 ... Defendo 04 ... Prezidentaj kandidatoj kaj Esperanto 08 ... Poludnica 2014 10 ... Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo 2014 en Martin 11 ... SES 2014 en Slovakio – kaj en Rusio 12 ... Ĉu festeme kaj novjare? JES! 13 ... Nova servo de Verda Stacio 14 ... Ján Vajs: Ultima Thule aŭ kongresumi kaj vojaĝien Islando 15 ... Ekspozicio „ Post duono“ en Svitavy 16 ... ESO-kunveno 17 ... Esperanto-Klubo Orientslovakia 20 ... Bibliaj Tagoj. La 20-a Ekumena Kongreso 21 ... Foriris Dušan Kostolný 22 ... Longjara amikeco 23 ... Krucenigmo kun kaŝita proverbo 24 ... Janka Štecová, Peter Baláž, Dorota Rodzianko kaj (sube) la partoprenantoj de JES 2013. Fotoj: Tomasz Szymula Frontpaĝe: Slovaka esperantistino Janka Štecová dum JES 2013 en Pollando. Foto: Ivo Miesen. Esperantisto Slovaka Organo de Slovakia Esperanta Federacio Fondita en 1946 de Ernesto Váňa Aperas 4-foje jare N-ro 1/2013, ISSN 1335-5031 Redaktas: Pavol Petrík kaj Stano Marček Adreso de la redakcio: Pavol Petrík, Na Dujave 3, SK-082 56 Pečovská Nová Ves, esperantistoslovaka@gmail.com Abonkotizo libervola, minimume 6 EUR (la SKEF-membroj havas rabaton de 2 €) Abonkotizo al eksterlando: min. 10 € La membro- kaj abon-kotizo de SKEF, kun nur elektronika versio: minimume 5 € La abon- kaj membro-kotizon eblas pagi al la UEA-konto skef-i. Adreso de Slovakia Esperanta Federacio: Zvolenská 15/21, SK-036 01 Martin, Slovakio Prezidanto: Stano Marček, stano.marcek@gmail.com Vicprezidanto: Michal Matúšov (KuboF), kubof@i-espero.info Kasisto: Jarmila Rechtorisová jarmilarech@azet.sk

Esperanto Aktuell 1/2014

01 Mar 2014 1 1570
Enhavtabelo/Inhalt 01 Maja Trajković el Serbio dum 5-a Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój, Pollando. Foto: Ivo Miesen 02 Adresoj / Adressen 03 Germana Esperanto-Asocio: Karaj legantoj! Enhavtabelo / Inhalt 04 Interkultura Centro Herzberg: Terpomrikoltfesto en Esperanto Herbejo. Alternativa Seminario SANO 4. Zweisprachige Beschilderungen. Loka projekto kaj Esperanto. Publika Esperantoflago en Herzberg. GEA-Filio por Klerigado kaj Kulturo 07 Aŭstria Esperanto-Federacio: Die freie Lerngruppe Esperanto im Literaturbuffet. La angla kiel universitata kaj scienca lingvo. La Eŭropo-placo en Klostronovburgo, Malsupra Aŭstrio. Zamenhofaj tagoj en Bydgoszcz kaj Toruń. La UEA-delegito kiel viviganto de eterna ideo interna. Ekspozcio „Domo de la Eŭropa Historio en Ekzilo“ venos al Vieno 11 El la mondo 13 Bibliotekoj kaj arkivoj: Folge 14: Wo steht Aalen in der Esperanto-Bibliothekenlandschaft? Informero 14B de la Germana Esperanto-Biblioteko pri novaĵoj en la reto 15 Projekto en Afriko: Raporto pri la projekto Mazingira en Tanzanio 16 El la landaj ligoj: Chansons auf Esperanto 17 El la fakaj ligoj: Daŭrigo de lernantointerŝanĝo. Terminaro Vintraj Olimpiaj Ludoj. 18 Renkontiĝoj: Multfaceta programo dum la 12a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken 19 Nekrologoj: Helmar Gunter Frank. Okelmann: Konata aŭtoro de vortaroj mortis 20 Kalendaro 21-22 Esperanto en la amaskomunikiloj: Medienecho 23 El la landaj ligoj: Wilhelm Busch - La Muŝo 24 Filmkonkurso en Aŭstralio 25 ·kune· – revueto de Germana Esperanto-Junularo: Saluton, Esperantistoj! La nova estraro de Germana Esperanto- Junularo. Esperanto ist mehr als eine Sprache. Mia unua novjaro! Minoritato en Anasurbo: Anasinoj! 31 Recenzo: „Bin ich klein?“ – ein neues Kinderbuch auf Deutsch und Esperanto 32 4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA). Kvar belulinoj dum la 5a JES Esperanto aktuell estas membrorevuo de Germana Esperanto-Asocio kaj de Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/ea , kiun povas aboni ankaŭ ne-membroj, eĉ el eksterlando (www.esperanto.de/ea/index.html#Abo). Sur la bildo estas Maja Trajković el Serbio dum 5-a Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój, Pollando. Foto: Ivo Miesen

Juna Amiko 3/2013

01 Mar 2014 2 4528
ENHAVO 04 Enkonduke: Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Saluton! (Mireille Grosjean, CH/BJ) 05 Konversaciaj temoj: Kion spekti en la televido? (Judit Felszeghy, HU) 08 LUME: La interesa ĉambro (Karina MacGill, HU) 10 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komar­nicka, PL) 11 Ekstere: Arboj, la diskretaj amikoj de la vivo! (Samuel, CH) 12 Eksterordinara rilato (Mireille Grosjean, CH) 13 Kiel oni esperantistigas truton (Luiza Carol, IL) 14 Legu kaj ĝuu (Małgosia Komar­nicka, PL) 17 Ekkonu mian landon pere de ĝia legendo (Małgosia Komarnicka, PL) 19 Kantu kun Juna Amiko: Ludo Urso Maljunulo (Mał­gosia Komarnicka, PL) 20 LUDE: Ho, tiuj mirindaj bestoj! (Monika Molnar, HU) 22 Fabeloj: Anda de Andoj (Luiza Carol, IL) 23 Ĉu pli bona mondo eblas? Bonvenon sursceneje, Nikaragvo! (Sara Spanò, IT) 25 Medalo de Toleremo: Al la geedzoj Grat­tapaglia (Małgosia Komarnicka, PL) 26 Interkultura Mondo: Islando: Malgranda lando kun grandaj mirakloj (Elena Nadikova, RU) 29 Efiko de amikeco (Mireille Grosjean, CH) 30 Feliĉan Novan Jaron! 5a Novjara Internacia Semajno (Lu Wunsch-Rolshoven, DE) 31 Kvizo: Kvizo-Ludo (Dieter Berndt, DE) 32 El niaj lernejoj: Komenius-projekto en kvin landoj (Christof Krick, DE) 33 LASTE, la absolute spektakla tria etaĝo: Dekelekte (Stefan MacGill, HU/NZ) 35 Islanda krucenigmo (Stefan MacGill, HU/NZ) 36 Nia kultura heredaĵo: Geraldo Mattos (Baldur Ragnarsson, IS) 37 Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Johana kun sia ĉevalo. Foto: Annie Mac Fhay (p. 12). Interne: Partoprenantoj de la lasta GEA-klerigmodulo en Herzberg, Germanio. Dorspaĝe: Gejunuloj dum la 5a Novjara Internacia Semajno en Saarbrücken, Germanio (p. 30). Sube: Gimnazianoj el Germanio, Litovio, Rumanio, Bulgario kaj Italio (p. 32). Juna Amiko estas revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Vidu pli ĉe: www.ilei.info/revuoj

Juna Amiko 2/2013

17 Jan 2014 5 3 6617
Enhavo • 04 Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Saluton! (Mireille Grosjean, CH/BJ) • 05 Konversaciaj temoj: Tute kutima tago: tri dialogoj (Judit Felszeghi, HU) • 08 LUME: La interesa ĉambro (Karina MacGill, HU) • 11 LUDE: Belajn festojn, junaj amikoj! (Mónika Mólnár, HU) • 13 Kantu kun Juna Amiko: La kanto “Ĉe fonto” (Malgosia Komarnicka, PL) • 14 La kristnaska kanto de Huron-indianoj (Malgosia Komarnicka, PL) • 15 Ekstere: Kastoroj, la geniaj konstrubestoj! (Samuel, CH) • 16 Teatro: La abelistoj (Luiza Carol, IL) • 17 Kvar poemetoj por etaj infanoj (Luiza Carol, IL) • 18 Malnova poezio: Kavaliro en tigra felo (Renato Corsetti, IT) • 19 Rakonto pri Araba reĝo Rostevano (Ŝota Rustaveli / Nana Ĥizambareli, GE) • 22 Fabeloj: La fernaza sorĉistino (Elek Ben-dek/Imre Szabó, HU) • 23 Malbonkonduta knabo (Hans Christian Andersen, DK / L.L. Zamenhof, PL) • 25 Maljuna avo kaj nepo (La fratoj Grimm, DE / Kabe, PL) • 26 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL) • 27 La projekto Komenius: Tria renkontiĝo (Mariana Genĉeva, BG) • 28 El niaj kursejoj: Dolĉa SALO (Ewa Kukielka, PL) • 29 Sukcesa BET-49 (Dima Ŝevĉenko, RU) • 30 SES en Slovakio (Katarína Nosková, SK) • 31 Kvizo: Kvizo-Ludo (Dieter Berndt, DE) • 32 Lernejo: Survoje al lernejo (Renée Triolle, FR) • 33 LASTE: Trovu la kaŝitan vorton! La naŭtrua ponto. Post naŭ truoj – naŭ instruoj (Stefan MacGill, HU/NZ) • 38 Nova elano por Juna Amiko (Mireille Grosjean, CH/BJ). Solvoj el la paĝo 26 La kovrilo: Frontpaĝe: Partoprenantoj de la 7-a SES (p. 30). Interne: Tria renkontiĝo en Itaio (p. 27). Dorspaĝe: Samuel, la nova rubrikestro (p. 15). Interne: Bildstrio Klaudia (Sonmy Alvarez / Jose de J. Campos Pacheco, CU) Pri Juna Amiko en Internacia Pedagogia Revuo 13/4: Nova elano por Juna Amiko Dum la jaro 2013 nia revuo Juna Amiko iom lamis. Aperis unu numero en oktobro kaj aperos la dua en decembro. Do nekontentiga situacio, kiam la kutima aperritmo estas tri numeroj jare. La redaktisto de Juna Amiko estis Stefan MacGill, samtempe prezidanto de la Ligo; li havis abundajn taskojn. Nun estas tempo por ni danki lin pro lia laboro por la Ligo, en tiuj du funkcioj. En julio Stefan MacGill elektiĝis en la estraro de UEA kaj fariĝis vic-prezidanto de ĝi. Li plu ligiĝas al ILEI estante la oficiala ligo, peranto, de UEA kun ILEI. Sed la redaktoran taskon li devis forlasi. Ni estas tre feliĉaj, ke ni trovis ne nur taŭgan personon, sed elstaran kunlaboranton: Stano Marček el Slovakio. Li redaktis la revuon Esperanto de UEA, redaktas la organon de Slovakia Esperanto-Asocio kaj la organon de Germana Esperanto-Asocio, verkis la faman lernolibron, jam tradukitan al pli ol 30 lingvoj, eldonas librojn, ktp. Do la redaktado de nia revuo estos konata tasko por li, kaj teknike, kaj grafike, kaj enhave. Juna Amiko ne estas la tasko de ununura persono. Aro da kunlaborantoj regule liveras artikolojn, kantojn, desegnaĵojn. Plie novaj personoj anoncis sin por kunlabori. La tasko de Stano estos estri tiun orkestron. En tiu skipo kelkaj personoj havas regulan rubrikon, kvazaŭ kronikon, aliaj liveras foje artikolon unikan. Mi jam ekrilatis kun tiuj valoraj helpantoj por nutri ilian motivigon: ni bezonas, bezonos ilin pli kaj pli en la venontaj monatoj kaj jaroj. Juna Amiko estas tre grava ilo por la Ligo, por la instruistoj, por la lernantoj. Ni planas eldonon de kvar numeroj jare ekde 2014. Temas pri papera revueto. Jam ideoj naskiĝis pri retaj ekzercoj en ligo kun iu artikolo, pri kunlaboro kun famaj retejoj por lernantoj… Ni devas kaj pluvivteni la revuon kaj labori per modernaj metodoj; nur tiel ni sukcesos kontentigi la nuntempajn abonantojn, sed ankaŭ akiri novajn abontantojn. La abono kostas € 16 (B-landoj 11), kaj estas rabato ekde 3 ekzempleroj. Donacu abonon al viaj familianoj, konatuloj, varbu kaj kontribuu! Mendilo troviĝas sur nia retejo ilei.info. Mireille Grosjean, Prez. de ILEI

Islanda eldono de Esperanto per rekta metodo

08 Jan 2014 2332
Esperanto međ beinni ađferđ. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Al la islanda trad. L. þorsteinsdóttir, H. Sæmundsson. Martin, 2013.114p. 25cm. ISBN 9788089312252. € 7,50. Vidu ankaŭ: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8898 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto međ beinni ađferđ. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00 Vidu ankaŭ; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8899

Indonezia eldono de Esperanto per rekta metodo

08 Jan 2014 1 2735
Esperanto dengan metode langsung. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc- Marček. Al la indonezia trad. Asfrina Liola, Eko Nur Syah Hidayat, Abdul Haris Adnan, Sondang Ilia Dewi. Martin, 2013. 114p. 25cm. ISBN 9788089312269. € 7,50. Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8909 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto dengan metode langsung. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00 Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8910

Norvega eldono de Esperanto per rekta metodo

08 Jan 2014 1 3014
Esperanto den direkte metoden. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega, kun vortaretoj ambaŭdirektaj. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Al la norvega trad. B.K. Øyen. Martin: La aŭtoro, 2011. 114p. 25cm. Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8883 Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209 Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293 KD Esperanto den direkte metoden. Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2012. € 15,00 Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8888

96 items in total

For a Guest account such as this, the number of content displayed is limited to a maximum of 100.