L.L.Zamenhof - Esenco kaj Estonteco de la ideo de…
L.L.Zamenhof - Lingvaj Respondoj
Georgo Handzlik - Mi volas danki vin
Zamenhof, L.L. - Dua Libro de l' Lingvo Internacia
Zamenhof, L.L. - Paroladoj
Mattos, Geraldo - FUNDAMENTO DE ESPERANTO: limoj k…
G.F. Händel - oratorio Mesio
Christer Kiselman - La evoluo de la pensado de Zam…
La Grandeco de Doktoro Zamenhof
Mácha - Majo (romantisma poemo)
K.H.Mácha - Majo
Richard Bach - Johano Livingstono Mevo
Analektoj de Konfuceo
Budhismaj fabloj
Biblio - Nova Testamento
Bahá'u'lláh - Perloj de l'Saĝo
Muzea nokto en Svitavy 2011 - Invitilo
Allan Kardec - La Libro de la Spiritoj
La Lastaj tagoj de d-ro L.L.Zamenhof
A.Borges Allego Soares - ZAMENHOF - Lumaj trajto…
Fundamento de Esperanto
Ernest Drezen - Zamenhof
Privat - Vivo de Zamenhof
Zamenhof - Parolado en 1905
Romaniuk - Nekonataj faktoj pri la familio Zamenho…
Maimon - Kiel estis nomata Zamenhof?
Familio Zamenhof - vikipedia artikolo
Meven - Korsara Kanto
Johan Valano - Ĉu vi kuiras ĉine?
Jan Kalný - Prokop Diviš (1698-1765)
Walter Hube - J.A.Komenský - pioniro de Internacia…
Šupichová - J.A.Komenský
Barandovská-Frank - Enkonduka lernolibro de interl…
Baldur Ragnarsson - Esperanto Kiel Anti-Lingvo
Ŝtefo Urban - La lasta tago
See also...
See more...Keywords
K.Kalocsay - Zamenhofa balado
Poemo verkita en 1937
Kiam li antaŭ multaj (kvindek) jaroj
L' Unuan Libron ekkaresis,
Kaj inter liaj okulharoj
Grandguta ĝojo-larmo mezis,
La Verk' por kiu li elspezis
Junaĝajn ĝojojn, staris brile
Ekkanti al li tre necesis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Kaj kiam, malgraŭ ĉiuj baroj,
L' afero, kreskis kaj progresis,
Kaj la entuziasmaj aroj
Adeptaj en Bulonj' kongresis
Mirakla sento lin impresis
Kaj krii volis li jubile
(Sed gorĝsufoko ne permesis)
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Kaj en la tempo de amaroj,
Kiam la mondo murd-ekscesis,
El homa sango kreskis maroj,
Kaj jam esperoj ĉiuj ĉesis
Al koro, kiu tiel pezis
En brust' spiranta malfacile,
La lastan peton li adresis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Majstro! La mondo refrenezis,
Kaj nun alvokas ni simile,
Ĉar nin kruelaj vundoj lezis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
________________________
laŭtlegas Pavla Dvořáková
Translate into English
Kiam li antaŭ multaj (kvindek) jaroj
L' Unuan Libron ekkaresis,
Kaj inter liaj okulharoj
Grandguta ĝojo-larmo mezis,
La Verk' por kiu li elspezis
Junaĝajn ĝojojn, staris brile
Ekkanti al li tre necesis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Kaj kiam, malgraŭ ĉiuj baroj,
L' afero, kreskis kaj progresis,
Kaj la entuziasmaj aroj
Adeptaj en Bulonj' kongresis
Mirakla sento lin impresis
Kaj krii volis li jubile
(Sed gorĝsufoko ne permesis)
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Kaj en la tempo de amaroj,
Kiam la mondo murd-ekscesis,
El homa sango kreskis maroj,
Kaj jam esperoj ĉiuj ĉesis
Al koro, kiu tiel pezis
En brust' spiranta malfacile,
La lastan peton li adresis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
Majstro! La mondo refrenezis,
Kaj nun alvokas ni simile,
Ĉar nin kruelaj vundoj lezis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"
________________________
laŭtlegas Pavla Dvořáková
(deleted account) has particularly liked this audio file
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.