Keywords

Folk
Volkslied
kantolibro mia
Cezar-kantotraduko
Cezar
La Paloma


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

983 visits


Albers, Hans: La Paloma


Helmut Käutner
La Paloma

Esperantotraduko

(tiun origine germanan tekston de Helmut Käutner kantis la aktoro Hans Albersen la filmo: 'La granda libero Nr. 7')

1. Jen vento el sud', la maro jam vokas min.
Infan', ne malĝoju pri la disir' ĉe l' fin'!
La kor' sur la ŝip', ekiras do la vetur'.
Dolor' pasos for, ĝis nia revidplezur'!
Min la sopir' alportas al foraj celoj.
Sub mi la mar' kaj super mi nokt' kaj steloj.
Antaŭ mi mond', min pelas la vent' de l' vivo.
Ne ploru in', ĉar vanas la trosentivo!
Ek maristoj, ahoj!
Iam venas la fino.
Nur memoroj pri horoj de l' amo
restos surtere nin.
Mar' vi estas la voj'.
Kaj nur vi novedzino!
Se ekkantas la ŝtormvent'
libero
mansvingas ĝoje min.

2. Bluegas la mar', mirigas la vasta mond'.
De l' mast' en gvatnesto foras la horizont'.
Antaŭen la vid'! Ne reen, marist', post vi.
Kab' Horna en le', nun helpas nur fid' pri Di'.
Gardu marist' vin, se vin salutas ludo
pace ennokte, se lumas la kruc' de l' sudo.
Akras la rif', rapide la ŝip' pereas.
Iam la morto ĉiun el ni forneas.
Ek maristoj, ahoj!
Iam venos la fino.
Jen nin kaptos la mar'
kaj la mar' ĝi
jam ne redonos nin.
Mar' vi estas la voj'
kaj nur vi novedzino!
Se ekkantas la ŝtormvent'
libero
mansvingas ĝoje min.
Ek maristoj kun ĝoj'.
La Paloma ahoj!

tradukis Cezar

Rimarkoj:

leo = flanko de la ŝipo, kiu estas ŝirmata de l' vento
Kab' Horna = la plej suda kabo de Sudameriko
La Kruco de l' sudo = stelaro


La Paloma kd-o (Trikont) kun voĉo de Hans Albers

ĉe (bei) Interpreten, poste (dann) La Paloma, poste (dann Details)


Helmut Käutner
LA PALOMA

1. Ein Wind weht von Süd
und zieht mich hinaus auf See.
Mein Kind, sei nicht traurig,
tut auch der Abschied weh!
Mein Herz geht an Bord,
und fort muss die Reise geh’n.
Dein Schmerz wird vergeh’n,
und schön wird das Wiedersehn!
Mich trägt die Sehnsucht
fort in die weite Ferne,
unter mir Meer und über mir
Nacht und Sterne,
vor mir die Welt,
so treibt mich der Wind des Lebens.
Wein’ nicht mein Kind,
die Tränen, die sind vergebens!
Auf Matrosen Ohé !
Einmal muss es vorbei sein.
Nur Erinn’rung an Stunden der Liebe
bleibt noch an Land zurück.
Seemanns Braut ist die See,
und nur ihr kann er treu sein!
Wenn der Sturmwind sein Lied singt,
dann winkt mir
der großen Freiheit Glück !

2. Wie blau ist das Meer,
wie weit kann der Himmel sein?
Ich schau’ hoch im Mastkorb
weit in die Welt hinein.
Nach vorn geht mein Blick,
zurück darf kein Seemann schau’n.
Kap Horn liegt in Lee
jetzt heißt es auf Gott vertrau’n.
Seemann, gib acht, im Strahl, da
als Gruß des Friedens
hell in die Nacht das leuchtende
Kreuz des Südens.
Schroff ist das Riff
und schnell geht ein Schiff zugrunde.
Früh oder spät schlägt jedem
von uns die Stunde !
Auf Matrosen, Ohé!
Einmal muss es vorbei sein,
einmal holt uns die See
und das Meer gibt
keinen von uns zurück!
Seemanns Braut ist die See,
und nur ihr kann er treu sein!
Wenn der Sturmwind sein
Lied singt, dann winkt mir
der großen Freiheit Glück!
Auf Matrosen zur See
La Paloma ade.

La Paloma Trikont
LA KANTO „LA PALOMA“

(laŭ teksto de la kompaktdisko La Paloma I de Trikont)

Neniu kanto aŭ muzikaĵo de la mondo estas tiom ofte kantata, ludata, interpretita, aranĝita, multobligita kaj fiksita sur diversaj sonddokumentoj kiel „La Paloma“. En la okcidenta kulturregionoj apenaŭ iu devus esti, kiu ne scias tiun kanton. Eĉ en Japanio aŭ Barato oni scias ĝin. Tamen la historio de la kanto mem estas ĝenerale ne tre konata. Ĝi trovis sian lokon kiel popolkanto, kiel tia ĝi restis senspektakle prezenta de pli ol 100 jaroj. Pro nenombreble multaj versioj de malkare produktita dancmuziko ĝi perdis eble iom da kredito kaj krome ĝi ĉiam denove estis misuzata kiel sentimentala ilo de la tielnomata romantiko de maristoj. Interpretoj de ĉiuj eblaj ĝenroj ĉiam denove revivigis la kanton „La Paloma“ . Ĝi estas kaj restas la plej uzata kanto de operkantistoj por imponi la publikon, oni ludis ĝin kiel tangon, valson aŭ marŝon, ĝi aperis en ĵazo, tvisto, rokmuziko, eĉ kiel Reggae- aŭ Countrymuziko, ĝi estis plurfoje sukcesa kiel ŝlagro kaj kiel filmmuziko restas ŝatata ĝis nun.

La komponiston oni konas, kvankam multaj pensas, ke ĝi estas popolkanto el Kubo, el Meksiko aŭ simple nur nekonata popolkanto. Lia nomo: Sebastian de Iradier y Salaverri, li naskiĝis en 1809 en Lanciegio en la provinco Alava en Hispanio, li do estas vasko. Kiel muzikisto li havis certan famon. Li fariĝis eĉ muzikinstruisto de Eugenie, la pli posta edzino de Napoleono III. Tamen li havis koleran sanĝon kaj emis al kontroversoj, ja eĉ aventurema li estis laŭ hispana muzikleksikono. En 1861 li iris al Kubo, kie ekestis la kantoj, kiu zorgis por tio, ke li ne estas tute forgesita. Li mortis en 1865 reveninta al Hispanio, do ne plu povis travivi la flugadon de lia belega kanto „La Paloma“ ĉirkaŭ la mondon. (Cez)
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.