1 favorite     0 comments    440 visits

See also...

Cucho B&W Cucho B&W



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

440 visits


Rolf Recknagel: La viro, kiu trovis la verkiston B.Traven

Rolf Recknagel: La viro, kiu trovis la verkiston B.Traven
Mi vizitis lin plurfoje, li estis por mi vulkano de novaj ideoj, lia eksterordinara biografio pri B.Traven estis por mi la plej bona elirvojo, kiun mi iam ajn iris. Ĝis tiam mi estis ortodoksa komunisto kun ideologia kaĝo antaŭ la kapo, sed la biografio de Recknagel kaj li mem entuziasmigis por du novaj gravegaj aferoj: por la framasonismo kaj por la anarkiismo, ŝajne tio estis regreso en mia evoluo, sed ne! Komunismo sen anarkio estas simple ne kompleta, kaj la homaro pli gravas ol certa klaso! Diogeno,la mondocivitano, estas al mi pli proksima ol tiuj, kiuj supozas, ke ni devas unue liberigi nur unu homklason, la laboristaron! Recknagel estis ĉio kune, komunisto, fajrokapo, anarkiemulo, genia profesoro de literaturo kaj morna malameganto de la sekreta ŝtatpolico, kiu tiam tute venenigis la publikan vivon en GDR (DDR), Rolf Reckagel supozis eĉ, ke la "Stasi" kaŭzis lian akcidenton sur biciklo, kio kondukis al tio, ke lia lingva centro en la cerbo estis parte detruita. Kiam mi konatiĝis al li, li ĝuste devis pene relerni la germanan, sed eĉ en tia stato, kun "tia malhelpo" li estis plu vulkanulo kun eruptivaj fortoj, li havis la ŝlosilon al mil kaj unu trezoroj, pri kiuj mi scias ĝis tiam preskaŭ nenion. Li estis ankaŭ eksperto pri Jack London, jen la simpatia kalifornia verkisto, kiun mi ĝis tiam amis pli ol ĉiujn aliajn. Ankoraŭ nun mi legas lin ĉeokaze kun granda plezuro. Kaj Recjnagel eble estis la plej grava homo, kun mi renkontis en mia tuta vivo (krom Donjo) , por mi Rolf Recknagel ne vere estas morta, sed plu vivanta lumturo. (cez)
Translate into English

Christina Sonnenschein has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.