0 favorites     4 comments    410 visits

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

410 visits


Sur la turo

Sur la turo
Translate into English

Comments
 Ivar
Ivar
Belega foto.Al mi plaĉas tiu ĉi loko.
10 years ago.
Hans-Georg Kaiser club has replied to Ivar
Jes, vere rava vilaĝo, mi estis tie kiel infano dum jaro en Posterstein en "hejmo por malfacile edukeblaj infanoj", mi konas tre bone la lokon kaj ankaŭ la burgon Posterstein, jen vilaĝeto, ne tre for de Altenburgo. En tiu vilaĝo mi je dua fojo "senmorte enamiĝis" en knabinon, sed kiam mi devis forlasis la hejmon niaj vojoj disiĝis.... La vivo en tiu hejmo estis tre libera, la infanoj rajtis iri en la vilaĝon, kiam ajn, mi ofte estis en la burgo, ĉe la burgo kaj sur la turo de la burgo. La estro de la muzeo estis kvazaŭ mia privata instruisto, li havis astronomian ĉambron, kiu estis ekipita kun astronomaj iloj, fabelece belaj mapoj kaj eĉ kun videoarkivo, kie oni povis rigardi lante tempe ekzemple florojn ĉe la kreskado, kaj similajn kuriozaĵojn. La lernejo estis tri kilometrojn for, la vojo kondukis surpiede tra tiu bela vilaĝo ĝis la vilaĝo Nöbdenitz, mi memoras volonte pri tiu tempo en tiu "Ŝkid-respubliko por fiaj gebuboj". Mi sentis min tie tute libera, antaŭe mi estis en alia tia hejmo, kie la infanoj estis tute malliberaj, traktataj preskaŭ kiel sklavoj.
10 years ago.
 Elbertinum
Elbertinum club
kie estas tiu loko - ĉu vi loĝas tie ?
10 years ago.
Hans-Georg Kaiser club has replied to Elbertinum club
www.burg-posterstein.de/film/?lang=en

La tradukon por vi mi ĵus faris...
10 years ago.

Sign-in to write a comment.