6a ĈAPITRO


Iun tagon en aŭgusto, kiam Cirilo revenis, la Karinoj okazigis meson por la eterna ripozo de l' animo de Jurij.

Ili ĉiuj piediris kune ĝis la strato
Daru* . La tago estis admirinde bela; la suno flagris en la blua ĉielo. Sur la avenuo de Ternes** estis foiro en la plena vento kun senbrida muziko kaj polvo...
La pasantoj scivole rigardis Tatjanan Ivanovnan, ŝian nigran ŝalon sur la haroj kaj ŝian longan jupon.

En la strato Daru, la meso estis celebrita en la kripto de la preĝejo; la kandeloj dolĉe kraketis kaj, inter la religiaj kantoj, aŭdiĝis frapetoj de gutoj de varmega vakso falantaj sur la kahelojn.

"Por la ripozo de l' animo de la servisto de Dio, Jurij..."
La pastro, maljuna viro kun longaj tremantaj manoj, mallaŭte parolis per milda kaj obtuza voĉo.

La Karinoj silente preĝis; ili ne plu pensis pri Jurij : li estis ja trankvila, dum ili devos tiom multe plu iradi laŭ malluma kaj longa vojo.

"Dio mia, protektu min... Dio mia, protektu min..." ili diris.

Nur Tatjana Ivanovna, surgenue antaŭ la ikono, kiu malforte brilis en la duonlumo, tuŝis per sia klinita frunto la malvarmajn kahelojn. Ŝi pensis nur pri Jurij, preĝis nur por li, por lia savo kaj lia eterna ripozo.

Post kiam la meso finiĝis, ili reiris hejmen, aĉetis freŝajn rozojn de pasanta gaja knabino kun taŭzitaj haroj.

Ili komencis ŝati tiun urbon kaj tiun popolon. Oni forgesis ĉiujn mizerojn en la stratoj, tuj kiam aperis la suno, kaj oni sentis sin gaja sen scii kial.

Dimanĉe la servistino havis sian liberan tagon. La malvarma manĝajo estis surtabligita. Ili apenaŭ manĝis. Poste Lulu metis siajn rozojn antaŭ malnovan foton de Jurij infanaĝa.

"Kiel strangan rigardon li havis!" diris Lulu. "mi neniam rimarkis... Kun iu speco de indiferenteco, de laceco... Rigardu..."
"Tian rigardon mi ĉiam vidis sur la portretoj de homoj; kiuj mortos junaj, aŭ kiujn trafos tragedia morto" flustris Cirilo kun ĝeno, "... kvazaŭ ili ĉion antaŭscius kaj fajfus prie...
Kompatinda Jurij! Li estis la plej bona el ĉiuj ni..."

Ili silente kontemplis la etan paliĝintan portreton.

"Li estas trankvila; por ĉiam li estas liberigita..."

Lulu zorge aranĝis siajn florojn, ekflamigis du kandelojn, kiujn ŝi metis ambaŭflanke de la kadro; tiam ĉiuj restis starantaj, senmovaj, provante pensi pri Jurij, sed ili nur sentis ian glacian tristecon, kvazaŭ longaj jaroj jam forfluis ekde lia morto.
Nur du jaroj...

Per nekonscia gesto, Helena Vasiljevna dolĉe viŝis, kvazaŭ larmojn sur vizaĝo, la polvon, kiu kovris la vitron de l' kadro.
El ĉiuj ŝiaj infanoj, Jurij estis tiu, kiun ŝi malplej komprenis, malplej amis...
"Li estas kun Dio" ŝi pensis, "li estas pli feliĉa ol la aliaj..."

Aŭdiĝis la bruo de la festo en la strato.
"Varmas ĉi tie!" diris Lulu.

Helena Vasiljevna turnis la kapon.
"Nu, eliru, infanoj miaj...
kion fari? ... Iru spiri la aeron kaj rigardi la feston. Kiam mi havis vian aĝon, mi preferis la foirojn de Moskvo ol tiun de Palmodimanĉo, ol la festojn de la Kortego..."
"Ankaŭ al mi plaĉas tio" diris Lulu.
"Nu, iru do!" rediris la patrino per laca voĉtono.

Lulu kaj Cirilo foriris.
Nikolao Aleksandroviĉ, starante antaŭ la fenestro, rigardis la blankajn murojn sen vidi ilin.

Helena Vasiljevna suspiris.
Kiom li ŝanĝiĝis!... Li ne estas razita... Li surhavas malnovan kaj tute makulitan jaketon...
Kiel bela kaj ĉarma li estis antaŭe!...

Kio pri ŝi mem? ... Ŝi ŝtelrigardis sin en la spegulo, vidis sian palan vizaĝon, la malsanaspektan ŝvelaĵon de la karno, kaj la malnovan banmantelon el flanelo...
"Maljunulino... maljunulino... Dio mia!"

"Njanjuŝka!" ŝi subite diris.

Neniam ŝi nomis ŝin tiel.
Tatjana Ivanovna, kiu silente vagadis de unu meblo al alia, laŭvice aranĝante kaj lasante la aferojn, ĵetis al ŝi strangan kaj konfuzitan rigardon.

"Barinja?"

"Ni maljuniĝis, ĉu ne, povrulino mia? Sed vi mem ne ŝanĝiĝas. Plezurigas rigardi vin... Vere, ne... vi ne ŝanĝiĝas!"
"Je mia aĝo, oni nur ŝanĝiĝos en la ĉerko" diris Tatjana Ivanovna kun pala rideto.

Helena Vasiljevna hezitis, demandis per mallaŭtiĝanta voĉo:
"Vi ja bone memoras pri nia domo, ĉu?"

La maljunulino subite ruĝiĝis kaj alte levis siajn tremantajn manojn.

"Ĉu mi memoras, Helena Vasiljevna?...
Je Dio!... Mi povus diri, kie ĉiu aĵo troviĝis!... Mi povus eniri en la domon, kaj paŝi kun la okuloj fermitaj!... Mi memoras pri ĉiu robo, kiun vi surmetis, kaj pri la infanaj vestoj, pri la mebloj kaj la parko, Dio mia!..."

"Pri la spegulsalono, mia eta rozkolora salono..."

"Kaj pri la sofo, kie vi sidis dum la vintraj vesperoj, kiam oni kondukis la infanojn malsupren..."
"Kaj ankaŭ pri la tempo de nia geedziĝfesto?..."
"Mi ankoraŭ vidas la robon, kiun vi surhavis; viajn diamantojn en la haroj... La robo estis el muara silko, kun la malnova punto de la forpasinta Princino...
Ha Dio!... Luliĉka ne havos ion saman..."

Ili ambaŭ silentis. Nikolao Aleksandroviĉ fikse rigardis la malluman korton; li memore revidis sian edzinon tian, kia ŝi aperis al li je la unua fojo en la balo, kiam ŝi ankoraŭ estis la grafino Letzkaja, kun sia robo el blanka sateno kaj siaj oraj haroj...

Kiom li amis ŝin!... Sed ili estas kune por fini sian vivon... Jam ne estas tro malbone!...
Se almenaŭ tiuj virinoj silentus...
se ne ekzistus tiuj memoraĵoj en la fundo de l' koro, la ekzistado estus eltenebla...

Li pene diris tra siaj kunpremitaj dentoj, sen turni la kapon:
"Pro kio do? Al kio utilas? Ĉio finiĝis... Tio ne plu revenos. Ke aliuloj esperu, se ili deziras... Ĉio finiĝis, jes, finiĝis..." li rediris kun speco de kolero.

Helena Vasiljevna ekprenis lian manon, levis al siaj lipoj la palajn fingrojn, kiel antaŭe.
"Foje, tio revenas el la fundo de l' animo... Sed nenio helpus... Tio estas la volo de Dio... Kolja, amiko mia, karulo mia... ni estas kune, kaj la cetero..."
Ŝi faris svagan mangeston.

Ili senvorte rigardis unu la alian, serĉante aliajn trajtojn, aliajn ridetojn, funde de la pasinteco, sur siaj maljunaj vizaĝoj...

La ĉambro estis malluma kaj varma.
Helena Vasiljevna proponis:
"Ni prenu taksion; ni iru ien ĉi-vespere, ĉu vi bonvolas? ... Antaŭe estis malgranda restoracio apud Ville-d'Avray***, ĉe la bordo de la lago, kien ni iris en 1908, ĉu vi memoras?"
"Jes."
"Eble ĝi ankoraŭ ekzistas?"
"Eble" li diris, levante la ŝultrojn. "Oni ĉiam imagas, ke ĉio detruiĝas kun ni, ĉu ne? Ni iru vidi..."

Ili stariĝis kaj ŝaltis la lumon.
Tatjana Ivanovna staris meze de la ĉambro, grumblante nekompreneblajn parolojn.

"Ĉu vi restos ĉi tie, Njanjuŝka?" senkonscie demandis Nikolao Aleksandroviĉ.

Ŝi ŝajnis vekiĝi; ŝiaj tremantaj lipoj longe movetis, kvazaŭ pene formante la vortojn:
"Kaj kien do mi iru?" ŝi fine respondis.

Kiam ŝi estis sola, ŝi iris sidiĝi antaŭ la portreton de Jurij. Ŝi fikse rigardis lin, sed pliaj bildoj pasis en ŝian memoron, pli malnovaj kaj forgesitaj de ĉiuj. Mortintaj vizaĝoj, duonjarcentaj roboj, forlasitaj dormoĉambroj...

Ŝi memoris la unuan plendan kaj akran krieton de Jurij...
"Kvazaŭ li jam scius tion, kio okazos al li" ŝi pensis. "Ne tiel kriis la aliaj..."

Poste ŝi sidiĝis antaŭ la fenestro kaj komencis fliki la ŝtrumpojn.


FINO DE LA 6a ĈAPITRO.


* la strato Daru : en la 8a arondismento de Parizo (okcidenta parto de la ĉefurbo).

** avenuo de Ternes : en la 17a arondismento de Paris (okcidenta parto de la ĉefurbo) ne malproksime de la Bosko de Boulogne.

*** Ville-d'Avray : prononcu [vilda'vre] urbo apud Versailles.


---------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------