7a ĈAPITRO


La unuaj monatoj de Pariza vivo por la familio Karino estis kvietaj.
Nur aŭtune, kiam la juna Andreo revenis de Bretonio, kaj necesis pripensi pri establiĝo, komencis manki la mono.

La lastaj juveloj estis jam delonge venditaj. Restis nur eta kapitalo, kiu ebligos vivteni du-tri jarojn... Sed poste?

Kelkaj rusianoj estis establintaj restoraciojn, kabaredojn aŭ etajn komercejojn.
La Karinoj, kiel la aliaj, per sia lasta mono aĉetis kaj meblis butikon en la fundo de korto. Tie ili komencis vendi kelkajn manĝilarojn, kiujn ili sukcesis kunpreni kun si, la puntojn kaj la ikonojn.

Unue, neniu aĉetis ion.
En oktobro necesis pagi la luprezon.
Poste, Andreon oni devis sendi al Nico. La aero de Parizo kaŭzis al li sufokokrizojn.

Ili intencis transloĝiĝi. Oni proponis al ili malpli multekostan apartamenton apud la Porte de Versailles*, sed ĝi havis nur tri ĉambrojn, kaj kuirejon mallarĝan kiel murŝranko.

Kie loĝigi Tatjanan Ivanovnan?
Ne eblis devigi ŝin supreniri ĝis la sesa etaĝo pro ŝiaj malsanaj kruroj.

Dume, ĉiu monatofino estis pli malfacila ol la antaŭa.
Unu post la alia, la servistinoj foriris ĉar ili ne sukcesis alkutimiĝi al tiuj fremduloj, kiuj tage dormas, kaj nokte manĝas kaj trinkas, kaj lasas la malpuran vazaron sur la mebloj de l' salono ĝis la morgaŭo.

Tatjana Ivanovna provis fari kelkajn laboretojn kaj lavadojn, sed ŝi malfortiĝis, kaj al ŝiaj maljunaj manoj mankis la forto por levi la pezajn francajn matracojn kaj la malsekan tolaĵon.

Tiam la infanoj, senĉese lacaj kaj incititaj, malmilde traktis ŝin, forpelis ŝin :
"Lasu! Foriru! Vi konfuzas ĉion! Vi rompas ĉion!"

Senvorte ŝi foriris. Krome, ŝi ŝajnis ne aŭdi ilin.
Ŝi restadis tutajn horojn senmova kun siaj krucitaj manoj sur la genuoj, silente kaj fikse rigardante la lokon.
Ŝi estis dorskurba, preskaŭ duonklinita, blanka, kvazaŭ mortinta, kun bluaj vejnoj ŝvelintaj en la angulo de la palpebroj.

Ofte, kiam oni vokis ŝin, ŝi ne respondis sed kontentiĝis plue kunpremi sian etan kavan buŝon.

Tamen ŝi ne estis surda.
Ĉiufoje kiam iu landnomo eliris el unu el ili, ŝi ektremis, subite diris per sia malforta kaj trankvila voĉo:
"Jes... mi memoras pri la tago de Pasko, kiam brulis la preĝejturo de Temnaja..."

"La pavilono... jam, kiam vi foriris, la vento estis rompinta la vitrojn... mi demandas min, kio tio fariĝis..."

Ŝi denove silentis kaj rigardis tra la fenestro la blankajn murojn kaj la ĉielon super la tegmentoj.

"Kiam do finfine alvenos la vintro?" ŝi diris. "Ha Dio mia! Kiel longe ni jam vidis nek la malvarmon nek la glacion!... La aŭtuno tre longe daŭras ĉi tie... Certe en Karinovka ĉio estas blanka, kaj la rivero frostiĝis... Ĉu vi memoras, Nikolao Aleksandroviĉ, kiam vi estis tri-kvar jaraĝa?... mi mem estis ankoraŭ juna... via nun forpasinta patrino diris: "Tatjana Ivanovna, oni ja rimarkas, ke vi estas nordodevena, filino mia!... Je la unua neĝo vi freneziĝas..." ... ĉu vi memoras?"

"Ne" murmuris Nikolao Aleksandroviĉ kun laca mieno.
"Sed mi mem bone memoras, kaj baldaŭ" ŝi grumblis, "mi restos la nura homo, kiu memoros..."

La Karinoj ne respondis. Al ĉiu el ili sufiĉis la propraj memoroj, antaŭtimoj kaj tristecoj.

Iun tagon Nikolao Aleksandroviĉ diris:
"La ĉi-tieaj vintroj ne similas la niajn"

Ŝi ektremetis.
"Kiel do, Nikolao Aleksandroviĉ?"
"Vi ja sufiĉe baldaŭ mem vidos" li murmuris.

Ŝi rigardis lin fikse kaj silentis.La stranga malfidema kaj konfuza esprimo en ŝiaj okuloj mirigis lin je la unua fojo.
"Kio okazas al vi, oldulino mia?" li dolĉe demandis.

Nenion ŝi respondis. Al kio utilus?

Ĉiutage ŝi rigardis la kalendaron, kiu markas la komencon de oktobro. Ŝi longe pririgardis la randojn de la tegmentoj.Sed ankoraŭ ne falis la neĝo. Ŝi vidis nur malhelajn tegolojn, pluvon kaj tremetantajn velkintajn aŭtunajn foliojn.

Ŝi estis tiam sola la tutan tagon.
Nikolao Aleksandroviĉ priserĉis la urbon, provante eltrovi raraĵojn, juvelojn por la komercejo.
Ili sukcesis vendi kelkajn malnovaĵojn kaj aĉeti aliajn.

Antaŭe Nikolao Aleksandroviĉ posedis kolektojn da altvaloraj porcelanaĵoj kaj ĉizelitaj pladoj.

Nun, kiam ĉirkaŭ la vespero li reiris hejmen, kun pakaĵo sub la brako, laŭ la avenuo Champs-Elysées, foje okazis al li forgesi, ke nek por sia domo nek por si mem li laboris.

Spirante la odoron de Parizo, rigardante la brilantajn lumojn en la krepusko, li rapidis, preskaŭ feliĉa, kaj kun la koro plena de trista paco.

Lulu sukcesis sin dungigi kiel manekeno en kudrarta firmao.

Iom post iom, la vivo organiziĝis.
Ili malfrue reiris hejmen lacaj, kunportante el la strato, el la laborejo, specon de eksciteco, kiu ankoraŭ daŭris kelkan tempon antaŭ ol ĝi elĉerpiĝis per ridoj kaj paroloj.

Sed la malluma domo kaj la muta maljuna virino iom post iom kvazaŭ frostigis ilin.

Ili rapidege vespermanĝis, enlitiĝis kaj sensonĝe dormis, batlacigitaj de la malfacila labortago.



* Porte de Versailles : en la 15a arondismento de Parizo (sudokcidente), kie situis unu el la 17 enirejoj en la ĉirkaŭramparo Thiers konstruita inter 1840 kaj 1844 por protekti Parizon. Ĝi estis detruita inter 1919 kaj 1929.



FINO DE LA 7a ĈAPITRO


-----------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------