Tatjana Ivanovna rigardis la knabon. Ŝi bone konis lin; ŝi ofte vidis lin en la domo de la Karinoj, dum lia infanaĝo. Li nomiĝis princo Georgo Andronikof; ŝi memoris pri liaj longaj blondaj bukloj, pri liaj kolumoj el punto.

"Ĵetu tiun eksteren!... ĉu vi aŭdis?" ŝi subite diris, kunpremante la dentojn, kun sia maljuna vizaĝo tremanta kaj palega.

Lulu levis la ŝultrojn.
"Nu, bone... silentu!... li tuj foriros..."
"Luliĉka...", murmuris la maljunulino;
"Ho, jes! ... Silentu! je Dio!..."

Ŝi malŝaltis la gramofonon, ekbruligis cigaredon, preskaŭ tuj forĵetis ĝin, kaj abrupte ordonis:
"Helpu min!"

Senvorte ili ordigis la ĉambron, kolektis la cigaredstumpojn, la malplenajn glasojn.

Lulu malfermis la ŝutrojn, avide enspiris la freŝan aeron, kiu suprenvenis el la keloj.
"Kia varmego!... ĉu ne?"

La maljuna virino nenion respondis, deturnis la okulojn kun ia sovaĝa pudoro.

Lulu sidiĝis sur la fenestrobreton, dolĉe ekbalanciĝis kaj kantetis. Ŝi aspektis malebriiĝinta, malsana; ŝiaj palaj vangoj aperis kvazaŭ lividaj makulegoj sub la pudro, kiun la kisoj estis forviŝintaj. Ŝiaj larĝaj, profundaj, malplenaj kaj bluringaj okuloj rigardis rekte antaŭen.

"Kio okazas al vi, Njanja? Ĉiunokte estas same", ŝi fine diris per kvieta voĉo raŭkiĝinta pro la vino kaj fumo. "Kaj en Odeso, Dio mia!... sur la ŝipo!... Ĉu vi neniam rimarkis ion?"

"Kia honto!" flustris la maljunulino kun esprimo de abomeno kaj sufero. "Kia honto!... dum viaj gepatroj dormas proksime!..."
"Nu! Kio do?... Ha! ĉu vi freneziĝas, Njanja? Nenion malbonan ni faras! Oni nur iom drinkas, oni kisas unu la alian; kio estas malbona?... Ĉu vi ne opinias, ke niaj gepatroj same agis dum sia junaĝo? "

"Ne, filino mia !"
"Ha! Ĉu vere vi tiel opinias?"

"Ankaŭ mi estis iam juna, Luliĉka. Jam antaŭ longe... sed mi bone memoras pri la juna sango brulanta en miaj vejnoj. Ĉu vi kredas tion forgesinda? Kaj mi memoras viajn onklinojn kiam ili aĝis dudek jarojn, kiel vi. Tio estis en Karinovka, kaj la printempo ... ha! kian veteron ni havis tiun jaron!... Ĉiutage kun promenadoj en la arbaro kaj sur la lageto... Kaj vespere, baloj ĉe la najbaroj aŭ en nia domo... Ĉiu fraŭlino havis sian amanton, kaj ofte ili ĉiuj forveturis, en la lunlumo, per triĉevala glitveturilego...
Via forpasinta avino diris : " En nia tempo..." Sed kio? Ili bone sciis, ke estas aferoj permesataj kaj aliaj malpermesataj...
Foje, matene, ili venis en mian ĉambron por rakonti, kion diris tiu aŭ alia ulo...
Iun tagon, ili fianciĝis, ili edziniĝis. Ili vivis kun sia parto da mizero kaj sia parto da feliĉo, ĝis kiam Dio ilin reprenos... Ili mortis ankoraŭ junaj, sciu ; unu pro sia akuŝo kaj la alia pro forta febro... Nu, jes, mi memoras...
Ni havis la plej belajn ĉevalojn en la regiono, kaj ili are rajdis en la arbaro... foje via patro, kiu estis tiam junulo, kun liaj amikoj, kaj viaj onklinoj kun aliaj junulinoj, kaj la lakeoj, kiuj portis la torĉojn antaŭ ili... "

"Jes", maldolĉe diris Lulu, montrante la tristan malluman saloneton, kaj la aĉan vodkon en la fundo de la glaso, kiun ŝi senkonscie turnis inter siaj fingroj, "kompreneble la dekoro ŝanĝiĝis..."
"Ne nur tio ŝanĝiĝis", grumblis la maljunulino. Ŝi malgaje rigardis Lulun.

"Filino mia, pardonu min... vi ne bezonas honti, mi vidis vin naskiĝi... Nu, vi almenaŭ ne pekis, ĉu?... Vi daŭre estas virgulino?"

"Nu, jes, oldulino mia!", diris Lulu. Ŝi memoris iun nokton de bombado en Odeso, kiam ŝi restis en la domo de l' barono Rozenkranz*, la eksa guberniestro de la urbo. Li estis en malliberejo, kaj lia filo loĝis sola tie.
La kanonado ekis tiel abrupte, ke ŝi ne havis tempon por reiri hejmen, tial ŝi pasigis la nokton en la senhoma palaco, kun Sergio Rozenkranz.
Kio okazis pri tiu ulo? Verŝajne mortinta... Tifo, malsatego, mistrafa kuglo, malliberejo... vere, nur sufiĉis elekti...
Kia nokto!... La dokoj brulis... De la lito, kie ili karesis unu la alian, ili vidis la flamantajn petroltavolojn disflui sur la haveno...

Ŝi memoris tiun domon, sur la kontraŭa flanko de la strato, kun ties disfalinta fasado kaj la kurtenoj el tulo, kiuj balanciĝis en la malpleno...
Tiun nokton... la morto estis tiel proksima...

Ŝi senkonscie rediris:
"Jes, Njanjuŝka..."

Sed Tatjana Ivanovna bone konis ŝin: ŝi skuis la kapon, senvorte kunpremante siajn maljunajn lipojn.

Georgo Andronikof ĝemis, peze returnis sin, kaj duonvekiĝis.
"Mi estas tute ebria!", li dolĉe diris.

Li stumble iris al la fotelo, enŝovis sian vizaĝon en la kusenojn kaj restis senmova.

"Li laboras nun la tutan tagon en garaĝo kaj malsategas. Se ne ekzistus vino... kaj la cetero, pro kio utilus vivi?"
"Vi ofendas Dion, Lulu!"

La junulino subite kaŝis sian vizaĝon en la manoj kaj senespere ekploregis.

"Njanjuŝka!... Mi dezirus esti hejme... Hejme! Hejme!..." ŝi rediris, tordante siajn fingrojn per stranga nervoza gesto, kiun la maljuna virino ne konis. "Kial do ni estas tiel punitaj? Ni faris nenion malbonan!..."

Tatjana Ivanovna dolĉe karesis ŝiajn malkombitajn harojn, kiuj tenace odoris je fumo kaj vino.
"Tio estas la sankta volo de Dio."
"Ha! Vi tedas min! ... Nur tion vi povas diri!..."

Ŝi viŝis siajn okulojn kaj kolere levis la ŝultrojn.

"Nu! Lasu min!... Foriru!... Mi estas ekscitata kaj laca. Diru nenion al la gepatroj!... Kial do? Vi senutile ĉagrenus ilin, kaj nenion vi malhelpus, kredu min!... Nenion. Vi estas tro maljuna, vi ne povas kompreni."



* Rozenkranz
: en la germana, tiu nomo signifas "rozario".

FINO DE LA 5a ĈAPITRO


--------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------