http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Ferrat





NOKTO KAJ NEBULO

Dudek, kaj cent, miloj ili estis
Nudaj, magraj, tremantaj en vagonoj sigelitaj,

Kiuj la nokton disŝiris per iliaj ungoj frapantaj.
Miloj, dudek kaj cent ili estis.

Ili kredis esti homoj, estis jam nur nombroj
Delonge iliaj ĵetkuboj estis ĵetintaj
Kiam retombas la mano tuj restas nur ombro
Neniam ili estis vidontaj someron.

La monotona fuĝo kaj sen hasto de la tempo
Postvivi obstine unu tagon, unu horon,
Kiom da radturnoj, da haltoj, da foriroj
Kiuj ne plu finiĝas distili esperon

Ili nomiĝis Jean-Pierre, Nataŝa aŭ Samuel
Iuj preĝis Jesuon, Jehovon aŭ Viŝnuon
Aliaj tute ne preĝis sed ne gravas la ĉiel'
Ili nur volis ne plu vivi sub jugo.

Ne ĉiuj alvenis al la vojaĝfino
Ĉu la revenintoj povas esti feliĉaj?
Ili provas forgesi, mirigitaj je sia aĝo
Ke siaj brakvejnoj estas tiom bluiĝintaj.

La Germanoj gvatis el supro de gvatturoj
La luno silentis kiel vi mem silentis
Fore vi rigardis, ekstere vi rigardis
Mola estis via karno al la polichundoj.

Oni nun min diras, ne plu aktualas tiuj vortoj
Ke pli bone estas kanti nur amkanzonojn
Ke sango rapide sekiĝas eniranta Historion
Kaj ke nenion utilas mane preni gitaron

Sed kiu do kapablas povi min ĉesigi ?
Iĝis humana la ombro, estas hodiaŭ somero
Mi tvistus la vortojn, se bezonus ilin tvisti *
Por ke iam infanoj sciu, kiuj vi estis.

Dudek kaj cent, miloj vi estis
Nudaj, magraj, tremantaj en vagonoj sigelitaj
Kiuj la nokton disŝiris per viaj ungoj frapantaj
Miloj, dudek kaj cent vi estis
.

* tvisti = danci kiel dum la unuaj jaroj 1960 (twist).