Marvirinstrato - Nova Novelaro Senpage Havebla
Saluton, geamikoj!

Mi bezonas vian subtenon. Mia novelaro, Marvirinstrato, estas nun havebla por senpaga kaj libera elŝutado sub la permesilo Creative Commons. Ankaŭ eblas aĉeti paperan ekzempleron de la libro per UEA aŭ Amazon.

La retejo, kie vi povas trovi la novelaron, estas www.marvirinstrato.com. Elŝutu la PDF- aŭ RTF-version de la novelaro ĉi tie.

Tri noveloj ricevis premiojn en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.

Mi tre esperas, ke vi vizitos mian retpaĝon kaj legos mian novelaron! Se plaĉas al vi, bonvolu plusendi tiun ĉi informon al viaj geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-literaturo. Koran dankon.