En la infaneco de la Internacia Lingvo en lernolibroj, vortaroj kaj gazetaro oni uzis kiel ĉefurba nomo de Rumanio vortojn: Bukarest, Bukaresto, Bukareŝto aŭ Bukureŝto.Por montri kio pensis niajn rumanajn antaŭlojn pri la afero, mi redonas mallongan artikolon aperinta en ,,Rumana Esperantisto", n-ro 4, septembro-decembro 1908, paĝo 99, titolitan ,,Por niaj amikoj eksterlandaj":

,, Ni ricevas ofte leterojn, ĵurnalojn,ktp. kun la adreso: Bukaresto en Bulgarujo aŭ en Serbujo. Kompreneble tio malĝojigas nin, vidante ke niaj samideanoj (ne ĉiuj) estas tiel malfortaj en la kono de la Geografio. Por la unua kaj ni esperas por la lasta fojo, ni permesas al ni doni ĉi sube malgrandan lecionon de Geografio.

Rumanujo estas reĝolando kuŝanta inter Austrio-Hungarujo, Rusujo, Serbujo kaj Bulgarujo. Ĝi havas Bukareston, Bukareŝton aŭ eĉ pli bone Bukureŝton kiel ĉefurbon.(Rumane Bucuresti.legu:Bukureŝti).

Do, oni diros de nun Bukureŝto(Rumanujo). Ni atentas ankaŭ pri la nomo de nia lando kaj popolo: Rumanujo kaj Rumano. <<Rumeno>> kaj <<Rumenujo>> uzis nur mallongan tempon(kaj ŝajnas sufiĉan por erarigi la tutan Esperantistaron) kelkaj ambiciaj Rumanaj esperantistoj, kvankam ili antaŭe estis akceptintaj nian vidpunkton rilate al tiuj ĉi vortoj, sed ili revenis poste al ilia eraro."

De tiam, kvankam en PIV, la nomo de la ĉefurbo estas Bukareŝto, tamen en balkanlandoj(kompreneble ankaŭ en Rumanio) oni uzas ,,Bukureŝton" kaj la aliaj landoj ,,Bukareŝton". Rumanaj esperantistaj lingvistoj asertis ke la formon ,,Bukureŝto" estas pli taŭga ĉar la radiko de la rumana vorto estas ,,Bukur".