Kutime, ĉiuj esperantistoj kiuj eldonis esperantaĵojn, informis s-ron D-ro L.L.Zamenhof pri tiu afero.Ankaŭ BARABAS Abel, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por hungarlingvanoj skribis al D-ro L.Zamenhof. La aŭtoro de la Lingvo Internacia respondis per letero aperinta en hungara gazeto el Kolozsvar(Cluĵ) ,,Ellenzek"(Opozicio) en lingvo Esperanto en la 16-a de aprilo 1898-a. Kial la letero aperis en Esperanto kaj kiel en la gazeto ,,Ellenzek' ? Barabas Abel estis redaktisto de la gazeto,,Opozicio"(hungarlingve), gazeto en kiu li aperigis multajn artikolojn pri Esperanto. Li volis montri al legantoj opiniojn de L.L.Zamenhof pri la hungara lernolibro de Esperanto kaj pri Hungario.Ankaŭ kiel aspektas Lingvo Internacia kaj ke ĝi funkcias kiel iu ajn lingvon. La letero estis tradukita ankaŭ en la hungara lingvo.

Varsovio,25 Marto 1898

Kara Sinjoro!

Mi ricevis vian leteron kaj ankaŭ la du ekzemplerojn de via hungara lernolibro de Esperanto, por kiuj mi kore dankas. Vian leteron mi legis kun granda plezuro kaj vian bonegan libron mi salutas kun ĝojo, kiel komencon de nia afero en via lando. Estas al mi tre agrabla vidi, ke nia afero trovis en via estimata persono tiel varman kaj energian laboranton; mi esperas, ke la bela Hungarujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj en la historio de nia afero kaj ĝi baldaŭ povos servi kiel belega kaj imitinda ekzemplo por la aliaj landoj. Al viaj laboroj mi deziras la plej bonajn sukcesojn. La aranĝo de via libro estas bonega; la libro enhavas ĉion, kio estas necesa por la fundamenta ellerno de nia lingvo. Mi petas Vin kore, volu skribadi de tempo al tempo al mi( kaj ankaŭ al redakcioj de niaj gazetoj,,Lingvo Internacia", ,,L`Esperantiste") pri la irado de nia afero en via lando, Volu peni, ke la ,,Adresaro de Esperantistoj" baldaŭ enhavu multajn nomojn el via lando.

Kun plej kora saluto

L.Zamenhof

Reproduktado laŭ la teksto aperinta en gazeto ,,Bazaro", n-ro 1(4)/1998, paĝo 17,ISSN 1453-7478, Cluj-Napoca, Rumanio;